S-rino Lidkoto, dum la giganta minaca Nov-Jork-amaso sin difinis
transakve, retirigxis kauxre en sian angulon de la ferdeko kaj sidis
auxskultante kun speco de mallogika teruro la konstantan antauxenirantan
peladon de la helicoj.
Komence, sxi survojigxis suficxe trankvile--en sinteno kiun sxi nomis
"bonsenca"--sed la surmara semajno disponigis al sxi tro da tempo por
pripensi aferojn kaj lasis sxin dum tro longa tempo en soleco kun la
pasinteco.
Kiam sxi estis sola, cxiam estis la pasinteco kiu altiris sxian atenton.
Sxi ne kapablis sin distancigi de gxi kaj ne plu deziris fari tion. Dum
siaj longaj ekziljaroj sxi sukcesis akordigxi kun gxi, lernis konsenti
pri tio ke gxi estos cxiam tie, kolosa, obstrukca, gxenpeza, pli granda
kaj pli impona ol io ajn elvokota far la estonteco. Kaj, cxiuokaze,
sxi certis pri gxi, komprenis gxin, scipovis gxin pritrakti. Sxi jam
lernis kiel kamufli kaj prizorgi kaj sxirmi gxin same kiel oni agas pri
suferanta samfamiliano.
La eblo ke sxi forgesu la pasintecon neniam bonsxancis sin prezenti al
sxi. Gxi rigardis sxin el la vizagxo de cxiu konato, gxi aperis subite
en la okuloj de nekonatoj kiam ununura vorto ilin komprenigis: "Jes,
_tiu_ S-rino Lidkoto, cxu vi ne scias?" Gxi elstarigxis salte antaux
sxi en la unua surmara tago kiam, trans la mangxcxambro, ekde la tablo
de la kapitano, sxi vidis pauxzi la migrantan lorneton de S-rino Lorino
Bulgxero kaj blankigxi kiel faligitan rolkurtenon la okulon malantaux
gxi. La sekvintan tagon, kompreneble, la kapitano demandis: "Cxu vi
konas vian ambasadorinon, S-rinon Bulgxeron?" kaj sxi respondis ke ne,
sxi malofte forlasas Florencon kaj ne vizitis Romon dum pli ol unu
tago ekde kiam Ges-roj Bulgxero atingis sian Italian postenon. Sxi
tiel alkutimigxis al tiuj frazoj ke sxi ripetis ilin sengxene. Kaj la
kapitano tuj sxangxis la temon.
Ne, kutime ne gxenis sxin pripensi la pasintecon cxar sxi jam
alkutimigxis al gxi kaj gxin komprenis. Gxi estis granda konkreta fakto
staranta sur sxia vojo kiun necesis ke sxi cxirkauxiru cxiun fojon kiam
sxi movigxis en iu ajn direkto. Sed nun, laux la lumo de la malfelicxa
evento sxin alvokinta el Italio--la subita neatendita anonco pri la
eksedzigxo de sxia filino kaj Horaco Pursxo kaj la reedzinigxo de
tiu filino kun Vilburo Barklejo--la pasinteco, sxia aparta mizera
pasinteco, elstarigxis antaux sxi kun akuzaj okuloj, farigxis, laux
sxia senordigita fantazio, kiel afliktita parenco subite eskapinta de
la flegistinoj kaj prizorgantoj kaj paradiganta publike la hororon
kaj mizeron kiujn, dum la longaj jaroj, sxi tiom pacience sxirmis kaj
izolis.
Jes, jen gxi staris antaux sxi dum la agititaj semajnoj post la alveno
de la novajxo--dum sxia senfina vojagxo el Hindio kie atingis sxin la
informletero de Leilino kaj la febra halto cxe sxia logxejo de Florenco
kie necesis ke sxi pauxzu kaj amasigu siajn havajxojn por komenci novan
survojigxon--jen gxi staris mokridetante al sxi kun nova malbonauxguro
sxajnanta diri: "Ho, sed _nun_ vi devas min rigardi, cxar mi estas ne
nur via propra pasinteco sed ankaux la nuntempo de Leilino."
