LA PLUVA TAGO

(El LONGFELLOW.)

La tago malvarma, malgaja, sensuna;

Ne haltas la ventoj kaj pluvo auxtuna;

Vinujo je l' muro putranta sin tenas,

Sed cxiu ekblovo foliojn deprenas,

Kaj la tago--malvarma, sensuna.

Mia vivo malvarma, malgaja, sensuna :

Ne haltas la ventoj kaj pluvo auxtuna;

Miaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj,

Sed falas en vento esperoj velkintaj,

Kaj la tagoj--malvarmaj, sensunaj.

Ekhaltu, ho, koro malgaja, ne plendu!

Post nuboj la suno radias--atendu!

Ne sola vi tiel kun sorto batalas,

En vivon de cxiu la pluvo ja falas,

Kelkaj tagoj--malvarmaj, sensunaj.

Fundamenta Krestomatio · 第 135 / 218 题