— Brave. Bravege! Bravisime!!! Sendube vi heŭristikas, karega
Emèric, ke mi verkis nenion por la _Serta Gratulatoria_, kvankam
la honoroto petis min kontribui: ial mi taksis la ideon neserioza,
kaj preferis ne respondi; nu, kion vi mem pensus pri monumenta
verko, kies monumentoto rekte serĉas siajn monumentontojn kaj
anoncas sin mem redaktoro?
— Kia pravo en Viaj vortoj, Aŭskultenda Majstro! Kiu ajn idioto,
same Juan Régulo Pérez kiel Artur E. Iltis, povas inviti la
gregon al tia entrepreno kun plena certeco, ke aperos la libro,
kaj sen ajna risko...
Interrompis lin La Majstro per robota ekaserto:
— Ne miskomprenu min! Mi neniel celas, ke Régulo kaj la
ceteraj (ĉiuj ĉi Vatré, Auld, Neergard, Lins aŭ Daŝgupto en _Serta
Gratulatoria_) estus kretenoj, sed...
— Sed?
— Sed komparu: kiam aperos la festlibro por mia kvindeka
naskiĝtago, kies titolo estos _Mi kaj oni_, temos pri volumo
spontane kaj senpartie kaj eminente iniciatita, startigita,
redaktorita, editorita, asiste verkita, korektita, repolurita,
grafike vartita, stabita, darsonvalizita kaj eĉ bindita de
neniu alia ol mia tiptologia edzino mem!
— Eksterordinare!
— Kaj senkompare.
— Tute ĝuste laŭ Via gusto. Tial bonas, ke Vi reproduktis en la
senmanka kaj sendanka _Literatura Verniso_ fragmentan strion el
la dorsa kovrilo de _Eseoj III_ de Varengjeno enhavantan Vian
nomon, por ke la plebo ne restu seninforma: malsaĝuloj kreskas mem,
sen plugo kaj sem'.
— Komplemente, kara madjara amiko, ne forgesu, ke doni al
homoj saĝan prezentaĵon kontraŭan al nesaĝa kiun ili jam
ricevis, estas senutile, krom se samtempe oni pruvas al ili la
malsaĝecon de ilia opinio. Tial unu el miaj proksimfuturaj
iniciativoj konsistiĝos en verniskooperativa akuŝo de mia
ĝisnune seneldona _sci-fia_ novelaro _Deneb scintiletas_, verkita
jam en la decida jaro 1968, kio demonstros, ke ne iu Konisi
Gaku aŭ Liven Dek kontribuis al la esperanta beletro la
sciencfikcian ĝenron, sed ja neniu alia ol Georg Silber, t.e.
La Majstro mem!
— En ordo. Lasu ĉion ĉi kuŝi en miaj manoj. Aldone, sed iom
aliteme, de nun necesas, ke Vi verku majstre. Via ĝisnuna stilo
estis (kadre de sia nedubebla superbo) brila, sed supraĵa. De
nun ĝi devas esti, simple, genia.
— Sed kiel tion atingi? Mi jam milfoje provis... Jen kial
daŭre restas en tirkesto tuta dramo _Unu persono serĉanta
epilogon_, la unuaj tri ĉapitroj de suomieska romano kaj la
dek naŭ unuaj ĉapitroj de romano ĝenevoza! Kalkulu: dudek du
ĉapitroj preskaŭ faras tutan romanon, ĉu ne?
— Efektive. Unue, pri la _Epilogo_ mi mem okupiĝos, do
ne zorgu plu. Due, bonvolu aŭskulti komparon, kvankam ekzemplo
proponas, sed ne ordonas. Tre plaĉis al mi Viaj poemoj, sed
pleje min impresis, kiel pruvo pri Via majstreco, la sobraj,
ekvilibraj komentarioj en _De tempo al tempo_ kaj _Desislava
ridetas_. Kia plezuro havi en la manoj tiujn paĝojn! Por mi
ĝi randas eĉ erotikan ĝuon! Se ial iam Viaj poemoj tute
malaperus, sufiĉus tiuj paĝoj por ke Vi plu kronu kaj tronu la
verkotajn historiajn konsultilojn pri la esperanta literaturo.
Kompare kaj kontraste kun ili la poemoj de, ekzemple, Auld kaj
Kalocsay, De Kock kaj Newell, Montagut kaj Nervi, Fernández kaj
Neves, impresas tiel nude kaj sensuke, tiel mute kaj senguste...
sed en Viaj tekstoj, male, videblas klarreliefe la imponaj
konturoj de Via personuleco, de Via sensimila genio. Ili esprimas
Vian Vion same precize, kiel skribo-specimeno tion farus post
grafologia analizo.
— Kio estas do la obstrukco, eminenta Profesoro?
— En unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj. Nepras, ke ni
unue solvu la problemon de la ekzisto de Via rivaleto, kara
Majstro. Vi tro pensas pri li kaj tial ne eblas, ke Vi dediĉu
vin plene al kreado de literaturaj monumentoj.
— Ĉu vi parolas pri... tiu Kamaĉo?
— Ĝuste pri li.
— Kam~aĉ~o! La imbecilaj katalunoj aŭdacis stafeti por
recenzo al tiu Kamaĉo la minimumisman krokizaron de Nemere. Tial
mi devis tuj depeŝi al ili sortimenton da readmonoj, garnituron
da komandoj kaj servicon da precizaj instrukcioj kaj detalaj
direktivoj. La envioza judaso...! Tamen kelkaj konsilis prudenton
kaj sinregon. En ies epistolo papirusis jene: _la plej bona
politiko estas: ignori ilin kiom eble._
— Jes ja, mi bone scias: kontraŭ la stulto eĉ la dioj vane
batalas. Sed kiel eblas ke Vin, Giganton de la Penso, tiom
perturbas la artikoletoj kaj misrecenzoj de memproklamita
goljato? Vi klare ne povas lin forgesi. Kaj unu malamiko pli
difektas, ol cent amikoj protektas. Ni povas fari nur unu aferon:
silentigi Vian ĝenan kontraŭulon. Ricevos vulpo por sia kulpo.
Agu do decide kaj senkompate. Se Vi volas renomon, ne domaĝu la
homon!