Certe estis majstra tusxo de tiuj cxefironiistinoj de tondilo kaj
sxpinilo kiam ili elektis duobligi la sorton de la patrino en tiu de
la filino. S-rino Lidkoto cxiam imagis iom makabre ke, tiel rimarkinde
malsukcesinte utili al Leilino en aliaj manieroj, almenaux sxi povos
roli kiel avertilo. Sxi ecx malkonsentis sin defendi, prezenti sian
kazon en la plej bona lumo, stoike malbonvolis priparoli mildigintajn
cirkonstancojn, por ke la senpripensa kompato de Leilino ne naskigu
konkludojn povantajn efiki katastrofe sur sxian propran vivon. Kaj nun
okazis tiajxo mem kaj S-rino Lidkoto imagis auxdi la tutan Nov-Jorkon
diri unuvocxe: "Jes, Leilino faris la samajxon kiun faris sxia patrino.
Kun tia ekzemplo cxu oni rajtas esperi aliajxon?"
Tamen se sxi estis ekzemplo, kompatindulino, sxi estis acxa ekzemplo.
Sxi estintus, lauxsupoze, pli utila kiel deturnilo ol cent senkulpaj
patrinoj kiel stimuliloj. Cxar kiel kuragxintus ripeti eksperimenton
tiel katastrofan iu ajn vidinta ajnan eron de sxia vivo de la dek ok
pasintaj jaroj?
Nu, en tiaj kazoj malgravas logiko, malgravas ekzemplo, gravas nenio
probable krom havi la samajn impulsojn en la sango; kaj jen estis la
malhela heredajxo kiun sxi donacis al sia filino. Leilino ne imitis sxin
konscie, sxi nur "postsimilis" sxin, estis projekciajxo de sxia propra
forpasinta ribelado.
S-rino Lidkoto bedauxregis, en la komenco de la vojagxo, ke la sxipo
"Utopio" estas malrapida vaporveturilo kaj bezonos ok tutajn tagojn por
sxin alvenigi al sxia malfelicxa filino. Sed nun, kiam alproksimigxis
la momento de rerenkontigxo, bonvole sxi regxirintus la boaton kaj
revenfugxintus sur la altajn marojn. Temis ne nur pri tio ke sxi sentis
sin malpreta por alfronti la estontecon sxin atendantan en Nov-Jorko sed
ankaux ke sxi bezonis pli da tempo por arangxi kion "Utopio" jam havigis
al sxi. La pasinteco estis jam suficxe malbona sed la nuna tempo kaj
la estonteco estis pli malbonaj cxar ili estis malpli kompreneblaj kaj
cxar, dum sxi pli agxigxis, surprizoj kaj senkonsekvencoj gxenis sxin
pli ol la plej malbonaj certajxoj.
Estis, ekzemple, S-rino Bulgxero. Laux la helo, aux anstatauxe la
malhelo, de novaj okazintajxoj, la vero povus esti ke S-rino Bulgxero
ne intencis sxin malagnoski, sed nur malsukcesis sxin rekoni. S-rino
Lidkoto konceptis tiun hipotezon auxskultante la konversacion de la
personoj sidantaj apud sxi sur la ferdeko--du viglaj junaj virinoj
portantaj surkape la plej lastatempajn Parizajn cxapelojn kaj enkape la
plej lastatempajn Nov-Jorkajn ideojn. Tiuj virinoj, pri kiuj maleblintus
al homo havanta la malnovtempajn kategoriojn de S-rino Lidkoto taksi cxu
ili estas edzinoj aux frauxlinoj, cxu bonkondutaj aux malbonkondutaj,
cxu ili havas iujn ajn el la ceteraj precizaj trajtoj kiujn junaj
virinoj de sxiaj juneco kaj socia rango devis havi, elmontris konon
pri la Nov-Jorka mondo kiu denove laux la tradicioj de S-rino Lidkoto,
devintus sugesti sekuran rangon en gxi. Sed en la fluida stato de la
aktuala socia etiketo, kion sugestis io ajn krom tio kion sugestis iliaj
cxapeloj--ke neniu scipovas antauxscii kio estas okazonta poste?
