La lasta iom pentrinda vilaĝo je la flanko de la okcidenta marbordo
de Holando estas sendube la malriĉaspekta Schoorl[2]. Ĝi situas
ĉe la malsupro de la dunoj tie, kie ili havas sian plej grandan
larĝon por subite interrompiĝi ĉe Kamp, ne donante al la tero
sian ŝirmon ĝis Petten kaj formante tiun grandan malplenon, kiu
necesigis la famekonatan Hondsbosch-an[3] kontraŭmaran ŝirmdigon,
por kies konservado estas neeviteblaj tiom multe da palisaĵo kaj
tiom multe da manĝoj. Same kiel en la apuda Bergen frapas tie ĉi la
promenanton la agrabla rigardaĵo de la alta duna deklivo surkreskita
de densa arbetaĵo kaj malvarmetaj boskoj; kaj de la nobelbieno,
kiu nombras inter siaj posedintoj Borselen-ojn, Brederode-ojn kaj
Nassaŭ-ojn, ĝis nia malgranda Schoorl, oni iras, laŭ ĉarme
kurbiĝadanta sabla vojo, je ambaŭ flankoj ĉiam en la ombro de
kverkoj, ulmoj, betuloj kaj diversspeca arbaĵo, preter kies trunkoj
tie ĉi kaj tie la klara dunakvo sin pluentrudas en volviĝantaj
riveretoj, kaj inter kiuj ambaŭflanke de distanco al distanco sin
montras la malgrandaj kabanoj de la loĝantoj, je la okcidenta
flanko ne malofte duone enterigitaj en la duno kaj supre grizaj pro
florantaj muskoj kaj tubera fungaĵo.
Je la fino de tiu agrabla piedvojo la verda pinta tureto de Schoorl
alten elstaras, de supre rigardanta al la efektiva vilaĝo kaj ĝiaj
multaj grenkampoj, kie estas rikoltata la grio, apartenanta al la
famaĵoj de la vendejo de Alkmaar. Kiu trapromenis tiujn ĉi ravetajn
boskaĵojn, kaj, refreŝiginte sin unue en la malvarmeta ombro kaj
poste en la sola gastejo de la vilaĝo, tiu unue finkalkuliĝu kun
arbaĵo; ĉar lin atendas nenio alia ol la Hondsbosch[4], kio tute
ne estas arbaro, poste „de Zijpe“[5], la plej granda senakvigita
ebenaĵo de Okcidenta-Frislando, kaj poste la dezerto de „het
Koegras“[6], ĝis kiam li staras ĉe Helder, rigardante en la
„Marsdiep“[7] kaj vidante je la orienta flanko malklare aperi la
insulon Texel, pri kiu vojaĝintoj certigas, ke tie ekzistas beleta
arbareto inter „den Burg“ kaj „het Schild“[8], bagatela restaĵo
de praarbara belegeco.
En la lastaj tagoj de septembro de 183* en tre frua mateno, ankoraŭ
antaŭ ol la suno leviĝis, la malgranda pordo de unu el la supre
priskribitaj kabanoj je la dunflanko apud Schoorl malfermiĝis kaj
sur la sojlo sin montris juna viro, kiu kun atento konsideris ĉielon
kaj ventodirekton. Bela brunmakula perdrikhundo[9] jam estis saltinta
trans la malsupran pordon tuj kiam la supra pordo estis malfermita,
kaj nun kun konebla plezuro ĝi sin rulis antaŭ liaj piedoj en la
sablo aŭ saltis kontraŭ liajn genuojn kaj tiam por momento ekkuŝis
kun la antaŭaj kruroj etenditaj kaj la kapo inter ili, por momenton
poste denove eksalti, mallaŭte kriaĉante kaj efektivigante ĉiujn
sonojn kaj figurojn de ĉashundo, kiu havas plezuron. Entute ne
ekzistas besto, kiu estas pli facile amuzebla kaj malpli baldaŭ
satamuzita. Lia mastro nur bezonas kapti la pafilon, kaj tiu ĉi movo
tuj aperigas antaŭ la ekflamigita imago de la hundo la plej belegajn
perspektivojn de ĝuo kaj feliĉego, pri kiuj mi estas konvinkita,
ke la nomitaj ĝojsignoj estas nur malfortaj pruvoj kompare kun la
sento, kiu tratiklas ĝian vilan bruston kaj tiel estas, malgraŭ ke
ĝi tre bone scias, ke por ĝi ĉiuj plezuroj de la tago konsistos
en kurado, starado, pelado kaj alportado, ne povante iam aŭ iatempe
havi kelkan esperon al la plej malgranda parto de la akiraĵo.
La juna ĉasisto -- ĉar li estis iu -- en sia eluzita verda
kamizolo, kun la malnova ĉasaĵujo kaj la malnova grajnujo kruce
sur ambaŭ ŝultroj, la pantalono en la botoj, la verda drapa ĉapo
oblikve surmetita kaj la mallonga duobla ĉaspafilo kun la verda,
dependanta ŝnuro sub la brako, aspektis tre pitoreske. Li estis
granda kaj fortika, blonda keltido, kaj lia sunbrunigita vizaĝo tiom
pli rimarkigis la helan bluon de liaj okuloj; sed en tiu ĉi momento,
kiam li rigardis unue la ĉielon kaj poste ĉirkaŭ si, ili havis
malgajan esprimon.
