VESPERO

(El K. A. NIKANDER.)

Benite vi venas, vespero,

Vi, klara, trankvila, al ni!

Plenigxas la kor' de espero;

Felicxon ni havas de vi.

Kun oraj flugiloj angxelo

Malsupren venetas vesper' :

Vivantojn pacigas cxielo

Kaj donas ripozon al ter'.

Filino de nokto kaj tago,

Konsola, paciga liber'!

Jen! bele sur akvo de l' lago

Pentrigxas cxielo kaj ter'.

Vi pentras bluantajn montetojn,

Kverkaron brilantan en or';

Vi kisas rugxantajn rozetojn,

Dormetas senzorge la flor'.

Kaj birdo libere gxojadas,

Espero fidela en gxi,

La "Ave Maria'n" kantadas

En valo gxi en harmoni'.

La ter' per mallumo kovrigxas,

Pensema amik'; kion pli?

La sun' de cxiel' mallevigxas,

Sed morgaux revenos al ni.

Gxi sidas sur nubo, la brila,

Kasxita en la okcident';

Tuj, homan esperon simila,

Tuj levos sin en l'orient'.

Plenigxas nun kor' de espero,

Felicxon ni havas de vi!

Vi, klara, trankvila vespero,

Benite vi venas al ni.

Fundamenta Krestomatio · 第 195 / 218 题