NOKT' EN LA KORO

(El BYRON.)

Nokt' en la koro . . . la harpo kusxas . . .

Vi tuj ekkantu, kantisto!

Se vi la kordojn de l' harpo tusxas,

Vi miron faras, artisto.

Se kor' ankoraux havas esperon,

Per kanto gxi revekigxos;

Se la okulo kasxis larmeron,

Denove gxi eklarmigxos.

Kant' via tondru mondan doloron!

La gajon mi ne komprenos . . .

Vi min plorigu, movu la koron,

Aux mia brust' ne eltenos.

Gxi de suferoj longe mangxigxis,

Silentan premis la cxeno! . . .

La tempo venis . . . gxi jam plenigxis

Kiel vazet' de veneno.

Fundamenta Krestomatio · 第 96 / 218 题