SONORILOJ DE VESPERO

(El T. MOORE.)

Sonoriloj de vespero, sonoriloj de vespero!

Kiom ili rakontadas pri juneco kaj espero,

Pri la domo de gepatroj, pri la dolcxa kora gxojo,

Kiam mi ilian sonon auxdis je la lasta fojo!

Longe, longe jam forpasis tiuj de l' gxojeco horoj!

Ekdorminte je eterne jam ne batas multaj koroj.

En la tomboj ili logxas post la gxojo kaj sufero :

Ne por ili la muziko, sonoriloj de vespero!

Ankaux kiam mi ripozos je eterne en trankvilo,

Ne ekhaltos la batado de vespera sonorilo,

Dum kun kanto novaj bardoj pasxos jam sur nia tero

Kaj vin auxdos kaj vin lauxdos, sonoriloj de vespero!

Fundamenta Krestomatio · 第 139 / 218 题