(Litva popola kanto.)
Ho, en la verda, verda arbaro
Estas malluma malliberejo.
Kaj en ci tiu malliberejo
Oni ensxlosis junan frateton.
Tie li povas neniam scii,
Cxu venis vintro aux la printempo,
Neniam vidi la brilan sunon,
Nek levigxantan, nek subirantan.
Mi metus oran ringon al muro,
Eble mi farus tie fenestron,
Eble mi farus tie fenestron,
Por ke la frato ekvidu sunon.
Mi metus pecon da blanka negxo,
Por ke li sciu la frostan vintron;
Mi metus fresxajn florojn al muro,
Por lin sciigi pri la somero.