CIGNO, EZOKO KAJ KANKRO

(El KRYLOV.)

Se inter kolegoj jam en la komenco

En ia afero malestas konsento,

Senfrukta restados ilia intenco,

Anstataux afero nur estos turmento.

Okazis, ke kankro kun cigno, ezoko,

Por sxargxon transporti de loko al loko,

Triope al veturigil' enjungigxis

Kaj tre diligente de l' loko tirigxis.

Sed malgraux ilia grandega fervoro

Nenion alportis ilia laboro.

Ekstreme facile gxi estus por trio,

Se ili laborus nur en harmonio;

Sed al la cxielo la cigno sin tiras,

La kankro obstine returne foriras,

L'ezoko al akvo la sxargxon kunsxiras.

Nun kiun pravigi kaj kiun kulpigi,

Mi certe kaj tute ne povus klarigi,--

Sed la veturilo ecx pasxon ne faris,

Ankoraux gxi staras nun, kie gxi staris.

Fundamenta Krestomatio · 第 127 / 218 题