MI RAKONTIS

(El VEJNBERG.)

Mi rakontis al maro senborda

Pri la grandaj turmentoj en koro,--

Kaj per bruo mallauxta de l'ondoj

Gxi respondis al mi kun favoro.

Mi rakontis al vento rapida,

Ke ne povas mi spiri libere,--

Kaj el landoj gxi iaj mirindaj

Al mi portis tuj fresxon aere.

Mi rakontis al verda arbaro

De la vivo malgaja dolorojn,--

Kaj en ombro gxi tuj min dormigis,

Sxancelante foliojn kaj florojn.

Mi rakontis al suno varmega,

Ke mi vidas nur tagojn malklarajn,--

Varmigantajn kaj lumajn radiojn

Gxi tuj sendis al mi malavarajn.

Mi rakontis al homo-kunfrato

Pri la vivo sengxoja,--kaj li,

Iel strange movinte la sxultrojn,

Tre rapide foriris de mi.

Fundamenta Krestomatio · 第 141 / 218 题