PLENDO

Morto! . . . cxio jam finita!

Kie estas do felicxo?

Kie gloro promesita?

Mia korpo nun--dedicxo

Al la vermoj, al putrado;

La animo bona, sagxa--

La ofer' de l' neestado!

Gxin severa kaj sovagxa

La sendanka, senmemora,

En la tempo de vivado

La servema kaj fervora,

Senanima societo

Ekforgesos nun por cxiam,

Kaj ecx gxemo kaj larmeto

Memorigos min neniam! . . .

Fundamenta Krestomatio · 第 177 / 218 题