(El POSXKIN.)
Cxevalon sian li purigis,
Estante forte kolerega,
Kaj diris : "min diablo igis
En loko logxi malbonega!
Ni cxiam tie cxi restadas
En turka kvazaux batalado :
Nur solan supon ni mangxadas
Kaj ecx ne pensas pri drinkado.
Kaj mastro tie cxi malbona,
Malbonan havas li edzinon. . . .
Nek via skurgx', nek vorto bona
Admonas tie cxi virinon!
Jen urbo Kiev! Lando kia!
En busxon falas mem buletoj,
Kaj vinon havas domo cxia,
Kaj kiaj tie virinetoj! . . .
Ne estas ecx domagx', je Dio,
Sin mem pro ili pereigi!
Malbone estas nur per tio . . ."
--Per kio? volu min sciigi!--
Kaj li komencis plibonigi
Lipharon. "Eble ne timulo,
Li diris, estas vi, sed igi
Vin miri povas mi--spertulo.
Auxskultu : regimento nia
Cxe Dnepro largxa enlokigxis.
Mastrino estis bona mia,
Kaj tombon sxia edz' forigxis.
Kun sxi mi baldaux amikigxis;
Ni vivis pace, tute bone.
Al mi Mario humiligxis,
Ne diris vorton ecx malbone.
Se mi malsobra estis tute,
Sxi mem min zorge kusxigadis;
Sxi cxiam tute sendispute
Je cxio tuj mem konsentadis.
Felicxan vivon mi pasigis,
Kaj longe tiel vivus eble,--
Sed jen subite jxaluzigis
Min io,--mem diabl' kredeble.
Mi pensis : kial baptanino
Sin levas nokte? kion volas?
Tre juna estas sxi virino,
Kaj tial eble sxi petolas! . . .
Mi observadi sxin intencis.
Jen foj' ne dormis mi (en korto
Jam estis nokto, kaj komencis
Bruegi vent' kun granda forto).
Kaj vidas mi : sxi forrampetis,
De forno prenis sxi karbeton,
Min tre facile pripalpetis,
Disblovis apud forn' fajreton;
Sxi ekbruligis kandeleton,
Kun gxi angulon sxi forigxis,
De tie prenis boteleton,
Sur balailon sxi sidigxis;
Sxi senvestigxis kaj, sorbinte
El boteleto, sxi tra tubo,
Sur balailo sidigxinte,
Tuj malaperis, kvazaux nubo.
--Sxi eble estas sorcxistino,--
Mi pensis kaj de forn' rapidas,
Por vidi sorcxon de virino;
Kaj jen mi boteleton vidas;
Mi flaris : ia acidajxo. . . .
Mi plankon sxprucis el botelo :
Forflugis--kia mirindajxo!--
Kaj forna forko kaj sitelo!
Sub benko katon mi ekvidis,
Sur gxin mi sxprucis el botelo :
Gxi ternis tuj kaj ekrapidis
Subite fornon post sitelo.
Sur cxion sxprucis sen kompato
Jam mi per tuta forto mia,--
Kaj cxio : tablo, benko, pato
Forflugis unu post alia.
Al ili mi ne volis cedi
Kaj trinkis mem per unu fojo
Restajxon . . . Cxu vi povas kredi?
Mi ekaperis tuj en vojo :
Mi flugas,--kien? mem ne scias,
Kun forto trancxas nur aeron,
Al steloj mi : "pli dekstren" krias. . . .
Kaj jen ekfalis mi sur teron,
Jen mont'. Sur gxi kaldronoj bolas,
Kaj oni faras ian ludon.
Kantadas, fajfas kaj petolas,
Kun granda ran' edzigas judon.
Mi kracxis. . . . Flugas jen Mario :
"For! hejmen kuru, petolulo!
Vin oni tuj formangxos! . . ."--Kio?!
Nu, mi ne estas timemulo!
Min ne timigu! Kie vojo
Al hejmo estas?--"Jen sidigxu
Sur fornan feron,--kun malgxojo
Respondas sxi,--kaj tuj forigxu!"
Vi volas, ke husar' sidigxu
Sur fornan feron?! Baptanino,
Mi petas vin, ne frenezigxu,
Ne estu ja malsagxulino! . . .
Cxevalon! "Prenu, malsagxulo!"
Sxi efektive diris veron :
Jen antaux mi cxeval'-bravulo
Per hufo forte batas teron.
Sidigxas mi kun brava vido
Sur gxin kaj trovi bridon penas,
Sed vane! Rajdas mi sen brido--
Kaj tuj al forno ni alvenas.
Kaj jen mi tion saman vidas . . .
Cxevalo tute jam forestis,
Kaj mi sur benko rajde sidas . . .
Jen kia strang'-okazo estis!"
Kaj li dauxrigis plibonigi
Lipharon. "Eble ne timulo,
Li diris, estas vi, sed igi
Vin miri povas mi spertulo."