LA SAGO KAJ LA KANTO

(El LONGFELLOW.)

Mi pafis sagon en la aeron,

Ne scias, kie gxi falis teron;

La forfluganta tiel rapidis,

Ke mi la kuron tute ne vidis.

Mi spiris kanton en la aeron,

Ne scias, kie gxi falis teron!

Ecx la plej bona akrevidanto

Ne povas sekvi flugon de l' kanto.

Mi longe poste, unu tagon,

En kverko trovis la tutan sagon;

La tutan kanton kun la muziko

Mi trovis en la kor' de amiko.

Fundamenta Krestomatio · 第 137 / 218 题