„Kviete, Kampeno!“ li ekkriis, kaj ŝajnis, ke kvazaŭ tedas
lin la ĝojaj saltoj de la besto, kiu ne obeis tiun ordonon, sed
plue maloportunis liajn genuojn kun la sama gajeco, dum li fermis la
pordon. Li donis al Kampeno piedfrapon.
La besto malfiere forpaŝis kun la vosto inter la kruroj kaj
kriaĉis.
„Nu do venu, Kampeno!“ rediris la ĉasisto, montrante penton, kaj
karesante ĝian kapon li aldonis: „Ĉu vi estas kulpa, ke la mastro
malbone sonĝis?“
Li prenis la vojon al la vilaĝo.
Se la infanaro de Schoorl estus vidinta sian Anĉjon la Ĉasiston
-- ĉar tiel ĉiuj nomis lin -- iri tiun fruan matenon, ĝi apenaŭ
estus kredinta siajn okulojn. Ĉar neniam lia okulo rigardis tiel
malĝoje, neniam tiel teren; neniam lia paŝo estis tiel malvigla kaj
indiferenta. Inter ili li estis konata kiel la plej bonhumora fraŭlo
de la vilaĝo, kaj, kiam li aŭ mistifikis la infanojn kaj scivolajn
knabojn per mirindaj ĉasmensogoj aŭ al la junaj knabinoj faligis
malvarmajn plumbograjnojn en la koltukon aŭ la maljunulinojn apud
la ŝpinilo gajigis per siaj gajaj ŝercoj, ĉiam ĝi ŝajnis veni
el lia koro, el lia senzorga kaj gaja kaj malpeza koro. Kaj tamen
Anĉjo la Ĉasisto apartenis al tiuj konstitucioj, ĉe kiuj la gajeco
ŝajnas esti malpli propreco ol fakulto de la animo, kaj sub tiu
viva rivereto de lia bonhumoreco, en kiu ŝajnis respeguliĝi nenio
krom lumo kaj floroj, troviĝis fundo de seriozeco kaj malgajeco. Al
ili li ne malofte fordonis sin en la soleco, kaj bagatelo povis lin
meti en tiun staton. Tiam li estis senkuraĝa kaj melankolia. Tiam
li pensis, sen rimarkebla transiro, al sia patrino kaj sia patro,
kiujn li vidis morti, kaj „al la verdaj arbetoj“ de la tombejo;
tiam li vidis por si mem nenian alian perspektivon ol de malriĉeco
kaj nesufiĉeco; ĝis kiam la ĉeesto de homoj lin vekis el la revado
kaj li estis denove la gaja, ŝercanta Anĉjo la Ĉasisto de ĉiam.
La ĉaso estis la ĝojo kaj ĝuo de lia vivo, kaj de la mezo de
septembro ĝis la unua de januaro li ĝuis plej vere. Kun la plej
gaja mieno en la mondo li ĉiun matenon iris en la kampon antaŭ
sunleviĝo; sed strangaĵojn li povis pensi dum la longaj solecaj
promenadoj, kun la pafilo en la mano kaj neniu ĉirkaŭ li krom lia
fidela Kampeno. Ŝajnis, ke hodiaŭ estas okazonta multe da ĉagrena
por liaj kapo kaj animo, ĉar malrapida kaj malvigla jam estis la
komenco.
Lia vizaĝo tamen ne malmulte sereniĝis, kiam li ekhaltis apud
malgranda dometo, kiu ĉe lia dekstra flanko duone sin kaŝis inter
la arbaĵo. Li aŭskultis ĉe la kovrita fenestro. Unu momenton
li ŝajnis heziti; tiam li kuraĝiĝis kaj frapetis per la brunaj
manartikoj du, tri fojojn kontraŭ la malnovan fenestrokovrilon.
Sono, kvazaŭ oni alimetas seĝon, respondis tiun ĉi signalon.
Li ridetis.
„Mi havos ilin!“ li vokis laŭte.
„Bone“, respondis belsona virina voĉo, kiu ŝajnis veni el la
profundo.
Ankoraŭ momenton li restis, kaj malrapide la rideto malaperis de
liaj lipoj kaj lia vizaĝo reprenis la ĵusan malgajan mienon. Li
levis la kapon kaj ne vidis la hundon.
Li fajfis mallaŭte. Kampeno estis pli proksima, ol li estis
pensinta, kaj saltaperis el la alta cerefolia foliaro, sub kiu, tuj
apud la kabano, malgranda duna rivereto kaŝiĝis.
„Diabla hundo! ĉu vi jam nun devas trinki?“ li grumblis malkontente.
Sed tuj ŝanĝiĝante li diris al si mem: „Se Zejnjo scius, ke mi
estas malkontenta al la hundo! Mi meritas esti hodiaŭ malbonŝanca.“
Malfeliĉa konvinko por ĉasonto.
Nun Anĉjo la Ĉasisto plirapidigis siajn paŝojn kaj atingis la
vilaĝon.
La hundo ŝajnis rigardi la fruktokampojn kiel por ĝi destinitajn
kaj malproksimiĝis dekstren. Li revokis ĝin.
„Ĉi tien, Kampeno!“ li diris afable: „vi devas iri supren,
amiko. Ili ankoraŭ ne bezonas la stoplojn; en la dunoj estas
ankoraŭ sufiĉe por manĝi.“ Kaj li turnis sin maldekstren.
