(El LONGFELLOW.)
La nokto rapide la ombrojn delasis,
Tra Alpa vilagxo junulo trapasis,
Tra negxo, glacio standardon portanta
Kun tia devizo mirinde sonanta :
Excelsior!
La frunto malgaja, okulo junula
Simila al glavo, flamanta kaj brula;
Kaj kiel tre klara trumpeto argxenta,
La vort' stranga sonis tra nokto silenta :
Excelsior!
Li vidis, en logxoj felicxaj, tre cxarme
Jen brulis la fajro lumante kaj varme;
En supr' glaciajxoj minace sxin trenis;
El lipoj junulaj sopiro elvenis :
Excelsior!
"Ne provu la pason!" maljuna hom' diris,
En supro sin nigra ventego kuntiris,
Profunda la akvo, sxiranta la ondo !"
Kaj lauxte eksonis la klara respondo :
Excelsior!
"Halt'!" diris knabino. "Kap' via de l' laco
Sur tiu cxi brusto ripozu en paco!"
Larm' staris en blua okulo brilante,
Sed tamen respondis junul' sopirante :
Excelsior!
"Ho! gardu vin antaux brancx' velka de l' pino,
Ho! gardu vin antaux terura lavino!"
Lin laste por nokto salutis pasanto;
El alte rediris la malaperanto :
Excelsior!
Kun al la cxielo levita rigardo
La piaj monahxoj de l' Sankta Bernhardo
En frua mateno la pregxojn murmuris,
Kaj krio skuanta l'aeron trakuris :
Excelsior!
Migranto, duone en negxo fosita,
De l' hundo fidela li estis trovita;
Li tenis ankoraux en mano glacia
Standardon kun stranga devizo jen tia :
Excelsior!
Kaj en duonlumo la griza, malvarma,
Li kusxis senviva, sed bela kaj cxarma,
Kaj de malproksime, el klara cxielo,
Defalis la vocxo per falo de stelo :
Excelsior!