En nigra mantelo kun marblua subŝtofo, posttagmeze je l'
kvara tago de la printempa monato florealo, Profesoro Emèric
Ország eltrajniĝis sur la trian kajon antaŭ la mirplene
atendan rigardon de la italdevena doktoro.
Por Georg Silber la alvenanto havis precize la aspekton de
rolulo en rakonto de Barry Perowne, tiu pri Annixter kaj la murdo
en blua ĉambro sen fenestroj riglita de interne: firma, iom pala
hometo, kun buŝo senkolore rektlinia, kun dura felta aŭ
mefito-fela ĉapelo, pura griza kompleto kaj heksagonaj
okulvitroj sen ringo aŭ kadro. Li trovis la ulon iel eksmoda,
kvazaŭ de antaŭ tridek aŭ kvardek jaroj, ĉefe pro la
sesangulaj vitroj kaj probable ankaŭ pro la surhavo de ĉapelo.
Tamen tio apenaŭ surprizis lin se konsideri, ke temas pri
esperantisto. Ĉi-punkte li rememoris sian plej faman diraĵon
pri la malfruo kiu diverssimptome karakterizas la esperantajn
literaturon kaj movadon, kaj li ekpensis ke probable estas same
pri la istoj mem.
Siavice, en la felisaj okuletoj de la fremda profesoro, Georg
Silber vidiĝis minca kaj senbarba, preskaŭ alabastra, kun
maŝinaj, robotaj kaj insektaj gestoj, kvazaŭ daŭre li aktorus
aŭ afektus:
— Bonvenon kaj plezuron, Sinjoro Profesoro. Kaj via bagaĝo?
Ĉu vi nenion kunposedas?
— Ĉak! Ĉak! Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sen
sklavo. Estas granda plezuro ankaŭ por mi, Doktoro Silber. Ĉu
ni iru tuj al Via hejmo? Temp' estas valoro simile al oro.
— Ĉu femurale?
— Ne, Medicina Moŝto! Ne pensu, ke mi havas kaprajn piedojn.
— Ĉu per taksimetra veturilo?
— En ordo. Taksie, jes. Kaj bonvolu permesi, ke mi ĝin pagu.
La griza gasto parafis sian diron per elmontro de dika fasko
de ĉervoncaj bankbiletoj.