„Ĉu vi volas esti supre, Anĉjo?“ demandis viro, kiu ŝajnis
ankaŭ jam esti ellitiĝinta kaj subite aperis vestita per griza
kamizolo kun ĉasbutonoj, kun bastono en la mano kaj kun ĉapelo
ĉirkaŭita de verda rubando sur la kapo.
„Jes, Joĉjo!“ la ĉasisto respondis: „oni nun estas ankoraŭ
tro multe laboranta sur la sablaj grundoj.“
„Vi parolas veran vorton“, diris la gardisto de la Bergen-a
Arbaro, ĉar tiu li estis. „Ĉu vi eble volas ekfumi?“ li aldone
demandis, afable antaŭtenante al li sian pipon.
„Mi dankas, Joĉjo,“ rediris Anĉjo, „hodiaŭ mi ankoraŭ ne
meritis mian tabakon. Vi jam frue estas ĉe la laboro. Ĉu vi sekvas
la postesignon de ŝtelĉasisto aŭ pro kio?“
„Ne, kamarado!“ respondis la gardisto. „Mi estas iranta al
Schoorldam, mi devas esti en Alkmaar kaj mi kuneveturos kun Jaĉjo.
Bonŝancan ĉason!“
„Bonan dankon!“ diris la alia. Kaj sekvata de la hundo li
proksimiĝis al la duno kaj faris al si vojon tra la arbetaĵo,
malseka de la nebulo kaj el kiu milo da senvaloraj paseroj ektime
ekflugis, kaj li supreniris.
Atinginte la supron de la monteto li rerigardis de supre al la
vilaĝo. La suno ekatingis la horizonton kaj jam elsendis siajn
unuajn radiojn. La aŭtuna nebulo ekbrilis kun ĉiuj tiuj koloraj
nuancoj, kiuj ŝajnigas, kvazaŭ la ĉielarko estas malsupreniĝinta
sur la teron; la kruco de la tura pinto ekbrilis, kaj la gutoj, kiuj
tremis sur la pintoj de la densaj folioj, alprenis sian poezian
similecon al brilantaj juveloj. Lia okulo serĉis la loketon, kie
la kabano de Zejnjo kaŝiĝis sub la arbaĵo. Nenio tie movis sin,
kaj ankaŭ en tuta la vilaĝo ĉio estis ankoraŭ en tomba silento;
kelka koko kriis; kelka hundo malrapide elrampis el sia ejo; sed
neniu homa estaĵo sin movis. Sole li vidis, sur ia rekta piedvojo
al Schoorldam, la ĉasgardiston, kiu daŭrigis sian vojon rapide
paŝante.
„Ĉiuj ankoraŭ dormas,“ Anĉjo la Ĉasisto diris al si mem, „kaj Zejnjo
certe ankaŭ denove ekdormetis. Ĉu ili ĉiuj sonĝas?“ -- „Malsaĝaĵo!“
li daŭrigis kaj elpoŝigis sian trinkbotelon kaj sin tenante, kvazaŭ
li altrinkas la hundon: „Je la morto de la unua, Kampeno!“
Post tio li streĉis ambaŭ ĉanojn de sia dutuba pafilo kaj komencis
trapaŝi la ĉasejon.
En tuta Schoorl kaj Bergen ne ekzistis pli bona ĉasisto ol Anĉjo.
Li apartenis al tiuj malmultaj feliĉuloj, kiuj estas preskaŭ tute
trafcertaj. „Ĉu vi scias, kio kaŭzas,“ la maljuna Korĉjo iam
diris, kiam li kun kelke da kamparanoj sidis antaŭ „La Ruĝa Leono“
sur la bierbenko kaj Anĉjo preteriris ŝarĝita per peza ĉasakiraĵo,
„ĉu vi scias, kio kaŭzas, ke Anĉjo la Ĉasisto, se du perdrikoj
suprenflugas, unu antaŭ li kaj la alia post lia dorso, tamen
kuŝigas ilin ambaŭ?“ -- „Ĉar li havas duoblan pafilon“, oni
respondis. „Ne amiko!“ Korĉjo diris, „ĉar li estas duobla
homo.“ Pro tio, ke Anĉjo la Ĉasisto neniam plendis pri ĉiuj tiuj
malhelpantaj cirkonstancoj en la kvar elementoj, kiujn kelka
nombro da ĉasistoj sole kulpigas, se ili venas hejme kun malplena
ĉasaĵujo, kaj ke li malofte fanfaronis pri leporoj kaj perdrikoj,
kiujn li kvankam ne hejmenportis, sed pri kiuj li estis konvinkita,
ke ili nepre en iu neeltrovebla rifuĝejo mortis pro iliaj vundoj.
La por ĉasisto tiel belsona streĉoklako de la ĉanoj de lia pafilo,
la gaja sunlumo ŝajnis forpeli la malgajecon de Anĉjo la Ĉasisto kaj
kuraĝigi lin; la cirkonstanco, ke li efektive atingis la ĉasejon,
ekscitis lian spiriton. Kampeno vigle saltis al li antaŭe kaj jam
baldaŭ komencis tre serioze per la nazo serĉeflari laŭ la tero.
„La hundo jam nun komencas labori,“ diris Anĉjo; „tio iros bone.“
Ankaŭ ne daŭris longe, ke timema leporo eksaltis. La du pafoj
fariĝis, unu post la alia. La hundo ekbojis; la leporo estis libera.
