Auxtuno nebula! Arbar' nudigxanta
Kun vento bruegas, gxi sxajnas ploranta
Pri cxarma printempo, pri bela somero . . .
Kovrigxas per koto de pluvo la tero ;
Bluajxo cxiela enua nubigxas,
Kaj suno de l'tero en nuboj kasxigxas :
La kampoj senhomaj en sola silento,
En ili flugadas kaj ploras nur vento!