NE RIPROCXU LA SORTON

Ne riprocxu la sorton, ho, juna animo :

Cxio estas en nia vivado;

Vi rigardu antauxon kuragxe, sen timo

Kaj kun bona, prudenta celado.

En la vivo ne cxiam trovigxas ja gxojo

Kaj ne cxiam aperas espero;

Cxion prenas ni kune en viva la vojo,

Kaj ne vin nur plorigas de l'vivo sufero,

Kaj ne vin nur la sorto turmentas . . .

Multajn premas kun forto mizer', malespero,

Sed ne ploras ja ili--silentas.

Kutimigxis ja ili al premoj de l'sorto

Kaj ne ploras jam vane, sed ridas,

Malfelicxon elportas sen plendo, sen vorto

Kaj en cxio malbonon ne vidas.

Sed vi estas ankoraux en fresxa juneco,

Antaux vi estas vojo kusxanta,

Vi rigardu kuragxe al la estonteco

En espero, en kredo konstanta.

Fundamenta Krestomatio · 第 169 / 218 题