„Diable, kio nun?“ ekkriis Anĉjo la Ĉasisto, kaj li ĵetis
la pafilon teren. Miregante li postrigardis la longorelulon, kiu
neniuloke estis vundita kaj, persekutata de la hundo, trarapidegis la
ebenaĵon, ĝis kiam ĝi malaperis post la alia flanko de la duno,
kie Kampeno furioze kaj kun senĉesaj ekbojoj ĝin postkuris, sed pli
kaj pli postrestis.
Li fajfe revenigis la hundon kaj reŝargis.
„Mi ja supozis, ke mi estos malbonŝanca!“ li ekkriis. „Nu, ĝi
estis nur leporo! Senbrue, Kampeno!“ Kaj li daŭrigis sian vojon.
„Ĝi estis nur leporo“, Anĉjo la Ĉasisto diris; sed kion do li
volis? Mi iom rakontu al vi pri Zejnjo kaj vi komprenos.
Mi ne komencos dirante, ke Zejnjo estis la plej bela el ĉiuj
knabinoj de Schoorl; ĉar tia diro esprimas jen nenion, jen tro
multe kaj estas en ĉiuj okazoj ĝistede uzita. En mil rakontoj la
knabino ĉiam estas la plej bela de la ĉirkaŭaĵo. Sed certe ŝi
estis ĉarma infano, pli gracia kaj pli delikata ol la plimulto de
la kamparaninoj, kaj kiu dum la semajno vere ne bezonis porti la
dimanĉan arĝentan kapornamaĵon por aspekti treege ĉarme. Ŝi
estis orfino kaj la subteno kaj konsolo de maljuna avino kaj de
surdamuta frateto proksimume dekjara. Tiu ĉi trio kune konsistigis
la malgrandan mastrumaĵon de la kabano sub la arbaĵo. Kaj krom sian
avinon kaj la malfeliĉan infanon Zejnjo amis neniun pli ol Anĉjon
la Ĉasiston, kaj se ŝi estus havinta tian koron, ke ŝi povus iam
aŭ iafoje pensi pri la morto de sia avino, ŝi eble estus facile
povonta imagi al si fariĝi la edzino de Anĉjo la Ĉasisto. Laŭ la
nuna stato de la aferoj ŝi ŝercis kun Anĉjo kaj Anĉjo kun ŝi,
kiom ili povis, kaj plia progreso ne fariĝis. Sed la maljuna avino
volonte aŭdis Anĉjon ŝerci, kaj la surdamuta infano estis treege
feliĉa, kiam li vidis lin alproksimiĝi kaj kiam li instruis lin
konstrui kaptilojn el ŝtonoj por kapti paserojn; kaj Zejnjo rigardis
Anĉjon per grandaj, klaraj, malhelbluaj okuloj tre afable, kiam li
helpis la knabon kaj ludbalancis lin sur sia genuo, ĝis kiam li
pro ĝojo faris la solan sonon, kiun li povis eligi. Kaj vespere,
kiam Anĉjo foriris hejmen, povis okazi, ke liaj lipoj tuŝis
ŝian blankan vizaĝeton (kaj vere ne pli); kaj la „dormu bone,
Anĉjo!“ estis tial ne malpli afabla.
Sed hieraŭ vespere Zejnjo ŝerce tre mokis lin, ĉar jam estis la
sesa tago de la ĉassezono kaj, kvankam Anĉjo hejmenportis multajn
leporojn, li pafkaptis ankoraŭ ne unu perdrikon.
„Ne, Anĉjo-frato!“ Zejnjo diris, „harulojn vi povetas, sed
plumulojn vi ne povas trafi; ili estas por vi tro ruzaj, amiko!“
„Kiom da perdrikoj vi volas, ke mi morgaŭ alportos al vi?“
Anĉjo demandis.
„Mi ne ŝarĝos al vi tro peze, knabo!“ respondis Zejnjo. „Pafu
da ili du, kaj mi kredos, ke vi ankoraŭ kapablas.“
„Ĝi okazos, Zejnjo!“ ekkriis la ĉasisto, kaj li metis sian
brakon ĉirkaŭ ŝian talion. „Ĝi okazos laŭ viaj vortoj, aŭ mia
nomo ne plu estos Anĉjo la Ĉasisto!“ Kaj li tiris ŝin al si.
„Kviete, Anĉjo!“ ekkriis la knabino; „ne sensencaĵon. Kisi?
Ĉu vi malsaĝiĝis? Unue alportu perdrikojn, tiam eble estos
konsiderinde. Fi, knabo, ne malsaĝaĵon!“ Kaj ŝi ridegis por pli
akcentigi la seriozan admonon.
„Tre bone,“ respondis la amanto, „sed mi havas proponon,
Zejnjo: donu al mi kison antaŭpage; kaj se mi morgaŭ al vi ne
alportos perdrikojn, vi plu kisu min neniam; sed se mi ilin alportos,
ve al via ostaro!“
„Konsentite!“ Zejnjo ekkriis gaje kaj ŝi alpaŝis al li kaj
donis al li fortan maninterbaton kaj lasis al si premi kison sur la
vangon, ĉe kio ŝia buŝeto sin deturnis iomete malpli ol alie; kaj
la surdamuta knabo, kiu tion alrigardis, klinis sian kapon nuken,
ĉirkaŭsaltis pro plezuro kaj klakis per la manoj pro la ĝojiga
vidaĵo.
