LA POETO

(El V. HALEK.)

Benita, kiun Dia mano

Poeton eksanktigas!

Li volon Dian, homan koron,

Profunde komprenigas.

Li konas kanton, kiun homo

Kaj kiun birdo ploras;

Li frapon de la kor' komprenas,

Se velkas gxi, se floras.

Malklaron de aliaj homoj

Li vidas malfermitan;

De Di' la filojn li kondukas

En landon promesitan.

Fundamenta Krestomatio · 第 173 / 218 题