Kvin horoj estis jam pasintaj, de kiam Emèric demandis La
Majstron pri febla punkto, vunda loko aŭ aĥila kalkano de la
insolenta madridano, kaj jen finfine La Majstro ekkriis:
— _Eŭreka!_ Ne malkonvenas scii, ĉu li apogas serbojn,
ĉu kroatojn, por ke laŭeble mi subtenu la antagonajn kaj tiel
puŝu lin en sakstraton.
— Brave kaj prave, Mirinda Majstro; en ĉi epoko manka je
principoj oni devas arbitre decidiĝi por unuj aŭ por aliaj
kaj agi kohere kaj konsekvence. Bedaŭrinde, se temas pri
Bosnio-Hercegovino, estas ne nur du partioj, kaj, aldone, Kamaĉo
pli simpatias ne serbojn nek kroatojn, sed muslimanojn. Tro da
kuiristoj kaĉon difektas, kaj de tro da pano venas malsano. Ni
elektu ion pli simplan kaj do pli trafan kaj nocan.
— Sed mi jam senmanke eksplikis, kial mi preferas ne akuzi lin
plue kaj plue pri antisemitismo...
— Ne naivu. Kia ago, tia pago, kaj kia fripono, tia bastono.
Ne forgesu, ke Vi promesis agi precize kaj obee laŭ miaj
instrukcioj. Ĉu Vi ekzemple scias, kial li verkis kaj tradukis
tiujn kalumniajn artikolojn kontraŭ judoj, Zamenhofo, cionismo
kaj Israelo?
— Mi induktas, ke ĉar li esencas antisemito.
— Ne, tute ne, Kara Majstro. Li faris tion por famiĝi, por
atingi pli kaj pli da renomo. Same estis pri Joseph Paul
Goebbels: kiel junulo kaj universitatano li favoris socialismon,
cionismon, la judan movadon, sed poste, nur por la famo, vidante
ke inter la progresemaj rondoj li havos nenian ŝancon elstari,
li lasis sin konvinki de iu mediokrulo el la nazia partio, kaj
jen liaj talento kaj ambicio kune faris el li la kanibalon, kiun
la tuta homaro nun bone, kaj por eterne, konas. La historio de la
homaro abundas je tiaj senprincipaj kanajloj jam de Erostrato.
Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus sian animon kaj perdus la
tutan mondon?
— Ni do, se esprimi tion per netrivita metaforo, devigu lin
elekti inter arianismo kaj arjanismo.
— Aŭ inter martelo kaj amboso. Por tio ni vizitos la hejmon
de Kamaĉo en Madrido dum lia foresto. Ne venos rato mem al kato,
kaj ni devas bone koni liajn planojn kaj projektojn, kaj
eventuale detrui ilin surloke, sen ke li sciiĝu. Favoros nin, ke
du kontraŭ unu prezentas armeon, kaj ke venĝado estas mia
metio. Ni donos al li lecionon de moroj.
— Vi parolis, ke dum lia foresto? Kiam do?
— Hodiaŭ noktomeze ni ekiru. Estas ankoraŭ la kvara de
florealo kaj li jam ekvojaĝis al la Universala Kongreso en
Valencio.
— Sed ĉu la Universala Kongreso ne okazos komence de
termidoro?
— Nu ja... tamen... se La Majstro ordonos, eĉ ŝton' lakton
donos! Kaj nun ni prefere komencu paki jam niajn aferojn.