(El MICKIEWICZ.)
Budrys, forta kaj sana, maljunulo Litvana,
Sur la korton alvokas tri filojn :
"Iru tuj en la stalojn, selu bone cxevalojn,
Kaj akrigu la glavojn, jxetilojn.
Kuras famo en rondo, por tri flankoj de l' mondo
Al ni Vilno trumpetas ordonojn :
Olgerd falos Rusujon, Skirgell iros Polujon
Kaj princ' Kejstut atakos Teuxtonojn.
Fortaj, sanaj vi estas; iru, filoj, mi restas;
Litvaj dioj konduku vin, benu!
Por la vojo utila bona vorto konsila :
Tri vi estas, tri vojojn vi prenu.
Unu devas elkuri, kun Olgerdo veturi
Kontraux Novgrod post Ilmen kusxanta;
Tie vostoj zibelaj, la ornamoj tre belaj,
En amasoj la rublo sonanta.
Dua devas elfali, sub Princ' Kejstut batali :
Pereadu Krucistoj-hundfratoj!
Kaj sukcen' tie ora, drapo mire kolora,
Briliantoj en pastraj ornatoj.
Tria post la Njemeno, en Skirgella la treno,
Nur malricxan akiron li trovos;
Tie inda nur havo : bona sxildo kaj glavo,
Kaj Polinon kunpreni li povos.
Super cxiuj virinoj, plej amindaj Polinoj!
Gajaj, kiel la junaj katetoj;
Blanka, roza la vango, kvazaux lakto kaj sango,
La okuloj--brilantaj steletoj.
El Poluj' mi junagxa, batalanto kuragxa,
Antaux jaroj alportis edzinon . . .
Jam ne batas la koro--kun malgxojo, doloro
Rememoras mi vian patrinon."
Kaj, doninte konsilojn, li benadis la filojn;
La armitajn forportis cxevaloj.
Auxtun'-vintro sin trenas, filoj reen ne venas;
Eble falis en sangaj bataloj . . .
Per la negxo kovrita, rajdas viro armita,
Sub la burko objekto tre granda.
"Filo! sub la mantelo rusa mon' en sitelo?"
--"Ne, patreto, filino Pollanda!"
Per la negxo kovrita, rajdas viro armita,
Sub la burko akiro tre granda.
"El Prusujo! sak' plena, kun la sablo sukcena!
--"Bofilino, patreto, Pollanda!"
Per la negxo kovrita, tria viro armita,
Ion grandan li kasxas sub vesto :
Budrys jam ne atendis, invitadi li sendis
Por la tria edzigxa la festo.