LA TURO BABILONA

Kial vi, patroj, en Babilono

Konstrui turon komencis

Kaj tre fiere ankaux je l' trono

Cxiela regi intencis?

Cxu jam senfina, vasta la tero

Al vi ne estis suficxe?

Vi ja trankvile kaj sen dangxero

Cxirkauxe vivis felicxe.

Kien sin turnis viaj okuloj,

Havante lingvon komunan,

Trovis logxejon vi, antauxuloj,

Bonegan kaj oportunan!

Jen al vi placxis monto, jen valo,

Trankvila en Sinorujo,--

Cxie potenco via egala

Kaj cxie via patrujo.

Kial deziris vi do subite

De l' val' suriri cxielon?

Vi per argilo, brikoj malsprite

Atingi pensis la celon?

Sed entrepreno via, ho, vana,

Senfrukta restis je l' fino;

Tuj gxin detruis Dia la mano,

Kondukis vin al ruino.

Dum la konstruon vi diligente

Plialten levi rapidis,

Jen vian lingvon Dio momente

Je lingvoj mil disdividis!

Nun jam pri kio unu parolas,

Komprenas dua nenion,

Kaj ne sciante, kion li volas,

Al li venigas alion :

Unu por l'alta granda konstruo

Necese brikon bezonas,--

Ne komprenante lin, jen la dua

Argilon tuj al li donas.

Tuj malkonsento, poste batalo

Farigxis inter la rondo;

Tuta l'homaro iris de l' valo

Diversajn landojn de l' mondo.

Kvankam jam pasis miloj da jaroj

De tiu puno de Dio,

Regas ankoraux inter homaroj

Malamo, senharmonio.

Vere la patroj kontraux la Dio

Multege tiam fieris;

Kial gxis nun por peko ilia

Senkulpaj idoj suferis?

Sed ni esperas baldaux refondon

De l' lingvo cxiunacia,

Kiel konsolis tutan la mondon

Jam la profet' Zefania.

Gxoje l'espero nin jam karesas,

Proksiman celon montrante;

L'internacia lingvo progresas,

Amikojn cxie trovante.

Novajn amikojn voku, amikoj,

La voko vana ne estos!

Floras jam flor', ne solo radikoj,

Je l' frukto baldaux ni festos.

Fundamenta Krestomatio · 第 122 / 218 题