LA VELO

(El LERMONTOV.)

Blankigxas velo en la maro

Glitante sur la bluaj ondoj . . .

Vi hejme kion lasis, kara,

Kaj sercxas en aliaj mondoj? . . .

La ondoj ludas, fajfas vento,

Kaj fleksas sin kaj krakas masto . . .

Gxi kuras, kuras de l' kontento,

Felicxon sercxas en la vasto! . . .

Sub gxi--bluajxo estas hela,

Kaj supre--granda blua placo;

Sed la ventegon petas velo--

Cxu en ventegoj estas paco!?

Fundamenta Krestomatio · 第 175 / 218 题