Ili sxajnis, almenaux, frekventi aron da senokupaj kaj ricxegaj homoj
estigantaj la samajn gestojn kaj girantaj sur la samaj pivotoj kiel
la filino de S-rino Lidkoto kaj la amikinoj de tiu: iliaj Korinoj
kaj Matinoj kaj Mabelinoj sxajnis esti baldaux malkasxontaj konatajn
familinomojn kaj foje unu el la parolantinoj, resumante diskutadon kies
komencon S-rino Lidkoto ne auxdis, proklamis kun impeta memfido: "Cxu
Leilino? Ho, _Leilino_ bonfartas."
Cxu povus temi pri _sxia_ Leilino, scivolis la patrino kun akra tremeto
de anksieco? Se ili nur konsentus mencii familinomojn! Sed ilia
interparolado saltetis elipse de aludo al aludo, iliaj interrompitaj
frazoj pendis super senfundaj fosajxoj da konjektado kaj ili naskigis en
sia perpleksigita auxskultanto la senton ke ili parolas malpli pri siaj
intimaj amikoj ol pri la tuta vivanta homaro.
Sxia malnova amiko Franklino Ido povintus informi sxin eble. Sed jen
estis la lasta tago de la vojagxo kaj sxi ne ankoraux estigis la
kuragxon peti tion de li. Kiom ajn grandega estis la gxojo kiun sxi
spertis ekvidinte lian nomon sur la pasagxerlisto kaj lian amikan
barbhavan vizagxon en la homamaso staranta apud la ferdeka balustrado
cxe Cxerburgo, ankoraux sxi nenion diris al li krom en la momento de
ilia renkontigxo: "Kompreneble, mi iras cxe Leilino."
Sxi diris nenion al Franklino Ido cxar cxiam sxi hezitis instinkte enigi
lin en sian intimularon. Sxi certis ke li kompatas sxin, pli kompatas
sxin eble ol iu ajn alia. Sed cxiam li honoris sxin plej altagrade
malkonsentante elmontri tiun kompaton. Lia sinteno permesis sxin imagi
ke tiu kompato ne estas la bazo de lia sento pri sxi kaj parto de sxia
gxojo pri lia amikeco kun sxi konsistis el tio ke lauxsxajne tio estis
sxia ununura socia rilato ne dependanta de sxia socia stato, la ununura
rilato en kiu sxi povis pensi kaj senti kaj konduti kiel iu ajn alia
virino.
Nun, tamen, dum la problemo de Nov-Jorko pliproksimigxis, sxi komencis
bedauxri ne esti parolinta, almenaux ne esti pridemandinta lin pri la
aludoj subauxditaj de sxi survoje. Li ne konis la du virinojn apud sxi,
li ecx neniam bonsxancis ekkoni S-rinon Lorinon Bulgxeron. Tamen li
konis Nov-Jorkon kaj Nov-Jorko estis la sfinkso kies enigmon necesus al
sxi eklegi por ne perei.
En preskaux la sama momento kiam la penso trapasis sxian menson, liaj
klinigxantaj sxultroj kaj grizhara kapo reliefigxis kontraux la lumo
brileganta en la okcidento kaj li promenetis laux la malplena ferdeko
kaj sin faligis en la sxin apudantan segxon.
"Vi atendas ke la Barklejoj alvenu renkonti vin, cxu mi rajtas supozi?"
li demandis.
Neniam antauxe sxi auxdis iun eldiri la novan nomon de sxia filino kaj
eniris sxian menson la subita penso ke sxia amiko, kiu estis timida kaj
malklaresprima, jam dum la tuta vojagxo klopodis eldiri gxin kaj finfine
eligis gxin pafritme antaux sxi supozante ke se ne okazas nun la tauxga
momento, gxi okazos neniam.
