Tre potenca gxi estas, la revo fluganta,
Cxirkauxita de flora ornamo.
Gxi similas je nubo malluma, tondranta,
Gxi similas je lumo de amo.
Gxi allogas al maro da bluo, da helo,
Al brilado belega de tago,
Aux gxi fulmojn kaj tondrojn de nuba cxielo
Prezentadas al nia imago.
Aux flugante en ia bluajxo radia,
Super ondoj de maro gxi pasas,
Tre belega, pasanta kun son' melodia,
Mallumecon misteran gxi lasas.
Kaj por gxi ne ekzistas la spaco nek tempo,
Kaj nenio baranta ekzistas;
Gxi nin logas al floroj, al verda printempo,
El mirinda gxi sole konsistas.