LA VOJEVODO

(El MICKIEWICZ.)

En vespero somera vojevodo kolera

Al la hejma kastelo rapidas;

Al la lito edzina kun teruro senfina

Li alvenas,--neniun li vidas.

En doloro brulanta kaj per mano tremanta

Sian grizan lipharon li prenis,

De la lito foriris, la manikojn retiris

Kaj ektondris--kozako alvenis.

"Kial, best' abomena, mia pordo gxardena

Restas nokte sen hundo, sen gardo?

Prenu tuj mian sakon kaj pafilon kozakan

Kaj silente min sekvu, bastardo!"

Kun pafil' en la mano al gxardena altano

Ili ambaux sen bru' alsxteligxas.

Sur la benka herbajxo ia lumas blankajxo :

En tolajxo virino vidigxas.

Unu manon levinte, la okulojn kovrinte,

Per la dua forpusxi sxi penis

Unu viron petantan, surgenue starantan,

Kiu nun en la brakoj sxin tenis.

Kaj en flama fervoro li parolis : "Ho, koro,

Cxu jam cxio por cxiam perdita?

Ecx la premoj de l' mano per la mon' de l' tirano

Cxiuj estas jam foracxetitaj?

Mi vin tiel amadis, por vi tiel bruladis,--

Malproksime nun plori mi devas;

Li ne amis, ne ploris, nur per mon' eksonoris,--

Kaj li cxion por cxiam ricevas.

Sur la brusto angxela lia kapo malbela

En dorloto de nun ripozados,

De la roza busxeto, de la rugxa vangeto,

Li cxielan felicxon sucxados.

Sur cxevalo fidela, en vetero kruela,

Mi rapidas al mia angxelo--

Por sopire foriri kaj al vi nur deziri

Bonan nokton en lia kastelo . . ."

Sxi silentas senmove; li komencas denove

Sian plendon kun petoj kaj ploro,

Gxis, la brakojn lasinte, la konscion perdinte,

Sxi defalis al li al la koro.

En l'arbajxo silente, auxskultante atente,

Staras ambaux gardantoj kovritaj,

Ili staras genue, en la manoj senbrue

La pafiloj ektremis sxargitaj.

"Estro"! diris kozako, "ia stranga atako

Al mi ligas subite la manon;

Brulan sentis mi larmon kaj skuantan malvarmon,

Kiam tusxi mi volis la cxanon."

--"Pesto! mi vin jam skuos, mi vin plori instruos!

Jen saketo kun pulvo : sen vorto

Vi preparos, vi pafos, kaj se sxin vi ne trafos.

Mi edzigos vin mem kun la morto.

"Supren, dekstren, senskue! Mi ekpafos,--l'unue

De l' amanto diskrevu la koro."

La servanto ektiris, kaj la kuglo eniris

En la frunton de . . . lia sinjoro.

Fundamenta Krestomatio · 第 74 / 218 题