KANTO UNUA

La pesto.--La kolero.

Kantu, diino, koleron de la Peleido Ahxilo,

Gxin, kiu al la Ahxajoj kauxzis mizerojn sennombrajn

Kaj en Aidon dejxetis multegajn animojn kuragxajn

De herouloj kaj faris korpojn iliajn akiro

Al rabobirdoj kaj hundoj--farigxis la volo de Zeuxso--

De tiu tago, de kiu disigis sin ekdisputinte

La ordonanto al viroj, Atrido, de l' dia Ahxilo.

Kia do dio ekscitis en ili disputon malpacan?

Filo Latona kaj Zeuxsa. Ekkolerigita de regxo,

Li malsanigis la militistaron,--mortadis popoloj,

Cxar malhonoris Atrido Hxrizon, la pastron de l' dio.

Por deacxeti filinon, li kun netaksebla depago

Venis al sxipoj Ahxajaj rapidenagxantaj, en manoj,

Sur ora sceptro, la florokronon de dio Apolo,

La malproksimenjxetanta, kaj cxiujn Ahxajojn petegis,

Sed precipe la ambaux Atridojn, la cxefojn popolajn :

"Ho vi, Atridoj, kaj cxiuj Ahxajoj kuragxaj! la dioj,

Sur Olimpo logxantaj, donu al vi ekdetrui

Urbon Priaman kaj poste hejmen reveni felicxe.

Al mi la karan filinon redonu vi pro deacxeto,

Estimegante Apolon, la malproksimenpafantan."

Jen tiam cxiuj Ahxajoj lauxtege konsentis honoron

Fari al pastro, de li deacxeton ricxegan ricevi.

Tio ne placxis nur sole al koro de Agamemnono;

Li malhonore forpelis lin kaj al li diris minace :

"Gardu vin, ke, maljunulo, mi vin plu ne vidu cxe sxipoj

Largxaj, nun pro malrapido aux poste pro la reveno :

Cxar malcerte vin helpos la sceptro kaj krono de l' dio.

Sxin do mi ne refordonos antauxe ol sxi maljunigxos

Hejme, en Argo, cxe mi, malproksime de sxia patrujo,

Laboradante teksajxon, kaj mia kunkusxantino.

Sed vi foriru kaj min ne ekscitu, ke sana vi restu.

Tiel li diris, kaj Hxrizo ektimis, la vorton obeis

Kaj al la multebruanta maro silente foriris.

Poste, malproksimigxante, li ekpetegis fervore

Nun Apolon, la filon de la belabukla Latono :

"Auxdu, Argxentopafarka, apogo de Hxrizo kaj Kilo

Sankta, potence regxanta la Tenedoson, vi, glora!

Se efektive mi vian sanktejon beligis per kronoj

Aux mi iam por vi de plej bonaj kaprinoj kaj bovoj

Grasajn femurojn bruligis, vi mian deziron plenumu :

Punu vi per viaj sagoj pro miaj larmoj Ahxajojn."

Tiel pregxante li diris, atentis lin Febo Apolo.

Jen li deiris, koleron en koro. Olimpan altajxon,

Cxirkauxfermitan sagujon kaj arkopafon sur sxultroj.

Lauxte sonadis la sagoj sur sxultroj de ekkolerinto,

Dum li kuradis. Li estis simila al nokto. Li poste

Malproksime de sxipoj sidigxis, kaj sagon ellasis,

Kaj el pafarko argxenta jen sono terura eksonis.

Li ekatakis antauxe nur mulojn kaj hundojn rapidajn,

Sed jen la sagoj maldolcxaj atingis nun ankaux la homojn,

Kaj malvivuloj senhalte en lignaroj flamadis.

Militistaron la sagoj flugadis naux tagojn, la dekan

Al kolektigxo Ahxilo la popolon kunvokis.

Tion cxi metis en liajn pensojn la Hero blankmana.

Cxar pri Danaoj malgxojis sxi, ilin perei vidante.

Kiam ili kunvenis kaj kunkolektigxis, sin levis

Inter ili Ahxilo rapidapieda kaj diris :

"Mi, ho, Atrido, nun pensas, revenos ni hejmen, irante

Ree cxi tien kaj tien, se nur ni evitos la morton,

Cxar la milito kaj pesto Ahxajojn mortigas samtempe.

Sed demandu ni pastron aux antauxdiriston aux ankaux

Songxklarigiston, cxar ankaux songxoj elvenas de Zeuxso,

Ke al ni diru li, kial koleras nin Febo Apolo,

Cxu, eble, pro nefarita promeso aux pro hekatombo,

Cxu, el sxafidoj kaj el sendifektaj kaprinoj prenonte

La odoron oferan, li nin liberigos de pesto."

Tiel dirinte, sidigxis li. Kaj inter ili sin levis

La Testorido Kalhxaso plej lerta el birddivenistoj,

Kiu konadis estanton, estonton kaj ankaux pasinton

Kaj alkondukis la sxipojn Danaajn al Trojo per sia

Scio profeta, de Febo Apolo al li donacita.

Li, bonpensanta, sin turnis al ili kaj tiel parolis :

"Ho, Zeuxsamato Ahxilo, al mi vi ordonas klarigi

La koleregon de malproksimegenjxetanta Apolo.