"Mi ne scias. Kompreneble, mi kablogramis. Sed mi opinias ke sxi--ke
ili--estas ie cxe _li_."
"Ho, cxe Barklejo. Jes, proksime al Lenokso, cxu ne? Sed certe sxi
alvenos la urbon por vin renkonti."
Li diris tion tiel facile kaj nature ke mildigxis sxia propra
malkomforto kaj subite, antaux ol scii kion sxi intencas fari, sxi
ekhipotezis: "Povas esti ke ne placxas al sxi intermiksigxi kun homoj."
Ido, kies malatenta miopa rigardo fiksigxis sur la malrapide fluantan
akvon, turnigxis sur sia segxo por rigardi sian kunulinon.
"Kiu? Cxu Leilino?" li diris kun nekredema rido.
S-rino Lidkoto rugxigxis gxis sia senkolorigxinta hararo kaj repaligxis.
"Necesis al _mi_ multe da tempo--por alkutimigxi al gxi," sxi diris.
Lia rigardo kompatigxis milde, "Miaopinie, vi ekscios"--li pauxzis
sercxante tauxgan vorton--"ke la situacio estas alia nun--nepre pli
facila."
"Jen pri kio mi scivolas--jam ekde nia survojigxo." Nun sxi
nepre intencis paroli. Sxi pliproksimigxis, pro kio iliaj brakoj
intertusxigxis kaj sxi rajtis mallauxtigi la vocxon gxis nura murmurado.
"Vi vidu, mi cxion komprenis en fulmrapida ekpenso. Mia foriro al Hindio
kaj Siamo por tiu longa vojagxo min senigis je leteroj dum sinsekvaj
semajnoj. Kaj sxi ne deziris informi min antaux la vojagxo. Ho, _tion_
mi komprenas, kompatinda knabino! Vi scias kiom komplezema sxi estis
cxiam por mi, kiel sxi strebis indulgi min. Kaj sxi sciis, kompreneble,
en kia horora mensostato mi estos. Sxi sciis ke mi dezirus ekhasti
tujege gxis sxi kaj entrepreni haltigi la aferon. Tial sxi havigis al mi
neniam ajnan indicon pri io ajn kaj sxi ecx sukcesis silentigi la busxon
al Suzino Suferno--vi scias ke Suzino estas tiu aparta familiano kiu
tenas min en sciado pri cxehejmaj okazintajxoj. Mi gxis nun ne komprenas
kiel sxi malebligis ke Suzino informu min. Sed tion sxi faris. Kaj sxia
unua letero--tiu kiun mi ricevis en Bankoko--diris nur ke la afero
finplenumigxis--la eksedzigxo, mi voldiras--kaj ke en la sekvonta tago
mem sxi klopodos--nu, mi supozas ke ne utilis atendi. Kaj _li_ sxajne
kondutis kiel eble plej bone, dezirinte edzigxi kun sxi tiom kiel--"
"Kiu? Cxu Barklejo?" li helpis sxin. "Mi diru ke jes! Nu kion vi
supozas--?" Li sin interrompis. "Li estos sindona por sxi, mi vin
certigu."
"Ho, kompreneble. Mi certas pri tio. Li skribis leteron al mi--vere
belegan leteron. Sed tiajxo trudas peze al la sindono de tia viro. Mi ne
certas ke Leilino konscias--"
Denove Ido auxdigis sian etan trankviligan ridon. "Mi ne certas ke
konscias vi. _Ili_ bonfartas."
Tio estis la sama frazo kiun aplikis al la nekonata "Leilino" la juna
virino sidanta en la apuda segxo kaj gxia reveno sur la lipoj de Ido
rugxigis la vangojn de S-rino Lidkoto je fresxa kuragxo.
"Placxus al mi ekscii precize kion vi volas diri. La du junaj virinoj
sidantaj apud mi--tiuj surportantaj la mirindajn cxapelojn--parolis en
la sama maniero."
