Cxiuj steloj ekdecidis
Ekvojagxi sur la teron.
Al mastrino ili diris
Sian volon kaj esperon :
"Ni ja tie tre mallonge
Gastos--unu, du monatojn;
Ni vizitos regnon homan,
Vidos niajn koramatojn . . ."
Sed mastrino al la steloj
Tiam donis la respondon :
"Restu tie cxi en domo--
Vi malbenos poste mondon!"
Sagxajn vortojn ne auxskultis
Tamen steloj la trudemaj
Kaj sencxese ili tedis
La mastrinon--nespertemaj :
"Sed komprenu nin, mastrino,
Sur cxielo ni sidante
Tute ja ne konas tiujn,
Kiuj kantas nin konstante!
Cxiu ja el ni sur tero
Havas siajn adorantojn,
Kiuj sendas al cxielo
Himnojn, gxemojn, amokantojn!"
--"Vere", diris la mastrino,
"Ili kantas vin lauxdinde;
Sed, vin ili ne konante,
Vin adoras ja--en blinde!
Ili, dum vi sur cxielo,
Jxuras ami vin eterne,
Cxar neniu ja atingos
La kasxitan en interne!
Se vi tamen volas scii
Malfelicxan vian sorton,
Iru--sed vi rememoros
Mian nunan patran vorton".
Kaj la steloj al vojagxo
Tuj pretigis sin kun gxojo.--
Kaj jen baldaux ili estis
Al la tero sur la vojo. . . .
*
* *
Kiam auxdis nun la tero,
Ke atendas gxin honoro.
Cxie en plej dolcxaj tremoj
Tuj ekbatis homa koro.
Tuta tera junularo
De la gxoj' ne sciis finon
Kaj sen pacienc' atendis
Cxiu sian amatinon.
Cxiu kantis, cxiu saltis
Kun felicx' en la mieno,
Ke li havos de proksime
"Sxin" en sia cxirkauxpreno
Cxiu homo dankas Dion,
Cxiu benas la cxielon,
Ke li fine nun ekkonos
Sian karan, sian stelon!
*
* *
Dum la tera junularo
Estas plena de espero,
Belaj steloj de l' cxielo
Alveturis al la tero.
Tuj sin ili jam dismetis
En plej granda la hotelo;
Gxis vespero cxe la pordoj
Cxiuj staris--sed sen celo.
Je l'vespero ili auxdis,
Ke gastinoj la belegaj
Morgaux montros sin matene,
Nun estante tro lacegaj.
Tiam tre malgxojigitaj
Cxiuj iris for la domon;
Post mallonge la Morfeo
Cxirkauxprenis cxiun homon.
Kio estis en la songxo,
Ni priskribi ecx ne provos,
Cxar ni sentas, ke precize
Tion fari ni ne povos.
Ni en tiu cxi loketo
Iom nur priskribi volas,
Kiel . . . tamen tss! mi auxdas,
Oni el la songx' parolas :
"Ho, vi! . . . ho, vi! . . . mia bela,
Mia kara, ho, Heleno! . . .
Viaj kisoj kaj karesoj. . . ."
Unu pregxas al kuseno.
Kaj alia, flamemulo,
Sxin jam havas cxe l' altaro,
Kaj solene--en la lito--
Sonas jxura promesaro. . . .
--"Ho! . . . karega . . . ho, angxelo,
Fiancxino . . . ho, Mario! . . .
Mia vi nun je eterne,
Antaux homoj, antaux Dio!"
Tiel li karesas, jxuras
Amon veran kaj brulantan,
Tiel kisas tiu homo. . . .
Lampon apud li starantan.
Sed subite al li sxajnas,
Ke Marion iu tenas
Cxirkauxprene! . . . "Ho, pro Dio! . . ."
(Lampon tuj diabloj prenas).
Kaj cetere, kaj cetere
Dauxris tio gxis mateno.--
Elrapidas el la domo
Cxiu fresxa kun mieno.
La gastinojn de l' hotelo
Ni jam vidas sur la stratoj,
Kaj jen baldaux promenadas
Brak' en brak' la geamatoj. . . .
Sed neniu tie auxdas
De la amo dolcxan vorton!
Cxiu el la junularo
Nun malbenas sian sorton. . . .
*
* *
Kio faris tian sxangxon,
Ke antauxe tre amataj
Steloj, tiel deziritaj--
Nune estas malbenataj?
Kio faris, vi demandas,
Tian sxangxon nun subitan?
Kio kauxzis malfelicxon
Kaj esperon renversitan?
Cxefa kauxzo, ke malbenoj
Nun el cxies busxo sonis,
Estas--ke la "stelon" cxiu
Pli proksime, pli ekkonis. . . .
*
* *
Cxiuj steloj ofenditaj
Forveturis la cxielon
Kaj post kelkaj larmaj tagoj
Jam atingis sian celon.
--"Sagxa nia stelmastrino!
Sankta estis via vorto!
Prenu nun la tutan teron
La diabloj kaj la morto!
Tamen kiel vi, mastrino,
Antauxsentis nian sorton?
Kio gvidis vian sagxan
Kaj profetan vian vorton?"
--"Se vin iu ne rigardas
Tra cxielaj tra speguloj,
Sed rigardas vin per sobraj
Ne trompantaj sin okuloj,--
Tiu vidos ja sendube,
Ke amata lia "stelo"
Estas sen la luma krono
Nur diablo--ne angxelo.