Ĉu vin mirigas, ke Anĉjo la Ĉasisto hodiaŭ kun iom da malŝato
rigardas leporon kiel „nuraĵon“?
Kaj tamen! Li povis deziri havi la leporon, ĉar pli kaj pli
ŝajnis, kvazaŭ li hejmenportos neniom. Vane li jam kelke da
horoj vagadis tra la larĝa Schoorl-a duno; tra valoj, kie li ĝis
super la maleoloj paŝis en la densa, bruna musko; trans blankajn
senkreskejojn, kie la seka ruliĝanta sablo forviŝis liajn paŝojn;
laŭ ebenaĵoj, en kiuj saletaj akvoj tratrempis la teron; nenie,
por uzi nordholandan ĉasterminon, nenie li „malkovris vivon“.
Li tamen rimarkis jen la piedsignon de leporo, jen la sterkon de
perdrikoj; sed nek la unua, nek la lastaj sin montris. Li pafis kun
certa kolerhumoreco blankan strigon, kiu per siaj facilaj diablaj
flugiloj sin levis el arbusta saliko; prenis ĝin kaj malŝate ĝin
deĵetis for. Kampeno ankaŭ kaŭzis al li ankoraŭ malspritan
elreviĝon, ĉar ĝi staris antaŭ io, kio, kiam ĝi fine ekflugis
el la dika musko, evidentiĝis esti ne pli ol ordinara alaŭdo. Kaj
tiel pasis malrapide la horoj, kaj la malgajeco de Anĉjo la Ĉasisto
revenis ankoraŭ pligrandigita de la laceco kaj de la varmego de la
kreskanta tago. Subite estis, kvazaŭ malvarmeta venteto ekestis,
kiu refreŝige blovis tra liaj ŝvitaj haroj, kaj kiam li estis
suprenirinta ankoraŭ unu altan blankan sablomonteton, li vidis
antaŭ si la grandan maron.
La maro ĉiam estas impona vidaĵo, sed kiam oni ĝin vidas sur nepre
soleca loko, kun nenio krom la sterila duno maldekstre, dekstre kaj
post si, sen kabano sur la bordo aŭ velo sur ĝia ebenaĵo, tiam
la rigardado de tiu vasta malplenaĵo estas duoble animtuŝanta.
Oni estas okupata de sento, kvazaŭ oni nun efektive staras ĉe la
ekstrema limo de la mondo; kvazaŭ oni nun efektive estas la sola
postrestanta terano. Frosttremante Anĉjo la Ĉasisto sin sidigis
sur la supro de la monteto, malstreĉis la pafilon kaj rigardadis la
sunajn ondojn. La hundo ripozis spiregante apud li; ĝia ruĝa lango
pendis longa kaj seka el ĝia buŝo. Tie ĉi, apud la plena maro, kaj
tamen ne refreŝigo!
Anĉjo la Ĉasisto elprenis pecon da pano kaj kelke da acidaj pomoj
el sia ĉasaĵujo kaj dividis ilin kun sia amiko. Ankaŭ li prenis la
trinkbotelon por trinki gluton, sed li reportis ĝin de la buŝo.
„Ne“, li diris kun ĝemo. „Oĥ, tiu sonĝo! mi volus, ke mi
senmemoriĝus pri tiu sonĝo.“
Li volis deskui de si la premantan sonĝon de tiu nokto, pri kiu
ni aŭdis lin plendi jam unu fojon kaj kiu estis la kaŭzo de lia
malgajeco; sed la vidado de la maro rememorigis al li detalojn, kiujn
li jam estis forgesinta. Baldaŭ li enprofundiĝis en ili tiom pli
vive.
Li estis denove, kiel dum la dormo, ĉasanta kun la filoj de la
nobelbienmastrino de Schoorl, tamen ne en la Schoorl-a Kampo, sed
en la Bergen-a Arbaro. Li portis novan ĉaskamizolon kun sunaj
oraj butonoj, kaj Zejnjo estis metinta al li plumon de vira fazano
sur lian ĉapon. Subite tri perdrikoj flugis al li antaŭe, sed
li ne povis akiri ilin pafatingeblaj; ĉiufoje ili surteriĝis,
kvazaŭ por lin inciti; sed tuj kiam li alproksimiĝis, ili kriis,
movis la flugilojn kaj flugis pli malproksimen. Fine li volis fari
klopodon ilin pafi de tre malproksime, sed lia pafilo rifuzis kaj
falis el liaj manoj. Tiam ĉiuj tri perdrikoj kriis trifoje, kaj
unu el ili flugis sur la ĉapelon de la junkro, kie ĝi restis
sidanta. „Ĉu vi permesas al mi pafi, junkro?“ li vokis. La
junkro afable mansvinge jesis. Li celis, la perdriko falis; sed kiam
li iris por ĝin preni de la tero, nek la perdriko, nek la junkro
de Schoorl estis troveblaj; sed jen kuŝis la sanga kapo de Zejnjo
kaj rigardis al li per okuloj de mortinto; kaj kiam li longe ĝin
alrigardadis, jen venis subite la maro, kaj la kapo komencis moviĝi
sur la ondoj, kaj malantaŭeniĝi, kaj malaperis, kaj reaperis, kaj
denove malaperis, ĝis kiam li vekiĝis. Lia koko kriis; la lumo
lumis tra fendoj kaj fenestroj. Li vestis sin por la ĉaso.
