(El L. UHLAND.)
Supre staras sur la monto
La silenta kapeleto,
En la valo, cxe la fonto,
Gxoje kantas pasxtisteto.
Sonorado, mortkantado
Nun eksonis tra l' silento,--
Haltis knabo en kantado
Kaj auxskultas kun atento.
En la tombojn de l' monteto
El la valo cxiu venos.
Ankaux vin, ho pasxtisteto,
Oni iam tien prenos.