FOrte ni stAru, frAtoj amAtaj,
Por nIa sAnkta afEro!
NI batalAdu kUne tenATaj
Per Unu bEla espEro!
Regas ankoraux nokto sen luno,
La mondo dormas obstine,
Sed jam levigxos baldaux la suno,
Por lumi, brili senfine.
Veku, ho veku, veku konstante,
Ne timu ridon, insulton!
Voku, ho voku, ripetadante,
Gxis vi atingos auxskulton!
Dekon da fojoj vane perdigxos
La voko via ridata,--
La dekunua alradikigxos,
Kaj kreskos frukto benata
Tre malproksime cxiuj ni staras
La unu de la alia . . .
Kie vi estas, kion vi faras,
Ho, karaj fratoj vi miaj?
Vi en la urbo, vi en urbeto,
En la malgranda vilagxo,
Cxu ne forflugis kiel bloveto
La tuta via kuragxo?
Cxu vi sukcese en via loko
Kondukas nian aferon,
Aux eksilentis jam via voko,
Vi lacaj perdis esperon?
Iras senhalte via laboro
Honeste kaj esperante?
Brulas la flamo en via koro
Neniam malfortigxante?
Forte ni staru, brave laboru,
Kuragxe, ho nia rondo!
Nia afero kresku kaj floru
Per ni en tuta la mondo!
Ni gxin kondukos ne ripozante,
Kaj nin lacigos nenio;
Ni gxin traportos, sankte jxurante,
Tra l' tuta mondo de Dio!
Malfacileco, malrapideco
Al ni la vojon ne baros.
Sen malhonora malkuragxeco
Ni kion povos, ni faros.
Staras ankoraux en la komenco
La celo en malproksimo,--
Ni gxin atingos per la potenco
De nia forta animo!
Ni gxin atingos per la potenco
De nia sankta fervoro,
Ni gxin atingos per pacienco
Kaj per sentima laboro.
Glora la celo, sankta l'afero,
La venko--baldaux gxi venos;
Levos la kapon ni kun fiero,
La mondo gxoje nin benos.
Tiam atendas nin rekompenco
La plej majesta kaj ricxa :
Nia laboro kaj pacienco
La mondon faros felicxa!