Bone, mi estas dironta, sed vi al mi jxuru defendi

Min efektive favore per viaj paroloj kaj manoj :

Certe, mi ekkolerigos viron, regxantan potence

Cxiujn Arganojn, viron, al kiu obeas Ahxajoj :

Regxo ja estas tro forta kontrauxe la vir' subpotenca;

Se li ecx tiun cxi tagon sian malicon subpremos,

Tamen en koro konservos li sian malicon, gxis li gxin

Forellasos. Nun jugxu vi, cxu vi min povas defendi."

Lin respondante eldiris Ahxilo piedorapida :

"Vi kuragxigxu, sincere eldiru la dialudajxon;

Jxuras mi per Zeuxsamato Apolo, al kiu vi pregxas,

Malfermante la volon de Dio al la Danaoj,

Ke, dum mi estos vivanta kaj lumon de l' suno vidanta,

Vin tie cxi ektusxos per mano pezega neniu

El Ahxajoj, se vi ecx nomus mem Agamemnonon,

Kiu glorigas sin esti plej forta el cxiuj Ahxajoj."

Kuragxigxinte, la antauxdiristo la nemalauxdebla

Diris : "Koleras li nek pro promeso, nek pro hekatombo,

Nur pro la pastro, la malhonorita de Agamemnono,

Ne forlasinta filinon kaj ne alpreninta depagon.

Jen kial nin mizerigas li, la malproksimenpafanto,

Kaj mizerigos ankoraux, ne forprenante multpezan

Manon de l' pesto, gxis estos la gxojookula filino

Ree al patro kaj kune kun sankthekatombo sendita

En Hxrizourbon. Nur tiam nin eble la dio kompatos."

Tiel dirinte, sidigxis li, kaj inter ili sin levis

Agamemnono la vasteregxanta, l' heroo Atrido,

Tute malgxoje; la koron malluman kolero plenigis

Kaj la okuloj farigxis similaj al fajro brilanta.

Kontraux Kalhxaso antauxe li nun furioze ekdiris :

"Ho, malbonajxoportisto, al mi eldirinta neniam

Favorajxon! Vi gxojas nur antauxdiri mizerojn.

Vi antauxdiris neniam bonvorton kaj nek gxin plenumis,

Vi ankaux nun antauxdiras al kolektigxintaj Ahxajoj,

Ke l' malproksimenpafanta Apolo ilin nur punas,

Cxar mi ne volis pro Hxrizofilino depagon belegan

Preni. Ho, jes, mi preferas sxin havi en mia domego,

Mi sxin preferas ecx pli ol Klitemnestron, kun kiu

Mi edzigxis dum sxia virgeco. La Hxrizofilino

Al sxi ne cedas per kresko, talio, prudento, teksado.

Sed mi konsentas redoni sxin, se tio estas pli bona,

Cxar mi la savon popolan, kaj ne la pereon deziras;

Sed vi alie honore donacu min, ke mi ne restu

Unu ne rekompencita, cxar tio ne estas konvena,

Cxiuj vi vidas, ke mia donaco foriras de mi nun."

Al li kontrauxe respondis Ahxilo piedorapida :

"Ho, vi plej glora Atrido, kaj plej profitama el cxiuj,

Al vi pro kio Ahxajoj aldonos honoran donacon?

Oni ne scias, cxu restas ankoraux ricxeco komuna,

Cxar la akiron el urboj rabitaj ni jam disdividis,

Estas ne bone gxin rekolektigi por ree dividi.

Sed vi ellasu sxin pro la honoro do dioj; Ahxajoj,

Ni, al vi pagos trioble, kvaroble, se Zeuxso detrui

Iam permesos al ni la Trojon murofortegan."

Al li kontrauxe respondis Agamemnono, la cxefo :

"Kia ajn estas kuragxa vi, diosimila Ahxilo,

Trompi ne penu min : vi ne admonos min nek superruzos.

Cxu vi, mem konservante donacon, vi volas, ke nur mi

Estu rabita de mia, ke mi gxin ellasu senpage?

Bone, nur se anstatauxos Ahxajoj gxin per alia

Rekompenco de kosto egala, laux mia deziro.

Sed se ili rifuzos, mi prenos gxin mem : la donacon

Vian aux la donacon Ajaksan aux l' Odisean;

Prenos min gxin,--senigita de gxi ekkoleros la viro.

Sed iafoje pri tio ni reparolos ankoraux.

Nun ni surmetu sur maro sankta la sxipon nigretan,

Ni kolektigu en gxi da remistoj amason suficxan,

Metu en gxi l' hekatombon kaj Hxrizofilinon rugxvangan.

Unu el viroj konataj estos la cxefo : Ajakso,

Eble Idomeneo, aux Odiseo la dia,

Aux vi mem Peleido, vi, la plej terura el viroj--

Por oferante pacigi la Malproksimegenjxetantan."

Al li respondis minace Ahxilo piedorapida :

"Ve al mi! Senigita de honto, vi, profitamulo,

Kiu Ahxajo de nun viajn vortojn obei ekvolos,

Kun vi irante aux kontraux viroj batalon farante?

