Printempo venas! Vivon donas
Al cxio belulina veno :
Varmege suno jam proponas
Radiojn siajn, kaj mateno
Vizagxon belan kun rideto
Al cxiuj montras; jam de l' montoj
Kun bruo fluas rivereto
Kaj detruataj estas pontoj.
Denove cxio revivigxas,
Kantadas venon de printempo . . .
Por mi nur dauxras, ne finigxas
Malbona, malvarmega tempo!
Por mi ne estas suna lumo,
Kaj de printempo bela veno
Nenion donas . . . Nur mallumo,
Mallumo sola kaj . . . cxagreno!