ANGXELO

(El LERMONTOV.)

En mezo de nokto, en blua cxielo,

Traflugis kaj kantis plej bela angxelo.

Kaj nuboj kaj steloj kaj lun' en irado

Atentis kun gxojo je l' sankta kantado.

Li kantis felicxajn, neniam pekantajn

Spiritojn, kun Di' en cxielo logxantajn;

Li kantis pri Patro cxiela kaj tera--

Kaj lia lauxdado ne estis malvera.

Animon tre junan en brakoj li tenis;

En mondo malgaja naskigxi gxi venis.

Kaj sono de l' kanto en juna animo

Restadis sen vort', sed kun viva estimo.

Tre longe en mondo gxi estis premata,

Je revo mirinda pri Di' plenigata!

Kaj sxangxi la kanton de l' sankta sincero

Ne povis por gxi cxiuj kantoj de l' tero.

Fundamenta Krestomatio · 第 106 / 218 题