Cxar mi alvenis ne pro ponardegojnjxetistoj Trojanoj

Kontrauxbatali, cxar ili kulpigxis je mi en nenio.

Ili neniam cxevalojn aux bovojn de mi ekdeprenis

Aux fruktportantajn kampegojn, en Ftio la multelogxita

Fruktojn ruinis, cxar inter ni estas ja multe da ombraj

Montoj kaj ankaux la maro bruanta. Nur vin, plej senhontan,

Sekvis ni, por ke vi gxoju, portante ekvengxon al Trojo

Pro Menelao kaj ankaux pro vi mem, vi hundosimila.

Sed tion cxi ne atentas, nek zorgas vi tion cxi tute;

Min ecx minacas vi preni donacon, de mi akiritan

Per mia peno, kaj al mi de la Ahxajidoj donitan.

Tamen do mi ja neniam ricevas donacon egalan

Al la via post rabo de urbo per la Ahxajoj.

Plej malfacilan laboron en laciganta batalo

Miaj manoj faradas, sed kiam venas divido,

La rekompenco plej granda venas al vi; mi, kontrauxe,

De malmulto kontenta, revenas lacigxe al sxipoj;

Nun mi foriras en Ftion, cxar estas certe pli bone

Hejmen reveni en sxipoj fleksitaj. Mi ne deziras

Malhonorita de vi plu kolekti por vi nun ricxecojn".

Al li respondis nun Agamemnono, la cxefo de viroj :

"Nu do, vi kuru do, se via koro al tio vin igas;

Mi vin pro mi ja ne petas restadi, mi havos aliajn,

Por akiri honoron, precipe la Zeuxson-zorganton.

El diaj regxoj vi estas por mi la plej malamata.

Cxar vi cxiam preferas malpacojn, batigxojn, batalojn.

Se pli da forto vi havas, donita gxi estas de dio.

Hejmen revenu vi kun viaj sxipoj kaj viaj kolegoj,

Regxu vi Mirmidonojn pace, pri vi mi ne pensas,

Mi ne atentas vian koleron, kaj mem mi minacas :

Kiel Febo Apolo deprenas de mi Hxrizoidon,

Kiun forsendas mi per mia sxipo kaj miaj amikoj,

Tiel mi mem vian tendon eniros kaj forelkondukos

Vian donacon, rugxvangan la Brizeidon : vi sciu,

Kiom mi estas pli alte ol vi, kaj ke cxiu teruru

Al mi sin egaligi kaj al mi kontrauxparoli."

Tiel parolis li, kaj Pelopido forte doloris,

Inter du pensoj sxancelis la koro en brusto, en vila :

Cxu, eltirinte de flanko glavon akregan, aliajn

Militistojn forpeli kaj la Atridon mortigi,

Aux humiligi koleron kaj sian koron ekbridi.

Dum en animo kaj koro li pensis pri tio kaj grandan

Glavon el ingo eltiris, alvenis al li el cxielo

La diino Ateno, sendita de Hero blankmana,

Kiu amis kaj zorgis ambaux heroojn egale.

Sxi poste li nun starigxis, lin kaptis per blondkapoharoj,

Sole al li aperinte : sxin cxiu alia ne vidis.

Ektimigxinte, sin turnis Ahxilo kaj tuj ekrekonis

Palas-Atenon, terure sxiaj okuloj brilegis.

Kaj li komencis paroli kaj diris la vortojn flugilajn :

"Kial vi venis, filino de Zeuxso sxildontenanta,

Cxu por ekvidi la arogantajxon de Agamemnono?

Sed mi eldiras al vi, kaj mi pensas, ke tio farigxos,

La fiereco senbrida baldaux lin pereigos."

Al li respondis Ateno, la bluokula diino :

"Por kvietigi koleron vian mi venis, se restos

Vi obeema; min sendis Hero, diino blankmana,

Kiu vin ambaux egale samtempe amas kaj zorgas.

Vi do nun finu malpacon, kaj ne elprenu glavegon,

Certe, per vortoj vi povas insulti lin laux via volo.

Mi al vi diras, kaj tio cxi estos efektivigita :

Iam vi havos trioble da luksaj, belegaj donacoj

Pro tiu cxi fiereco. Detenu vin nun kaj obeu."

Sxin respondante, eldiris Ahxilo rapidapieda :

"Vere, estas bezone vian ordonon obei,

Malgraux la koro kolera : cxar tio cxi estas pli bona :

La obeantan al dioj dioj volonte atentas."

Diris li, kaj sur argxentan tenilon li metis la manon,

Ree enmetis glavegon en ingon, ne malobeante

Vortojn diinajn. Sxi baldaux ekflugis Olimpon, logxejon

De dio Zeuxso sxildontenanta, al dioj aliaj.

Sed Peleido returnis sin kun parolo kolera

Al Atrido : li sian koleron ne ekcxesigis :

"Ho, vi drinkanto kun hunda rigardo, kun cerva kuragxo!

Vi en la koro neniam havas kuragxon vin armi,

Por kune kun la popolo batali aux kun la Ahxajoj

Plej eminentaj embuski vin : tio laux vi estas--morto.

