(Litva popola kanto.)
Mia mizero, mia mizero!
Cxu mi vin finos iam suferi?
Kiam mi iris je l' granda vojo,
Mia mizero min akompanis.
Sed jen alrajdas cento da fratoj,
Kvarcent piedoj estas cxevalaj.
Fratoj! Vi batu mian mizeron
Per la piedoj de la cxevaloj
Kaj per brilantaj viaj glavetoj.
La junaj fratoj longe gxin batis,
Sed la mizero nenion limas,
Mia mizero nenion timas,
Kreskas, vastigxas kaj pligrandigxas.
Mia mizero nenion timas,
Elmetas verdajn foliojn, brancxojn.
Mia mizero tiam finigxos,
Kiam mi venos al la patrino.
Mia patrino logxas monteton,
Altan monteton, novan cxerketon.