"Kio? Cxu pri Leilino?"
"Pri _iu_ Leilino. Mi imagis ke povas temi pri la mia. Kaj pri la socio,
gxeneralmaniere. Cxiuj iliaj amikinoj sxajne eksedzinigxis. Iuj el
ili sxajne anoncas novan fiancxinigxon antaux la oficiala plenumo de
sia eksedzinigxo. Unu el ili--_sxi_ nomigxis Mabelino--se mi bone
komprenis, sxia edzo eksciis ke sxi celas eksedzinigxi disde li kiam li
rimarkis novan fiancxinigxringon sur sxia fingro."
"Nu, vi vidas ke Leilino faris cxion 'lauxregule', kiel diras la
Francoj," respondis Ido.
"Jes. Sed cxu tiuj homoj agadas en sociaj rondoj? Cxu tiuj homoj pri
kiuj parolas miaj najbarinoj?"
Li kuntiris la sxultrojn. "Necesus al arbitracikomisiono multe da
kunsidoj por determini la limojn de la hodiauxa socio. Sed almenaux ili
estas en Nov-Jorko, kaj tie vi _ne_ estas. Vi estas pli kaj pli for de
gxi."
"Sed me revenis tien plurajn fojojn por viziti Leilinon." Sxi hezitis
kaj rigardis kontrauxdirekten. Tiam sxi eligis malrapide: "Kaj neniam mi
rimarkis--la plej etan sxangxon--en--en mia aparta situacio--"
"Ho," li diris mallauxde, kaj sxi tremetis, timante esti tro dirinta.
Sed jam forpasis la horo kiam tiaj skrupuloj kapablis sxin bremsi.
Necesis ekscii kie sxi situas kaj kie situas Leilino. "S-rino Bulgxero
ankoraux malagnoskas min," sxi eligis kun embarasita rido.
"Cxu vi certas? Eble vi malagnoskis _sxin_. Se ne nun, eble en pasinta
tempo. Kaj kiam temas pri malagnoskado, se vi ne malagnoskas la unua, vi
atingas nenion. Jen kio dauxrigas tiom da kvereloj."
La vorto naskigis en S-rino Lidkoto denovan senton pri realajxoj. "Sed
la Pursxoj," sxi diris, "la Pursxoj estas tiel fortaj! Ili estas tiel
multnombraj kaj cxiuj ili sin apogas unu la alian, same kiel faris
la familio de mia edzo. Mi scias kion tio signifas kiam oni estas
kontrauxstarata de iu tuta klano. Ili estas pli fortaj ol iu ajn kvanto
da apartaj amikoj. La Pursxoj _neniam_ pardonos Leilinon por sxia foriro
disde Horaco. Nu, lia patrino kontrauxstaris lian edzigxon kun sxi
pro--pro mi. Sxi klopodis instigi Leilinon promesi ne vidi min okaze de
ilia mielmonata vojagxo al Euxropo. Kaj nun sxi diros ke okazis laux mia
ekzemplo."
Sxia kunulo, karesante la barbon malprecize, primeditis tion dum
momento, tiam demandis, kun sxajna malrilato, "Kion diris Leilino kiam
vi skribis ke vi alvenos?"
"Sxi diris ke tute ne necesas, sed ke pli bone estos ke mi venu, cxar
tio estos la sola rimedo por konvinki min pri la malneceso."
"Nu, tial, tio pruvas ke sxi ne timas la Pursxojn."
Sxi eligis longan suspiron de memorado. "Ho, nur en la komenco, vi
scias--oni neniam timas."
Li metis sian manon sur la sxian kun gesto de kompreno kaj kompato. "Vi
vidos, vi vidos," li diris.
Ombro plilongigxis laux la ferdeko antaux ili kaj stevardo ekstaris tie,
transdonante Markoni-gramon.
"Ho, nun mi ekscios!" sxi proklamis.
Sxi malfermis sxirgeste la mesagxon, tiam gxin faligis surgenuen,
silente metante la manojn sur la paperon.