Mi en kampo kapon metos,
Por defendi patrolandon.
Mi pli vole kapon donus,
Ol mi donus patrolandon.
Bruu, bruu, fulmodio,
Rompu ponton sur la Dina,
Ke ne venu malamikoj
En la mian patrolandon.
Landoj de tri regxoj bruas,
Kie fratoj cxevaliras,
Fortaj viroj kiel kverkoj,
Glavoj sxtalaj sonoregas.
Kien iros vi frateto,
Tien iros mi kun vi;
Kie glavon vi pendigos,
Tie la kroneton mi.