LA ESPERO

En la mondon venis nova sento,

Tra la mondo iras forta voko;

Per flugiloj de facila vento

Nun de loko flugu gxi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta

Gxi la homan tiras familion :

Al la mond' eterne militanta

Gxi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero

Kolektigxas pacaj batalantoj,

Kaj rapide kreskas la afero

Per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj

Inter la popoloj dividitaj;

Sed dissaltos la obstinaj baroj,

Per la sankta amo disbatitaj.

Sur neuxtrala lingva fundamento,

Komprenante unu la alian,

La popoloj faros en konsento

Unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro

En laboro paca ne lacigxos,

Gxis la bela songxo de l'homaro

Por eterna ben' efektivigxos.

Fundamenta Krestomatio · 第 64 / 218 题