Sekvante la paŝojn de la budapeŝta profesoro La Majstro
trenis sian valizon plenan je libroj, diskoj, skriptoj kaj aliaj
dokumentoj sur la noktomeze senhomaj stratoj de la kvartalo El
Pilar. Parvenua magnato konstruigis iam en la kvindekaj aŭ
sesdekaj jaroj ĉiujn kvartalajn domblokojn senfenestraj por
eviti pli altan koston de la tuta negoco. Jarojn poste nur la
iniciatemaj ekloĝantoj de ĉi laborista geto decidis trabori mem
fenestrojn rigarde al la montaro, dum la pigraj preferis resti en
sia groto vizaĝe al kiĉa cervo-pentraĵo aŭ al idiotiga
televidilo.
— Ŝajnas, Kara Majstro, ke ĉi parton de Madrido jam
vizitis mia petolema kolego Behemoto.
Spionate de la strabaj fasadoj niaj herooj marŝis akcele,
ignorante semaforojn ĉiam ruĝajn, sen halto aŭ paŭzo, akompane
de kabalaj miaŭoj sur vojo inter muta parko kaj inaŭgurota
kancerologia hospitalo, direkte al la oblikvaj metal- kaj
vitro-turoj kiujn oni sekrete malkonstruas, hazarde preter la
fenestro de UEA-delegito pri islamo kaj cele al la ankoraŭ
aperta metro-stacio en Plaza de Castilla.
— Al kie ni projektas metropoliteni, Emèric?
— Rekte de ĉi tie al Svisujo per la lasta metroo je la
unua kaj duono antaŭtagmeze.
Antaŭtagmeze je l' kvara tago de la printempa monato florealo
du siluetoj kun la formo de signoj kria kaj demanda vanuis
en la suburbajn profundojn sub la hekate kata lun-arĝento.
Minutojn post la aŭroro, sur la malsupra liva angulo de
la frontpaĝo de l' ĵurnalo _Liberación_, anstataŭ la
obstine planita foto de mustaĉuda hipokritulo aperis novaĵo
enŝovita plej haste:
Reaperis la statuo
agentejoj, ~Madrido~
La statuo de La Falinta Anĝelo, malaperinta el sia piedestalo en
la parko Retiro hieraŭ nokte, retroviĝis ĉi-frumatene en la fantoma
metro-stacio Chamberí, inter la stacioj Iglesia kaj Bilbao de la
unua linio. Ebria metroisto kaj grupeto da huliganoj asertas, ke
momenta fulmo en la mezo de la tunelo vidigis apud la statuo sur
la malplena kajo la figurojn de Don Quijote kaj Sancho.