NOVA KANTO

Ho! eksonu nova kanto

Pri la lingvo Esperanto,

Pri ligil' internacia,

Revo nia, amo nia!

Kreitajx' la plej mirinda,

Vere estas gxi lauxdinda

De verkistoj, de poetoj,

En poemoj kaj odetoj,

Pli ol tondro de bataloj,

Pli ol dolcxaj najtingaloj,

Pli ol belaj aktorinoj,

Pli ol fajfoj de masxinoj,

Pli ol oro la plej brila,

Pli ol gloro senutila,

Pli ol cxiu, pli ol cxio,

Krom la amo kaj la Dio.

Dum venonta la centjaro,

Sciu esperantistaro,

En Euxropo, Ameriko,

En Azio kaj Afriko,

Kie ajn vi veturados

Esperanton vi trovados,

Sur la strato, en vagono,

En hotelo, en salono

Kaj ecx en privata domo :

Gxin parolos cxiu homo :

Laboristo, profesoro,

Kaj jugxisto, kaj doktoro,

Kaj hebreo, kaj kristano,

Kaj litovo kaj japano,--

Kaj pereos la plendato :

"Mi vin ne komprenas, frato".

Por ke venu tiu horo--

Kune fratoj, al laboro!

Jen per kanto, jen per vorto,

Jen agante gxis la morto,

Servu ni al la afero,

La plej bela sur la tero,

Gardu gxin de la forgeso

Per parolo en la preso;

Iru kiel apostoloj

Gxin prediki por popoloj,

Kaj eksonu nia voko

Sur la ter' en cxiu loko,

En vilagxoj, en urbetoj,

En lernejoj, en gazetoj,

Kaj servantajn al la vero

Nin fortigu la Espero.

Fundamenta Krestomatio · 第 118 / 218 题