Kaj nun, kiam li longe rigardadis la maron, la vizio ripetiĝas,
kaj la kapo de Zejnjo aperas inter la sunaj ŝaŭmaj sulkoj de la
Nordmaro kaj balanciĝas kun la ondoj.
Li deturnis sian vizaĝon de la akvo kaj etendis sin ventromalsupre
sur la deklivo de la monteto kun la brakoj sub la kapo. Baldaŭ li
ekdormis, kaj la abomeninda rigardaĵo denove ludiĝis antaŭ lia
spirito; sed la tuta maro iĝis ruĝa kiel sango, kaj flametoj kaj
fajreroj ĉirkaŭdancis sur ĝi kaj svingiĝis laŭ rondoj super ĝi.
Subite, jen klakegis du pafoj. Li vekiĝis. Kampeno estis pro la sono
rapide ekstarinta kaj jam trotis laŭ la monteto malsupren.
Majeste blua fumnubo leviĝis de post apuda duno, kaj granda
perdrikaro ektimigite flugis al ĝi antaŭe. Anĉjo revokis la hundon
kaj sekvis la perdrikojn per la okuloj. Ili malrapide malleviĝis je
la alia flanko de la monteto kaj kun la vento iris suden. La postan
momenton viro aperis sur la supro de la duno kaj ĉirkaŭrigardis,
kien ili iris; sed ili jam estis surteriĝintaj. Post tio li
trankvile reŝargis sian pafilon, kaj Anĉjo la Ĉasisto vidis, ke
li metas paron da belaj perdrikoj en la ĉasaĵujon, unue rigardinte
ilin kelkan momenton kun plaĉo.
Ĝi estis Diĉjo Joosten, la sola homo en tuta Schoorl, kiu ne ŝatis
lin kaj kontraŭ kiu li havis grandan antipation. Ĉar Diĉjo Joosten
estis malnobla knabo, kiu ne malŝatis ligi la metion de ŝtelisto
kun tiu de ĉasisto, kaj unu fojon li surprize ekvidis lin metanta
en malfrua vespero ŝnurkaptilojn por leporoj, diletaĵo, pro kiu
la schoorlanoj havas malbonan reputacion. Cetere li estis malbona
ĉasisto, kaj inkluzive la ŝtelado li hejmenportis en ĉassezono ne
duone tiom, kiom „la duobla“ Anĉjo, kio rilate al tiu ĉi tre
tedis lin.
Tuj kiam Diĉjo ekvidis Anĉjon la Ĉasiston, li duonordone vokis al
li:
„Kien ili iris, Antoĉjo?“
„Tion vi devas scii!“ tiu ĉi respondis.
„Ĉu mi do povas rigardi tra la monto?“ malafable diris Diĉjo
Joosten. „Ĉu vi jam havas ion?“
„Nek haron aŭ plumon!“ Anĉjo vokis malkaŝe.
„Mi jes“, Diĉjo vokis rikanante; kaj li prenis leporon kaj tri
perdrikojn el la ĉasaĵujo kaj triumfe tenis ilin alte.
„Ĉiu siavice, Diĉjo!“ la alia alvokis al li.
„Jes,“ kriis Diĉjo; „kaj vi fojon ne havu vian vicon hodiaŭ,
diablido!“
Tiam li malsupreniris la dunon kaj iris sian vojon turnante sin
norden.
„Nun al la Postkampo, Kampeno!“ Anĉjo la Ĉasisto diris al sia
hundo, kaj en liaj okuloj denove brilis radio de kuraĝo kaj ĝoja
rido venis sur lia bruna vizaĝo. Li prenis mallongan gluton el sia
trinkbotelo kaj ekpromenis suden.
Li bone gravuris en sia animo la lokon, kie li vidis la perdrikojn
surteriĝi. Laŭ ĉia kalkulo ĝi estis tre konata de li ebenaĵo,
kiu aspektas kiel malprosperinta ekkulturejo kaj en kelkaj lokoj
estas kovrita de malgrandaj boskoj el genistaj arbustoj, rampantaj
salikoj kaj pigmeecaj alnaj arbetoj. Sed li direktis sin ankoraŭ
pli suden, kvazaŭ li iris preter la lokon, por pafi la perdrikojn
kontraŭ la venton. Tiam li proksimigis sin al la ebenaĵo; sed la
perdrikoj estis sovaĝiĝintaj, kaj longe antaŭ ol li povis ilin
pafatingi, ili ekflugis kaj foriris grandetan distancon sudorienten
kaj tie denove surteriĝis.
„Paciencon“, pensis Anĉjo kaj, vane traserĉinte la ebenaĵon,
ĉu eble kelka estis postrestinta, li ankaŭ iris en tiu direkto por
persekuti la aron.
Tiel okazis al li ankoraŭ tri aŭ kvar fojojn, same kiel en
lia sonĝo; la perdrikoj ĉiufoje pluestis al li antaŭeniraj;
li tamen ne perdis la kuraĝon; la vidado de la perdrikoj en la
malproksimo, kiel ajn incita, persistigis ĝin. Sed tiel lia animo
estis priokupita de perdrikoj, ke mi preskaŭ kredas, ke leporo povus
laŭlarĝe transiri lian vojon, sen ke li, kiel ajn bona ĉasisto li
estis, tion rimarkus krom tro malfrue. Ĉasinte dum kelke da horoj
li ankoraŭ fojon ripozis apud loko, kie la hundo trovis fontakvon.