Jes! prefereble ja estas en vasta tendaro Ahxaja

Vian kontrauxdiranton senigi de lia donaco.

Regxo-popolmangxegulo, netauxgulojn regxanta!

Cxar, Atrido, alie vi lastan fojon ofendus.

Sed al vi mi nun diras kaj faras jxuron grandegan,

Jxuras mi je tiu sceptro, neniam florojn kaj brancxojn

Renaskonta, estante lasinta en montoj la trunkon,

Kaj ne reekfloronta (cxar fero de gxi ekdemetis

Gxiajn foliojn kaj sxelon), kaj portadata en manoj

De Ahxajidoj-jugxistoj, gardantaj la legxojn, venantajn

De l' dio Zeuxso; mi jxuras je tiu cxi jxuro grandega,

Ke eksopiros tuj cxiuj Ahxajoj, sercxante Ahxilon . . .

Tamen, malgrauxe doloro via, ne povos vi helpi

Ilin, ekmortigotajn amase per man' de Hektoro

La virbucxanto, kaj vian vi koron mordetos, ke estis

Vi plej kuragxan el cxiuj Ahxajoj malestiminta".

Tiel dirinte, sur teron ekjxetis li sian sceptron,

Beligitan de najloj oraj, kaj baldaux sidigxis.

Sed Atrido koleris ankaux. Kaj levis sin poste

La dolcxalingva kaj tondravocxa Nestoro el Pilo,

El kies busxo fluadis dolcxamiela parolo;

Estis li nun travivinta jam du generaciojn,

Kiuj naskigxis kaj vivis kune kun li en la sankta

Urbo Pilo, hodiaux li superregxis la trian.

Jen li, bonepensanta, eldiris al la kolektigxo :

"Ve, ho kia malgxojo surfalas sur teron Ahxajan!

Certe, ekgxojos Priamo kaj kune kun li Priamidoj,

Ankaux l' aliaj Trojanoj eksentos cxarmegon en koro,

Se ili auxdos, ke vi nun malpacas, vi, kiuj estas

En konsiloj plej altaj kaj en bataloj unuaj.

Sed vi auxskultu, cxar ambaux pli junaj vi estas ja ol mi.

Iam mi havis aferon kun viroj ankoraux pli fortaj

Ol vi, sed miajn konsilojn ili neniam malsxatis.

Vidis neniam mi kaj ne ekvidos jam virojn similajn,

Kiel Pirito kaj Drio, kiu potencis popolojn,

Kiel Kenco aux Eksadio aux Polifemo

Diosimila kaj dia Tezeo, la filo Egea.

Ili estis pli fortaj ol cxiuj, sur tero naskitaj,

Kaj, plej fortaj estinte, batalis nur kontraux plej fortaj,

Kontraux montaj monstregoj, ilin fordetruante.

Kune kun ili mi estis milita kolego el Pilo,

El malproksima lando : alvokis min tiuj cxi viroj :

Kune kun ili batalis mi, kaj kontraux ili nenia

Homo, sur tero naskita, havis kuragxon batali.

Sed ankaux ili konsilon mian obee atentis.

Nun vi ankaux obeu : obei ja estas pli bone.

Vi, Atrido potenca, ne prenu de li la knabinon,

Sed cxe li lasu donacon, donitan de la Ahxajidoj,

Sed ankaux vi, Peleido, cxesu kun regxo disputi

Malpacante : konvenas ja honoro pli alta

Al la sceptroportanta, kiun Zeuxso glorigas;

Kaj se vi estas pli forta kaj filo de dia patrino,

Estas li ja pli potenca, cxar regxas li multajn popolojn.

Vi, Atrid', humiligu la koron, mi mem vin petegas,

Kontraux Ahxilo demetu vian koleron : li estas

Forta apogo Ahxaja en pereigema milito."

Diris al li respondante Agamemnono potenca :

"Vere! Vi, ho maljunulo, cxion eldiris konvene,

Sed tiu viro deziras esti pli alta ol cxiuj,

Volas estrigxi je cxiuj, volas ordoni al cxiuj

Kaj doni legxojn, al kiuj, certe, neniu obeos.

Se lin la dioj eternaj instruis jxetadi ponardon,

Cxu ili ankaux pro tio permesis al li--nin insulti?"

Lin interrompis kaj diris diosimila Ahxilo;

"Ho, mi, certege, nur estus timulo kaj netauxgulo,

Se mi vin kontentigadus je cxio, kion vi volas.

Vi de aliaj postulu tion, tamen al mi vi

Ne ordonu, cxar mi ne intencas al vi humiligxi.

Tion mi diras al vi, kaj gxin vi konservu en koro :

Mi la manon armitan ne levos pro la knabino

Kontraux vi aux aliaj : vi donis kaj vi sxin deprenas.

Sed el mia cetera havo en sxipoj rapidaj

Vi nenion deprenos kontraux mia bonvolo.

Sed se vi volas, elprovu, ke cxiuj kune ekvidu,

Kiel el vi nigra sango cxirkaux ponardo ekfluos."

Tiel ili disputis per malamikaj paroloj

Kaj, levigxinte, dislasis cxe sxipoj la kolektigitajn.

