(De W. A. MOZART.)
Fratoj, manon donu kore
Kaj senzorge, sendolore
Belan horon festu ni!
Cxion teran forjxetante,
Dauxru forte kaj konstante
Nia bela harmoni'!
Al la Dio kantu gloron :
La spiriton kaj la koron
Kial donis la cxiel'?
Sercxi lumon per vereco,
Sercxi virton per justeco
Estu nia sankta cel'!
Homoj en la oriento,
Homoj en la okcidento,
En la sud' kaj en la nord'!
Alte teni homan nomon,
Kore ami cxiun homon
Estu nia liga vort'!