La besto, ne kontenta sensoifigi sin, metis sin tutan per sia ventro
en la akvon, sed aspektis sekve post tiu refresiĝo denove tiel vive
kaj vigle kiel en la frua mateno. Anĉjo imitis la ekzemplon kaj
daŭrigis la ĉasadon.
Jam li havis la Bergen-an Arbaron je sia flanko. Subite li vidis la
aron denove ekflugi kaj baldaŭ poste surteriĝi. Li urĝe ekpaŝis
en tiu direkto. Jam li alproksimiĝis al la loko, kie ili nepre
troviĝas! La hundo tenis la nazon kun la plej granda atento laŭ la
tero. La espero de Anĉjo ankoraŭ ne estis tiel viva la tutan tagon.
Sed subite jen li ekvidas la ĉaslimpalison de la nobelbienmastro de
Bergen, kies solĉasrajto etendiĝas ankoraŭ kelke da klaftoj pli
malproksimen ol la arbaro. La hundo serĉeflarante jam preteriris
ĝin. La tento estis granda. Li ankoraŭ nenion kaptis; post laciga
ĉasado de tiom multe da horoj. Plue, li estis glordirinta, ke li
kunportos perdrikojn. Kiel prave Zejnjo rifuzos al li la promesitan
kison; pli malagrable, kiel forte ŝi ridos lin. Lia nomo ne plu
estos Anĉjo la Ĉasisto. La gardisto de la Bergen-a Arbaro iris
al Alkmaar. Diĉjo Joosten -- ha, kiel incite li altetenis la
perdrikojn! -- iris norden. Kaj tie, eble kvardek paŝojn pli
malproksime, la objektoj de lia sopiro, ne, de lia bezono, la belaj
perdrikoj, lacaj de la longa irado, kuŝis, kiu scias kiel obstine,
ripozantaj en la alta musko.
Li sentis, ke li tremas; la koro batis al li en la gorĝo. La
hundo plueniris serĉeflaranta. Li levis la okulojn kaj profunde
ĝemis. Nedividebla momento -- kaj li revokis la hundon, kiu malvole
obeis. „Anĉjo la Ŝtelĉasisto mi almenaŭ por mi mem ne volas
nomiĝi“, li ĝemis.
Li turnis la dorson al la ĉaslimpalison kaj la ĉasteritorion de
la sinjoro de Bergen, kaj subite -- kvazaŭ por lin rekompenci --
jen laŭta zumegado! Per la mallongaj flugiloj bruante paro da
perdrikoj ekflugis tuj antaŭ li: postrestintoj, kiuj ne estis
povintaj sekvi la ĉefgrupon. Je la sama momento lia fingro tuŝis
la ekfunkciigilojn; la du pafoj klakis. La unu perdriko tuj falis
vertikale; la alia ankoraŭ momenton flugis pluen, turniĝis en
la aero kaj ankaŭ falis. Dum Kampeno kaptis la unuan, li iris
por preni la alian de la tero. Ĝi ankoraŭ vivis kaj klopodis sin
kaŝi en la musko. Sed li kaptis ĝin. Malĝoje kaj plende la besto
alrigardis lin per sia malgranda ronda okulo, en kiu la lumo jam
duone estis estingiĝinta. Li reenfaligis ĝin. Per tia okulo Zejnjo
alrigardis lin en tiu abomeninda sonĝo. La tuta vizio restariĝis
antaŭ lia spirito. Kiam li reprenis la perdrikon, la malgranda ronda
okulo jam estis kovrita de la griza membrano.
La fatala rememoro estis pasinta, kaj Anĉjo la Ĉasisto daŭrigas
gaje la ceteran parton de sia vojo. Li havas, kion li deziris; la por
la bontenado de lia reputacio necesaj du perdrikoj pendas sur liaj
koksoj. Li ne malmeritis la kisojn de Zejnjo. La reŝargita pafilo
ne pezas al li. Tiel li pluenpaŝis tra alta erikaĵo kaj genistaj
arbustoj. Kvaronhoron pli malfrue leporo eksaltas kaj preskaŭ la
saman momenton ĝi falas per la „pli rapida plumbo ekhaltigita en
siaj lertaj saltoj“, kiel la plej poeta ĉasisto de tuta la Holando
iam kantis.
„Plej multe ŝatata, kiu venas lasta!“ Anĉjo la Ĉasisto diris.
Kaj kontenta pri sia ĉaso li trankvile ekpaŝas al Schoorl.
Estis jam malfrue en la posttagmezo, kaj ĝi estis ankoraŭ laciga
suprenirado kaj longa promenado, kvankam la distanco rektalinie ne
estis tiel granda. Sed kion signifis laceco? Triumfe li alpaŝos kun
la rezultaĵo de sia ĉaso al Zejnjo antaŭ la okuloj.
„Ĉu vi volas permesi al mi porti la leporon, Anĉjo?“ malgranda
knabo kun paleflavaj haroj kaj kafebrunaj vangoj, kiu sur la lasta
duno de Schoorl aperis el la arbetaĵo, en kiu li tranĉis por si
bastonon, demandis, vidante la harajn krurojn elstarantajn el la
retaĵo de la ĉasaĵujo.
„Jes, Korĉjo-frato!“ Anĉjo la Ĉasisto diris gaje; „mi donos ĝin al
vi; sed vi ne frandu de ĝi.“ Li sidigis sin teren kaj, malferminte
la ĉasaĵujon, li unue elĵetis el ĝi la perdrikojn, kiujn li estis
aranĝinta supre. La knabo kaptis unu kaj rigardis ĝin.
