LORELEJ'

(El HEINE).

Ne scias mi, kial subita

Malgaj' en la koro naskigxis;

El tempo jam enterigita

Legendo al mi revivigxis.

Jam malvarmetigxas l'aero,

La Rejno mallauxte babilas,

Per oro de l' sun' en vespero

La supro de l' monto rebrilas.

Plej belan knabinon mi vidas :

En ora ornamo brilante

Sur supro de l' monto sxi sidas,

La harojn mistere kombante.

La oran kombilon sxi movas

Kaj kantas tra l' pura aero,

Kaj forto mirinda sin trovas

En tiu cxi kant' de l' vespero.

Sxipet' iras sur la rivero,

Sxipisto ektremis de l' kanto,

Kaj blinda por cxiu dangxero

Rigardas li al la kantanto.

Ha, baldaux sxipisto la bela

Perdigxis sub l'akvoturnado;

Gxin Lorelej' faris kruela,

Per sia mirinda kantado.

Fundamenta Krestomatio · 第 81 / 218 题