(EL GOETHE.)
Knabo vidis--jen rozeto
Sur la kampo staras;
Bela, juna la floreto . . .
Vive kuras la knabeto,
Gxojas, miras, flaras.
Sur la kampo la rozet'
Kiel infanet'.
Knabo diris : "mi eltiros
Belulinon mian";
Floro diris : "vi foriros,--
Per pikiloj mi dissxiros
Tuj la manon vian".
Sur la kampo la rozet'
Kiel infanet'.
La sovagxa knab' ridante
La rozeton prenis,--
La floreto batalante
Sin defendis pikadante,
Sed la sorto venis.
Sur la kampo la rozet'
Kiel infanet'.