Peleido foriris al tendoj kaj sxipoj rapidaj

Kune kun Menetiido kaj kune kun siaj kolegoj,

Sed Atrido surmetis sur maron sxipon rapidan,

Dudek remistojn elektis kaj metis en gxin hekatombon

Por la dio kaj ankaux la Hxrizofilinon rugxvangan,

Kaj Odiseo multsagxa tie estis sxipestro.

Cxiuj sidigxis kaj baldaux eknagxis sur vojon malsekan.

Kaj al popoloj ordonis purigi sin Agamemnono.

Ili purigis sin kaj la malpuron en maron enjxetis,

Kaj sendifektajn hekatombojn oferis al dio :

Bovojn kaj kaprinojn cxe bordo senfrukta de l' maro,

Kaj l' odoro ofera en fumo suriris cxielon.

Tiel ili penadis, sed dume Agamemnono

Tion ne lasis, per kio li jxus Ahxilon minacis :

Vokis rapide li Taltibion kaj Euxribaton,

Kiuj estis liaj heroldoj kaj lertaj servantoj.

"Iru vi tien, en tendon de la Peleido Ahxilo,

Prenu vi la Brizeidon rugxvangan kaj sxin alkonduku,

Se do li sxin ne redonos, mi mem sxin jam tiam deprenos,

Al li venonte kun aro, kaj tio lin plu ektimigos."

Tiel dirinte, forsendis li ilin kun vorto minaca.

Ili al bordo de l' maro senfrukta malgxoje foriris

Kaj al la tendoj kaj sxipoj de Mirmidonoj alvenis.

Lin do ili ektrovis cxe tendo, cxe sxipo nigreta

Tie sidanta, kaj ilin vidinte ne gxojis Ahxilo.

Ekkonfuzitaj pro timo kaj respektego pri l' regxo,

Ili starigxis sen ia parolo, sen ia demando,

Sed li mem tion penetris per sia koro kaj diris :

"Bonan venon, heroldoj, senditoj de Zeuxso kaj homoj!

Alproksimigxu, cxar kulpaj estas ne vi, sed Atrido,

Kiu venigis vin pro la filino rugxvanga de Hxrizo.

Dia Patroklo, knabinon vi elkonduku, ke ili

Sxin ekdeprenu. Kaj estu ili mem la atestoj

Antaux la dioj felicxaj, antaux homoj mortemaj,

Antaux la regx' furioza, ke kiam oni ankoraux

Mian helpon bezonos por malhonoron formeti

De aliaj! Ho, certe, pro pereema malsagxo

Li, Atrido, ne povas rigardi antauxen, nek posten,

Por fortikigi Ahxajojn, batalantajn cxe sxipoj."

Tiel li diris. Patroklo obeis la karan amikon :

Li elkondukis el tendo kaj donis knabinon rugxvangan

Al la senditoj, kaj tiuj foriris al sxipoj Ahxajaj;

Kaj ne volonte kuniris knabino. Dume Ahxilo

Iris plorante for de amikoj kaj tie sidigxis,

Sur la bordo de l' maro; rigardis li maron malluman,

Manojn eltiris kaj sian karan patrinon petegis :

"Mia patrino, cxar vi min por tempo mallonga eknaskis,

Devus almenaux aljugxi honoron al mi l' Olimpano

Zeuxso altetondranta, sed li tute min ne honoras!

Jen Atrido, la vasteregxanta Agamemnono,

Min malhonoris estinte de mi forrabinta donacon."

Tiel li diris plorante; atentis lin lia patrino,

La estiminda, en profundegajxoj de maro, cxe l' patro

Maljunigxinta, kaj venis el maro sxi kiel nebulo,

Kaj apud li, elversxanta larmojn, sxi alsidigxis.

Lin karesante per mano, sxi la parolon eldiris :

"Filo, pro kio vi ploras? pro kio la koro malgxojas?

Ho, vi kasxu nenion, ke ambaux tion ni sciu."

Diris, profunde gxeminte, Ahxilo rapidapieda :

"Cxion vi scias, patrino, pro kio rakonti konaton?

Tebon aliris ni, sanktan urbon de Eetiono,

Kaj gxin detruis kaj cxion tien cxi forelkondukis;

La Ahxajidoj honeste l' akiron dividis kaj oni

Hxrizofilinon rugxvangan elektis por la Atrido.

Hxrizo do, pastro de malproksimegenjxetanta Apolo,

Venis al sxipoj rapidaj de kuproarmitaj Ahxajoj,

Por deacxeti filinon per netaksebla depago,

La florkronon portante de malproksimegenjxetanta

Dio sur ora sceptro, kaj la Ahxajojn petegis,

Sed l' Atridojn, la ambaux cxefojn popolajn--precipe.

Tiam cxiuj Ahxajoj lauxtege konsentis honoron

Fari al pastro, de li deacxeton ricxegan ricevi.

Tio ne placxis nur sole al koro de Agamemnono,

Li malhonore forpelis kaj lin minacis per vortoj.

La maljunulo foriris kolere, sed Febo Apolo

Lian petegon atentis, cxar amis li multe la pastron.

