TRI PALMOJ

(El LERMONTOV.)

En sabla dezerto de lando Azia

Tri palmoj fieris per kresko gracia.

Apude el tero senfrukta sxprucanta

Murmuris fonteto per ondo frostanta.

Gxi estis per verdaj folioj gardata

De suna radio kaj sablo portata.

Kaj tempo pasadis ecx ne rimarkita.

Sed fremda migranto, de voj' lacigita,

La bruston flamantan al akvo malvarma

Ankoraux ne klinis sub tendo la cxarma,--

Komencis jam velki de sun' bruliganta

La belaj folioj kaj fonto sonanta.

La palmoj komencis je Dio plendadi :

"Ni estas naskitaj, por vane velkadi?

En ia dezerto ni vivon pasigas,

Skuadas nin ventoj kaj suno bruligas;

Kaj homo ne gxuas je flor' nia rava . . .

Ne, sankta cxiel', via jugxo--ne prava!"

Kaj jxus ili finis--en blua forajxo

Sin turni komencis la ora sablajxo,

Kaj venis de tie la son' sonorila,

Rigardis pakajxoj sub tolo kovrila,

Kaj iris kameloj, la sablon levante,

Sin, kvazaux sxipeto en mar', balancante.

El inter la gxiboj sin skuis en pendo

La largxaj kurtenoj de tendo kaj tendo;

Kaj ilin la brunaj manetoj levadis,

Kaj nigraj okuloj el tie briladis;

Arabo, talion al selo klinante,

Peladis cxevalon, al kur' instigante.

Levadis sin tiam cxeval' en kolero,

Kaj saltis gxi, kvazaux vundita pantero.

De blanka mantelo la faldoj belegaj

Senorde kusxadis sur sxultroj brunegaj.

Ludante, l'araboj ponardojn jxetadis

Kaj ilin en flugo kun gxojo kaptadis.

Jen venas al palmoj kun bru' kamelaro;

En ombro etendis sin gaja tendaro.

La vazoj per akvo plenigis, sonante.

Fiere la kapojn foliajn svingante,

La palmoj salutas gastaron subitan

Kaj fonto donacas la akvon kasxitan.

Apenaux do lumon krepusko forpremis,

Sub akra hakilo radikoj ekgxemis,--

Kaj falis sen vivo la palmoj altagxaj!

La veston forsxiris l'infanoj sovagxaj.

La korpon de ili la homoj hakadis,

Kaj gxis la mateno lignaroj bruladis.

Kaj kiam nebul' okcidenten foriris,

Laux voj' difinita gastaro jam iris.

Kaj kie la palmoj centjarojn traestis,

Nur cindro malvarma kaj griza nun restis.

La suno gxis fino restajxon bruligis,

Kaj poste gxin vent' en dezerton disigis.

Kaj tie dezerta, senviva nun cxio;

Ne kovras la fonton murmura folio;

Gxi vane profeton pri ombro petadas,--

Nur sablo varmega la akvon faladas,

Kaj sole vulturo, akiron portanta,

Dissxiras gxin super la fonto dormanta . . .

Fundamenta Krestomatio · 第 179 / 218 题