(El HEINE.)
Al brusto, al mia--ha, gxi min doloras,
Almetu maneton, amata knabino!
Vi auxdas, ke tie meblisto laboras?
Li por mi la cxerkon konstruas sen fino!
Ha, kiel li frapas en mi en la koro!
La vivo forkuras, ne estas jam por mi . . .
Rapidu, rapidu kun via laboro.
Ke povu mi foj' je eterne ekdormi.