Sendis li al Argoanoj sagojn malbonajn amase,

Tiam mortadis popoloj, cxar sagoj de l' dio flugadis

Cxie en vasta tendaro Ahxaja. Sciigis nin tiam

Antauxdiristo scianta pri volo de dio Apolo;

Mi mem unua konsilis rapide pacigi la dion.

Sed Atrido koleris : subite levinte sin, diris

Li la parolon minacan, hodiaux plenumigxintan.

La gxojokulaj Ahxajoj sxin, vere, venigas per sxipo

Hejmen en Hxrizon kaj ankaux donacojn por la Potenculo,

Sed jxus deprenis l'heroldoj de mi el mia la tendo

La Brizeidon, donacon honoran de Ahxajidoj.

Helpu do vi vian filon noblan, se povas vi helpi.

Vi sur Olimpon suriru kaj Zeuxson petegu, se iam

Vi lian koron gxojigis per paroloj aux agoj,

Cxar mi vin ofte auxdadis glorigxi en domo de l' patro,

Ke l' cxirkauxitan de nigraj nubegoj Kronidon vi sola

El senmortema diaro de malhonora pereo

Igis for, dume kateni minacis lin cxiuj aliaj :

Hero kaj Posejdono kaj ankaux Palas-Ateno.

Sed vi venis, diino, formetis de li la katenojn,

Sur Olimpon la vastan vokinte Centmanon, nomatan

Breareo de dioj kaj--Egeono de homoj,

Cxar li estas multege pli forta ol lia patro;

Apud Kronido sidigxis li fiera de gloro,

Kaj lin teruris la dioj kaj timis Zeuxson kateni.

Rememorigu lin, antaux li sidigxu kaj liajn

Vi cxirkauxprenu genuojn, ke volu li helpi Trojanojn

Aux gxis tendaro kaj sxipoj la Ahxajidojn forpeli

Mortigatojn, ke cxiuj sciigxu la krimon de l'regxo,

Ke li mem, Agamemnono Atrido, la cxefo de viroj

Sciu l' ofendon, faritan al plej kuragxa Ahxajo."

Larmojn versxante, respondis al sia filo Tetido :

"Ve al mi, ke edukis mi vin, por mizeroj naskitan!

Ho, se vi povus cxe sxipoj sen larmoj kaj sen malgxojo

Sidi, cxar estos nelonge vi, tute ne longe vivanta.

Nun ne longtempa kaj pli malfelicxa ol cxiuj vi estas

Per unu fojo. Ho, mi vin por malfelicxo eknaskis.

Tion al tondronjxetanta Zeuxso, se volos li auxdi,

Iras mi diri nun supren, sur multanegxan Olimpon.

Vi do, sidante cxe sxipoj rapidaj, ne cxesu koleri

La Ahxajidojn kaj tute detenu vin de la milito.

Zeuxso hieraux festeni al Etiopoj senpekaj,

Cxe l'Okeano, foriris kaj kune kun li--la diaro,

Tamen la tagon dekduan revenos li hejmen, Olimpon.

Tiam eniros mi kupran domon de Zeuxso, mi liajn

Ekcxirkauxprenos genuojn, mi lin inklinigi esperas."

Tiel dirinte, foriris sxi. Kaj li restigis koleron

En la koro pro sia rugxovanga knabino,

Malgraux li forkondukita perforte. Sed Odiseo

En Hxrizourbon alvenis kun hekatombo la sankta.

En la havenon profundan veninte, tuj ili formetis

Velojn kaj ilin kunligis en sxipoj kaj al la mastejo

Maston altiris, rapide gxin sur sxnuregojn mallevis

Kaj en havenon enpelis per remiloj la sxipon,

Tie cxi ankron eljxetis kaj ligis al bordo sxnuregojn.

Mem ili teron suriris kaj l'hekatombon kunprenis

Por dio Febo Apolo malproksimegenjxetanta,

Ankaux eliris Hxrizido el sxipo la martranagxanta,

Sxin al altaro kondukis nun Odiseo multsagxa,

Kaj redoninte en brakojn de l'patro, li tiel eldiris :

"Hxrizo, venigis min Agamemnono, la cxefo de viroj,

Por la filinon redoni kaj hekatombon oferi

Al Apolo, ke por Ahxajidoj pacigxu la dio,

Kiu pezegajn mizerojn alsendis nun al Argoanoj."

Tion li diris, sxin donis en liajn manojn; la patro

Gxoje ricevis la karan filinon. L'Ahxajoj al dio

La hekatombon majestan ordigis cxirkauxe l'altaro

Bonkonstruita, eklavis la manojn kaj prenis l'hordeon.

Hxrizo do levis la manojn supren kaj lauxte ekpregxis :

"Auxdu, Argxentopafarka, apogo de Hxrizo kaj Kilo

Sankta, potence regxanta la Tenedoson. Kiele

Vi jam antauxe atentis mian petegon vokantan

Kaj min trankviligis, mizeriginte l'Ahxajojn,

Tiel same vi ree mian deziron plenumu

Kaj de Ahxajoj forigu la teruregajn mizerojn."

Tiel li diris, pregxante, atentis lin Febo Apolo.