„He, kia grasa!“ la knabo diris. „Kaj kiaj belaj okuletoj!“
li aldonis, tirmalfermante pro infana ludemo unu el la okuloj de la
perdriko kaj ĝin antaŭtenante al Anĉjo.
„Lasu la okulojn fermitaj, bubo!“ Anĉjo la Ĉasisto diris
ekkolere; kaj denove nubo venis sur lia frunto.
Tiam li pendigis la leporon per la krucigitaj kruroj sur la bastono
de la knabo; kaj tiu ĉi, fiera pro sia ŝarĝaĵo kaj sentante sin
granda super ĉiuj kamparanaj knaboj de la kombinitaj nobelbienoj de
Schoorl, Groet[10] kaj Kamp, rapide malsupreniris kun la besto.
Sed Anĉjo la Ĉasisto kaŝis la du perdrikojn en la plej interna
poŝo de la ĉasaĵujo, tiel ke neniu plumeto elstaris. „Mi tenu
min ŝercetrompe,“ li diris al si mem, „kaj vidu, kion ŝi faros.“
Tiel li promenis tra la vilaĝo kaj laŭ la sabla vojo, sekrete
kalkulante, ĉu estas verŝajne, ke Zejnjo je tiu ĉi horo de la tago
estos hejme aŭ ne. Li estis ankoraŭ ne kvindek paŝojn malproksime
de ŝia kabano. Jen la arbetaĵo ĉe lia maldekstra flanko bruetis,
kaj Zejnjo saltaperis kun laŭta krio por teruri lin. La surdamuta
infano sekvis ŝin malrapide.
Anĉjo la Ĉasisto teruriĝis efektive pli, ol Zejnjo povis atendi.
Frosta tremo trakuris liajn membrojn. Sed li resinregiĝis.
„Platpoŝe!“ li ekkriis kun rido.
„Tio ne estas vera!“ diris la gaja knabino, „ĉar mi jam vidis
la knabon kun la leporo. Sed kie estas la perdrikoj, Anĉjo?“
„Mi povis kapti neniun!“ diris Anĉjo la Ĉasisto; sed li sentis,
ke lia mieno lin perfidas. „Vere, Zejnjo!“ li aldonis, kiam ŝi
rigardis lin nekrede.
„Ĉu vere, kamarado?“ ŝi diris kaj kaptis la ĉasaĵujon por sin
konvinki.
Sed li tiris al ŝi la ĉasaĵujon el la kara mano kaj ŝovis ĝin
kun furioza movo sur sian dekstran flankon. La knabino ridis kaj
antaŭ li pretersaltis por tamen rigardi en ĝin. Pafo sonegis, la
hundo ekbojis; kaj Zejnjo kuŝis sanganta apud liaj piedoj.
Dum la subita movo por ŝovi la ĉasaĵujon sur sian alian flankon,
unu el la malgrandaj maŝoj de la reto estis kaptinta la ĉanon de la
maldekstra tubo, levinta la pafilon kaj ellasinta la pafon.
Anĉjo la Ĉasisto kaj la du knaboj staris ŝtoniĝintaj; sed la
surdemuta infano la unua rekonsciiĝis. Kolerege ĝi atakis Anĉjon
kaj mordis en lian brakon. La pafilo estis falinta teren. Subite la
malfeliĉa ĉasisto sin klinas kaj kaptas ĝin ĉe la tenilo; sed
forta mano kaptas la tubfinon kaj ŝirforprenas ĝin de li. Estis
alkurinta kamparano, kiu nun pafmalŝargis la pafilon en la aeron.
La duona vilaĝo alkuras kaj premkolektiĝas ĉirkaŭ la kadavro de
Zejnjo kaj ĉirkaŭ la malfeliĉegulo, kiu volas rehavi sian pafilon
kaj en muta furiozeco baraktas kun la ĉirkaŭstarantoj.
Por Zejnjo oni povis plu fari nenion. Ĉiu scias, ke pafo el grajnoj
elapude faras pli gravajn vundojn ol kuglo, ĉar ĉiu grajno
faras apartan, kaj la kvanto da plumbo estas nekompareble pli
granda. Sed ankaŭ la pafo trafis la karan knabinon ĝuste sub la
koro. Priplorata de tuta Schoorl ŝi ripoziĝis sub „la verdaj
arbetoj“ de la tombejo. La maljuna avino kaj la surdamuta infano
estis perdintaj ĉion.
La malfeliĉa Anĉjo la Ĉasisto eniĝis en stato de gravaj febroj,
en kiu li senĉese deliris kaj furiozis. En la nokto, kiam Zejnjo
estis enterigita, li ŝteliris for de sia ekdorminta gardanto kaj
elgrimpis tra la fenestro. La gardisto de la Bergen-a Arbaro, malfrue
hejmenvenante, vidis lin en la lunlumo supre sur la duno, laborantan
ĉemizevestitan. Li aliris al li. Anĉjo ne rekonis lin.
„Junkro!“ diris la malfeliĉulo ektime kaj mallaŭte: „mi entombigas
ŝin. Tuj venos la maro.“
Kaj li kovris per sablo unu el la perdrikoj, por kiu li estis fosinta
kavon per siaj fingroj.
La postan vesperon li estis mortinta.