REVAJXO

(De P. DALMAN.)

Sur la valo negxa vento

Blovas cxiam pli;

Fajro sur kameno mia

Krakas cxirkaux mi.

Cxe l' kamen' el pipo ringe,--

Fumon lasas mi . . .

Cxiuj remomoroj miaj

Flugas for kun gxi.

Kie estas la esperoj,

La junec' de or'?

Kiel vento la blovanta,

Ili flugis for!

Vent' sen celo, mi sen celo

Kun vi, fumo, tri . . .

Tri sen celo en la mondo

Kune flugu ni!

Fundamenta Krestomatio · 第 131 / 218 题