Sed post la pregxo disjxetis ili la sanktan hordeon,

Kolojn defleksis al bestoj, ekbucxis kaj felojn deprenis

Kaj femurojn eltrancxis, ilin envolvis per graso

Duobligite, por pecoj da kruda viando kovrinte;

Ilin bruligis la pastro sur sxtipoj kaj nigran vinon

Versxis sur ili; lin knaboj kun kvindentiloj cxirkauxis.

Forbruliginte femurojn kaj l' internajxojn provinte,

Ili distrancxis la reston pece kaj metis sur stangojn,

Rostis gxin pene kaj fine demetis gxin. Post la laboro

Ili arangxis festenon, kaj tiam la koroj iliaj

En tiu bonarangxita festeno mankis nenion.

Post kvietigo de la malsato kaj de soifo

Knaboj plenigis gxis randoj kalikojn per la trinkajxo

Kaj, komencinte de dekstre, al cxiuj pokalojn disdonis.

Dauxre la tago l'Ahxajoj per kantoj pacigis la dion,

Belan peanon kantadis la maljunuloj Ahxajoj,

Glorigadante Apolon, kaj gxojis li en sia koro.

Kiam la suno subiris kaj mallumo farigxis,

Ili cxe la sxnuregoj, tenintaj la sxipon, ekdormis.

Sed kiam la rozafingra Eos', el nebuloj naskita,

Levis sin, ili fornagxis al vasta tendaro Ahxaja,

Venton favoran al ili donis Febo Apolo.

Ili starigis la maston, disstrecxis la velojn blankegajn,

Vento ekblovis en mezon de veloj, kaj ondo purpura

Cxirkaux la kilo de l' sxipo nagxanta fortego ekbruis,

Kaj gxi ekkuris sur ondoj, rapide la vojon farante.

Poste, veninte al vasta tendaro de la Ahxajidoj,

Ili eltiris la sxipon nigretan sur bordon la sablan

Kaj, gxin subapoginte alte per traboj longegaj,

Ili ne malrapidante disiris en tendojn kaj sxipojn.

Li do koleris, sidante cxe sxipoj rapidenagxantaj,

Li, Peleido kuragxa, la dia piedorapida.

Li en konsilojn, virojn glorigadantajn, ne venis,

Nek en batalojn. Sed lian koron mordetis malgxojo

Pro la restigxo senaga : soifis li bruon, batalon.

Jen apenaux dekdua matencxielrugxo aperis,

Sur Olimpon revenis l'eternevivanta diaro.

Zeuxs antauxiris. Tetido do ne forgesis la peton

De sxia filo, sxi iris el maro kaj levis sin kune

Kun frumatena nebulo cxielon kaj altan Olimpon;

Tie cxi trovis sxi Zeuxson, aparte de dioj aliaj

Sur la suprajxo plej alta de multekapa Olimpo.

Sxi alsidigxis kaj cxirkauxprenis per mano maldekstra

Liajn genuojn, per dekstra lian mentonon ektusxis,

Kaj potenculon Kronidon-Zeuxson sxi ekpetegis :

"Ho, patro Zeuxso, se mi al vi inter diaro ekplacxis

Iam per vorto aux faro, plenumu vi mian deziron :

Vi mian filon ekvengxu, mortonton pli frue ol cxiuj;

Agamemnono, la cxefo de viroj, lin malhonoris,

De li preninte donacon kaj mem gxin forekrabinte.

Sed vi lin vengxu, Antauxpripensanta, ho, Zeuxso potenca!

Vi al Trojanoj donacu venkadon, gxis Ahxajidoj

Mian filon honoros kaj rekompencos lin glore."

Tiel sxi diris. Al sxi ne respondis la nubopelanto

Zeuxso kaj longe silentis. Tetido do forte alpremis

Sin al cxirkauxprenitaj genuoj kaj reekpetegis :

"Ne sxanceligxu : promesu kaj donu al mi la konsenton

Aux do--rifuzu (ne timas ja vi), ke tuj nun mi sciu,

Cxu mi el cxiuj estas plej malestimata diino."

Al sxi respondis indigne Zeuxso la nubkolektulo :

"Vere, malbona afero estos, se vi kontraux Hero

Igos min, kaj sxi per vortoj insultaj min ekkolerigos;

Sxi jam sen tio en rondo de cxiuj dioj senmortaj

Kontraux mi cxiam disputas, dirante--mi helpas Trojanojn.

Tamen vi nun forrapidu, ke Hero vin ne ekvidu.

Mi jam prizorgos, por vian deziron plenumi, kaj al vi

Mi la kapon balancos, por ke al mi vi konfidu :

Tio cxi estas de miaj promesoj por cxiuj senmortaj

Garantiajxo sanktega, cxar estas ne redonebla,

Ne refarebla la vorto, donita dum kapobalanco."

Cxe tiuj vortoj mallevis Zeuxso la brovojn mallumajn,

Kaj l' ambroziaj buklharoj de l' Potenculo subfalis

De la kapo senmorta, la vasta Olimpo ektremis.

Tiel konsiligxinte, ili disiris nun. Sxi do

Maron profundan rapidis de la brilega Olimpo.

Zeuxso eniris palacon sian, kaj eklevigxinte

Iris la dioj renkonte al patro ilia, neniu

Kuragxigxis atendi lin : cxiuj renkonte aliris.

