Floro falis ankoraux! sekigxis herbero kaj mortis,
Velkis pro vintra la frosto gxia verdanta folio!
Morto senkora, ho kial estas al vi permesite
Fosi en fosan profundon cxion la belan en mondo?
Kial, ho kial faligxas la herbo, verdanta sur kampo,
Kial disigxas de vivo fresxa, floranta gxis nun?
Dolcxa la morto por la maljunulo, la laca de vivo;
Kusxas argxenta la haro bele sub tomba cipreso.
Tiun ne plendu, cxar lia ja estas felicxa la sorto,
Cxar en la tombon li mem iras kun gxojo, sen timo;
Dolcxa ecx morto junula, la mort' en mateno de l'vivo,
Antaux ol frosta la nokto detruis burgxonon en gxermo!
Dolcxa la morto, kiam ne pasis la kredo je vivo,
Kiam trompa vivado ne kovris flugilon per polvo!
Sed jam kiam junulo virigxis kaj lasis la ludon,
Vivo nun estas ja cxarmo, nun malfelicxo la morto.
Tiam ja estas maldolcxe disigxi de faro farata :
Gxojus la koro, vidante frukton de longa laboro.
Kiu do cxiam por noblaj ideoj vivadis, batalis,
Tiu kun akra malgxojo iras en valon de ombroj,
Lasas la komencitajxon kun pleje mordanta doloro :
Estas malgranda la aro, kiu batalis kun li!
Akra estas funebro! Neniam pli noblan animon
Ol la jxus forirantan trovos vi sur nia tero.
Ecx se vi iros, simile al Diogeno, tra l'urboj
Kun la lumilo en mano, _homon_ sercxante sur strato,
Tamen neniun en tuta la mondo renkonti vi povos,
Kiu pli inde ol li portas la nomon de homo,
Vivon vere pli _homan_ travivis en senco profunda,
Kaj dedicxitan al cxio alta kaj nobla en mondo.
Amo al cxio, al cxiuj, jen fundo de lia esenco,
Amo en faro kaj vorto, jen kio estis li mem!
Por la premitaj, por cxiuj suferoj, por la mizeruloj
Sentis la nobla animo flame kaj varme cxe li.
Ne ecx iu al li konfidis vane doloron,
Vane neniu cxe li frapis la pordon de l'kor'.
For li estas! Ho, kiu plenigos la lokon lasitan?
Kiu plenumos en mondo faron farotan de li?
For li estas. Sed tamen cxe ni li vivas ankoraux,
Kiuj en akra doloro staras cxe nova la tombo.
Ni, kiuj konis l'animon poetan ne nur per la kantoj,
Kiujn li donis al ni, sed per la tono la varma
El lia brust' eliranta, portanta varmon cxirkauxen,
Kie trovigxis la kordo, kiu agordis al gxi.
Nin neniam forlasos la bela sunhela memoro
De la mortinta amiko, gxi lumos belege en koro!
Tiel li vivas kaj tiel li estos vivanta, gxis kiam
Restos neniu jam plu, kiu lin konis en ver'.