LA VOJO

(De barono B. N. DELVIG.)

Tre cxarme gxi lumis, la suno ravanta,

En mia de vivo mateno;

En brusto kuragxo kaj forto bolanta,

Espero kaj kredo en pleno . . .

La kamp' estas largxa kaj rekta la vojo . . .

"Antauxen sen halto kaj timo!"

La trio cxevala ekkuris kun gxojo

Al celo en la malproksimo.

"Pru! halt'!" "Kio estas?" "Risorto rompigxis."

"Antauxen! malhelpo ne granda!"

Denove nun la veturil' ekruligxis,

Saltante sur vojo rubanda.

Jen marcxo subite! Denove ni haltis . . .

Tagmezo jam . . . Kia cxagreno!

La veturigist' kun murmuro desaltis,

Mi pelas kun lauxta malbeno.

Tri horojn ni tie sen helpo batalas,

Gxis fine ni kun malfacilo

Elrampas. Subite--la suno jam falas--

Jen kavo kaj nova barilo! . . .

"Returne! kredeble tro dekstren ni iras!"

Ni rampas . . . Jam nokt' . . . De l' turmento

Ni celon forgesis, ni nun nur sopiras

Ripozon sub ia tegmento . . .

Halt'! Muro! kaj mi al la pordo rapidas . . .

Nur tomboj . . . silenta malgxojo . . .

La veturigist' al mi montras kaj ridas :

"Ni venis! Finita la vojo!"

"La Tempo" sin nomas la veturigisto;

Sur voj' malfacila, facila,

Li cxiujn alportas, fidela servisto,

Al fina ripozo trankvila.

Fundamenta Krestomatio · 第 94 / 218 题