PREGXO SUB LA VERDA STANDARDO

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,

Fortego, la mondon reganta,

Al Vi, granda fonto de l'amo kaj vero

Kaj fonto de vivo konstanta,

Al Vi, kiun cxiuj malsame prezentas,

Sed cxiuj egale en koro Vin sentas,

Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu regxas,

Hodiaux ni pregxas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,

Kun dogmoj de blinda fervoro :

Silentas nun cxiu disput' religia

Kaj regas nur kredo de _koro_.

Kun gxi, kiu estas cxe cxiuj egala,

Kun gxi, la plej vera, sen trudo batala,

Ni staras nun, filoj de l'tuto homaro

Cxe Via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,

Sed gxi sin dividis batale;

Popolo popolon atakas kruele,

Frat' fraton atakas sxakale.

Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,

Auxskultu la vocxon de l'pregxo sincera,

Redonu la pacon al la infanaro

De l'granda homaro!

Ni jxuris labori, ni jxuris batali,

Por reunuigi l'homaron.

Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,

Sed lasu nin venki la baron;

Donacu Vi benon al nia laboro,

Donacu Vi forton al nia fervoro,

Ke cxiam ni kontraux atakoj sovagxaj

Nin tenu kuragxaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos;

Gxi signas la bonon kaj belon.

La Forto mistera de l' mondo nin benos,

Kaj nian atingos ni celon.

Ni inter popoloj la murojn detruos,

Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos

Kaj falos por cxiam, kaj amo kaj vero

Ekregos sur tero.

* * * * *

Fundamenta Krestomatio · 第 208 / 218 题