(El SCHILLER.)
Damon' unu fojon mallauxte trairis
Kun akra trancxilo sub bask' al tirano--
Al Dionizio,--sed unu gardano
Lin kaptis subite. Tiran' al li diris :
"Pro kio vi al mi, fripono, aliris?"
--Mi sanktan promeson ekvolis plenumi . . .--
"Krimulo! mi tuj vin ordonos krucumi!"
--Jam longe mi estas al mort' pretigita,
Kaj, kredu, ne diros mi ecx unu vorton
Pro mia pardono, cxar havas mi forton,
Por morti sur kruco; sed se inklinita
Vi estas al bono,--ho, estu donita
Al mi kelka tempo, por fraton edzigi,--
Cxe vi do mi povas amikon restigi.--
Kruele ekbrulis tirana rigardo,
Kaj diris li post la silento momenta :
"Tre bone, kun tio mi estas konsenta;
Sed tamen memoru vi tion, bastardo,
Ke vian amikon mi tenos sub gardo
Ne pli, ol tri tagoj,--kaj poste li mortos,
Al vi li per tio pardonon alportos."
Al sia amiko Damono alvenis
Kaj diras : "tiran' min aljugxis krucumi,
Cxar volis mi sanktan promeson plenumi . . .
Kaj mi nur tri tagojn ricevi elpenis,
Por fraton edzigi . . ." kaj li cxirkauxprenis
Amikon kaj petas : "ho, restu, kurulo,
Vi por garantio cxe malbonegulo!"
Amiko volonte konsentis kaj restis
En malliberejo li por garantio,
Kaj tuj liberigis Damonon per tio . . .
Damono edzigxon de frato forfestis,
En tria mateno tre frue sin vestis
Kaj vojon rapidas, malfrui timante
Kaj cxiam pri sia amiko pensante . . .
Subite tre forta ventego farigxis,
Kaj tondro kaj fulmo kaj granda pluvego;
Pli forte, pli brue koleras ventego,--
Kaj jen riveretoj de mont' ekruligxis,
Riveron plenigis, kaj gxi ekondigxis . . .
Damono al ponto rapidas de monto
Kaj vidas, ke estas rompita jam ponto.
Li vagas sub pluvo sur bord' de rivero,
Kaj tre malproksime li vidas dometon;
Li krias, li vokas, li petas sxipeton :
Sed vane,--neniu cxar kun malespero
Ekvolis batali kun brua rivero . . .
Kaj baldaux rivero jam aliformigxis :
Gxi tute je maro simila farigxis.
Kaj jen lian koron plenigis doloro,
Li ploras, antauxen li manojn etendas,
Kaj pregxon varmegan al Zeuxso li sendas :
"Kompatu!" li petas kun granda fervoro--
"Kaj min ekrigardu kun dia favoro!
Se al Sirakuzoj vi min ne alportos,
Ho! . . mia amiko senkulpe ja mortos!"
Sed vane kompaton de Zeuxso li petas :
Ventego kaj ondoj kaj pluv' ne cxesigxas.
Sed cxiam plifortaj, teruraj farigxas,--
Kaj tempo forpasas . . . Damono formetas
De si sian veston, kuragxe sin jxetas
En bruan riveron kaj nagxas, trancxante
Per brusto nur ondon, kun mort' batalante.
Kaj jen li sur bordo jam estas,--elsxiris
Sin tute el brakoj teruraj de morto,
Kun granda dankem' al favoro de sorto,
Rapidas li plu . . . Sed subite eliris
El granda arbaro rabistoj. Aliris
Al ili Damono,--kaj ili malpace
Cxirkauxas lin tute, rigardas minace.
"Ho, kion vi volas, krimuloj? li diris :
Ankoraux ne scias, friponoj, vi tion,
Ke mi, nur krom vivo, jam havas nenion!
Sed vivo--ne mia!" Kaj tuj li aliris
Al ili, bastonon de unu elsxiris,
Per gxi li eksvingis, kaj tri li mortigis,
Aliajn do cxiujn facile forigis.
Sed suno post pluvo varmege bruligis
Migranton, kaj tute li perdis jam forton;
Kun granda teruro atendis li morton,--
Kaj pregxis li Zeuxson : "vi min liberigis
El ondoj bruegaj, de mi vi forigis
Rabistojn,--cxu tie cxi devas suferi
Mi vane kaj morti, amikon oferi?!. . . ."
Subite li auxdas, kvazaux murmuretas
Ne tre malproksime malgranda rivero!
Rapide sin turnas al gxi kun espero
Damono--kaj vidas, ke fonto fluetas.
Al gxi superforte li tuj alvagetas,
Soifon brulegan kun gxoj' kvietigas
Kaj korpon malsanan en gxi li fresxigas.
Jam suno varmega majeste subiras
Kaj ombroj tre longaj kusxigxas sur tero :
Tre baldaux jam venos trankvila vespero.
Sur vojo al urb' du migrantoj jen iras,
Damono do ilin en voj' preteriras.
Migrantoj parolas, Damono auxskultas
Kaj auxdas : "lin oni jam nun ekzekutas!"
Tumulto piedojn al li flugiligas,
En lia animo--senfinaj teruroj. . . .
Kaj jen Sirakuzoj ! Nur suprojn de turoj
Malalta jam suno facile origas :
Jam estas vespero! . . kaj li rapidigas
Ankoraux pli pasxojn,--kaj vidas--en strato
Renkontas lin lia servant' Filostrato.
--Revenu, cxar cxio jam estas finita!--
Li diris malgaje : en urbon ne iru,
Mi petas vin, el Sirakuzoj foriru!
Li estas jam al ekzekuto metita.
Li kredis sen fin', ke li estos trompita
Neniam de sia amik', kaj nenio
Lin povis devigi ne kredi je tio.--
"Ho, se jam malfrui al mi estas sorto,
Kaj se mi ne povas de mort' liberigi
Amikon,--mi devas min ankaux mortigi :
Tirano ne diru, ke kuris de morto
Mi nur dank' al mia anima malforto!
Al vi mian vivon volonte mi cedas,
Sed sciu, ke homoj kaj amas kaj kredas!"
Vespere Damon' Sirakuzojn eniras
Kaj vidas, ke kruco sur placo jam staras,
Kaj oni jam tute amikon preparas,
Por lin ekzekuti . . . Kun forto trasxiras
Amason popolan Damono kaj diras :
"Mi morton deziris de Dionizio,--
Mi estas krimulo, li--nur garantio !
En granda mirego popol' silentigxis. . . .
En gxojo amikoj sin tuj cxirkauxprenas
Kaj ploras,--pri kio--neniu komprenas,
Sed larmoj el cxiuj okuloj ruligxis. . . .
Minaca tirano pri cxio sciigxis;
Li je amikeco ilia tre miras
Kaj verajn amikojn li vidi deziras.
Kaj jen ili venas. Kun vido afabla
Tirano renkontas amikojn kaj diras :
"Vi venkis min tute, je vi mi tre miras!
Mi estas ankoraux por amo kapabla,
Kaj se mi ne estas al vi malagrabla,
Permesu al mi, ke en ligo mi via,
Amikoj varmegaj, por vi estu tria! . . ."