SPIRITA SXIPO

La vento nebulojn peladas kun bruo,

Senstela cxielo mallumas,

Jen super sxauxmantaj ondegoj la velo

Facile traflugas kaj zumas.

La sxipo kuradas senhalte tra ondoj,

Direktas gxin mano spirita;

Vivuloj malestas sur gxi, sed sxtonegojn

Ne timas la sxipo sorcxita.

Jen sur oceano, de ondoj lavita,

Insulo malgaja trovigxas,

La simpla sxtonego cxielon sin levas,

En nuboj suprajxo kusxigxas.

Kaj tie nenia kreskajxo verdadas,

Nenia birdeto ecx nestas,

Nur aglo en spaco aera sin portas--

Gxi tie la regxo nun estas.

La sola tombeto de unu regnestro

Trovigxas en loko dezerta,

Kaj glavo, cxapelo kaj sceptro nur estas

Metitaj sur tombo mallerta.

Nenia vivanto cxirkauxe ekzistas,

La mondo lin solan restigis,

Neniu funebre la tombon rigardas . . .

Sed iam li mondon tremigis!

Kuradas monatoj kaj jaroj pasadas--

Mortinto ripozas senmove,

Se venas do nokto de kvina la Majo,

Li tiam ektremas denove.

En tiu cxi nokt' iam lia animo

Forlasis la mondon mizeran,

En tiu cxi nokto li ree vivigxas

Kaj venas sur teron malveran.

Jen sxipo mistera cxe l' bordo atendas,

Strecxitaj jam estas la veloj,

Kaj flagoj blovadas sur altaj mastegoj

Simile al oraj abeloj.

La regxo sin levas kaj flugas kun venta

Rapido al sxipo sur bordon,

Remiloj silentas, sxipanoj forestas,

Neniu komandas nagxordon.

Sur sxipo la ombro de l' regxo nur staras,

En nokton sen mov' rigardante,

Li maltrankvilege, turmente sopiras,

Rigardoj brilegas fulmante.

La sxipo alvenas al lando konata--

Kaj cxarme li manojn eltiras,

Kaj lia animo gxojegas, cxar propran

Nun landon denove li iras.

El sxipo li pasxas sur teron, sur kiu

Li estis antauxe irinta.

La tero ektremas de l' pasxoj--li iras,

Li--stelo nun estingigxinta.

Li sercxas la urbojn, sed ilin ne trovas,

Li sercxas naciojn cxirkauxe,

Cxar ili simile al maro bruanta

Cxirkauxis lin serve antauxe.

Kaj tronon li sercxas--gxi ankaux rompita,

Li levis gxin en la nubaron,

Por ke li nur vidu sub siaj piedoj

Mizeran, servutan homaron.

Li sercxas amindan infanon, por kiu

Li lasis heredimperion;

Heredo pereis, kaj oni al filo

Ne lasis ecx nomon--nenion.

"Ho, kie vi estas?" li vokas, "kun kronoj

Vi ludis jam en la lulilo,--

Sed tempo felicxa por cxiam nun pasis,

En kiu mi brakis vin, filo."

"Plej kara edzino, plej cxarma fileto,

Ho vi, mia gxojo kaj savo! . . .

Sur trono nun sidas la sklavo estinta

Kaj regxo farigxis nun sklavo!"

Fundamenta Krestomatio · 第 185 / 218 题