La Olimpano sidigxis sur trono sia. Sed Hero

Ne preterlasis, ke li konsiligxis kun la filino

De maljunulo Nereo, l'argxentapieda Tetido,

Kaj tiajn vortojn pikemajn al Zeuxso potenca eldiris :

"Kiu el dioj, vi ruza, al vi sian donis konsilon?

Cxiam placxas al vi ricevadi sekretajn decidojn,

Dum mi malestas de vi, kaj neniam al mi vi diras

Vole ecx unu vorton de tio, pri kio vi pensas."

Al sxi respondis la patro de la homaro kaj dioj :

"Hero, ne penu vi cxiujn miajn pensojn sciigxi,

Cxar tio estas ne ebla por vi ecx, por mia edzino.

Certe, neniu el dioj kaj homoj sciigxos pri tio,

Antaux ol vi, kio estas por vi permesata sciigxi;

Tamen do, kion mi volas aparte de dioj decidi,

Vi min ne devas demandi, vi min ne devas esplori."

Hero la bovookula ree respondis al Zeuxso :

"Ho, kiajn vortojn eldiris vi, Kronido terura!

Mi ja neniam gxis nun vin demandis aux esploradis,

Tute trankvile decidas vi cxion, kion vi volas.

Sed mi nun timas en koro, cxu vin ne ekkonvinkis

L'ido de griza Nereo, l'argxentapieda Tetido :

Cxe vi sidante, sxi viajn cxirkauxprenadis genuojn.

Al sxi vi eble promesis per kapobalanco Ahxilon

Ekglorigi kaj multajn Ahxajojn ekstermi cxe l' sxipoj?"

Al sxi respondis dirinte Zeuxso la nubkolektulo :

"Stranga, vi cxiam suspektas, ne povas de vi mi kasxigxi,

Sed vi nenion atingos, nur malproksimigxos de koro

Mia, kaj tio por vi estos ja pli terura ankoraux.

Se tio estos, farigxos tio laux mia deziro,

Sidu do vi nun trankvile kaj miajn ordonojn obeu!

Cxar malcerte tuta diaro Olimpa vin helpos,

Se kontraux vin nevenkeblajn miajn manojn mi uzos".

Tiel li diris, kaj Hero la bovookula ektimis,

Sidis silente, koleron en sian koron bridinte,

Kaj eksopiris la Uranidoj en Zeuxsa palaco.

Jen nun eldiris Hefesto, la glora artisto, favore

Pri sia kara patrino Hero, diino blankmana :

"Estos certege malbone kaj fine ne elsufereble,

Se vi tiel malice malpacos por la mortemaj

Kaj inter dioj vi semos ribelon. Ne gxuos ja pli ni

Gxojon festenan, se regxos malpaco. Al mia patrino

Mi nun konsilas (kvankam sxi mem havas multan prudenton)

Al kara patro obee submeti sin, por ke li ree

Ne ekkoleru, kaj pli ne konfuzi nin dume festeno.

Cxar se li, la Olimpano tondronjxetanta, ekvolos,

Li nin dejxetos de tronoj; li estas pli forta ol cxiuj.

Sed vi lin volu per vortoj delikataj moligi

Kaj refarigxos favora baldaux al ni l'Olimpano".

Tiel dirinte, levigxis li kaj pokalon dufundan

Donis al sia patrino kara kaj diris la vortojn :

"Kara patrino, elportu malgxojon malgrauxe sufero,

Ke mi vin, ho, la plej kara, ne vidu per propraj okuloj

Baldaux batata; cxar vana, kiel ajn volus mi, estos

Mia helpo, cxar Zeuxson kontrauxi estas ne eble.

Cxar jam antauxe, kiam fojon mi volis vin helpi,

Kaptis li min cxe l' piedo, de sojlo la sankta min jxetis.

Tutan la tagon mi flugis suben kaj dum sunsubiro

Mi sur Lemnoson surfalis, havante malmulte da vivo,

Sed la Sintoj ricevis la subenfalinton amike."

Tiel eldiris li, kaj ekridetis Hero blankmana

Kaj ridetante sxi prenis de sia filo pokalon.

Li do al cxiuj ceteraj senmortaj, irante de dekstre,

Dolcxan nektaron enversxis, el la kaliko cxerpante,

Kaj inter dioj felicxaj eksonis ridado senfina,

Kiam ili lin vidis kuradi kaj rekuradi.

Gxis sunsubiro festenis ili dum tuta la tago,

Kaj nenio mankis al koroj dum festenado

Bonarangxita : nek sonoj belegaj de liro Apola.

Nek l' harmonia kantado de Muzoj, kantantaj alterne.

Sed kiam ekestingigxis la lumo de l' suno brilega,

Cxiu el ili foriris dormi en sian logxejon,

Kiun al cxiu lamapieda artisto Hefesto

Ekkonstruis per sia multescianta prudento.

Zeuxso do tondronjxetanta iris al sia kusxejo,

Kie li ofte kusxadis sub ago de dormo la dolcxa.

Tien veninte, li dormis, kaj apud li--Hero orkrona.

* * * * *

Fundamenta Krestomatio · 第 205 / 218 题