Kaj nun ni rigardu, kio sekvas el cxio, kion ni supre diris. Unue
sekvas tio, ke la esperantistoj tute ne estas tiaj fantaziistoj, kiaj
ili sxajnas al multaj tiel nomataj "sagxaj" kaj "praktikaj" homoj,
kiuj jugxas pri cxio suprajxe kaj sen ia logika pripenso kaj mezuras
cxion per mezurilo de la modo. Ili batalas por afero, kiu ne sole havas
grandegan gravecon por la homaro, sed kiu al tio havas en si nenion
fantazian kaj kiu pli aux malpli frue _devas_ efektivigxi kaj _nepre_
efektivigxos, kiom ajn la inerciuloj batalus kontraux gxi, kiom ajn
la sagxuloj sxercadus pri gxi. Kiel estas sendube, ke post la nokto
venas mateno, tiel sendube estas, ke post mallonga aux longa batalado
Esperanto pli aux malpli frue estos enkondukita en komunan uzon por la
komunikigxoj internaciaj. Ni konfirmas tion cxi kuragxe ne tial, ke ni
tiel volas, ke ni tion esperas, sed tial, ke la konkludoj de simpla
logiko diras, ke tiel esti _devas_ kaj ke _alie esti ne povas_. Longan
tempon eble ankoraux la esperantistoj devos bataladi, longan tempon eble
ankoraux cxia bubo jxetados sur ilin sxtonojn, koton kaj malsagxajn
spritajxojn, sed tio, kio devas veni, pli aux malpli frue venos. La
iniciatoroj de la Esperanta afero eble ne gxisvivos gxis tiu tempo,
kiam farigxos videblaj la fruktoj de ilia agado, ili iros eble en la
tombon kun la malestima nomo de homoj, kiuj okupadis sin je infanajxoj,
sed pli aux malpli frue por la maldolcxa kaliko, kiun ili trinkas el la
manoj de la samtempuloj, la posteuloj konstruos al ili monumentojn kaj
elparolados ilian nomon kun la plej granda danko. Longe ankoraux eble
ili sxajnos al la mondo senfortaj, multajn fojojn eble ankoraux ilia
afero sxajnos al la mondo ecx mortinta kaj je cxiam enterigita--sed
tiu cxi afero jam neniam mortos, cxar gxi morti jam _neniam povas_. La
afero vivos kaj konstante rememorigados pri si; post cxiu nova silenta
tempo, se gxi ecx dauxrus dekon da jaroj, aperos nova revigligxo; kiam
lacigxos unuj batalantoj, aperos pli aux malpli frue novaj energiaj
batalantoj, kaj tiel la afero iros tiel longe, gxis fine gxi plene
atingos sian celon. Ne malgxoju tial, Esperantistoj, se nesagxaj homoj
ironie rimarkas al vi, ke vi estas ankoraux tre malmultaj, ne perdu
la kuragxon, se via afero iras malrapide. La afero konsistas ne en
rapideco, sed en certeco. Multe da sencelaj aferoj ekbrilis antaux la
mondo rapide, sed ankaux rapide falis; afero bona kaj certa progresas
ordinare malrapide kaj kun grandaj malhelpoj.
Sur la supre montritajn 5 konkludojn ni turnas apartan atenton de
tiuj esperantistoj, kiuj batalas por sia ideo _senkonscie_ kaj tial
cxe la plej malgranda rimarko de la kontrauxuloj ekstaras senhelpe kaj
ne scias, kion respondi, aux perdas la kuragxon. Cxiuj tiuj konkludoj
prezentas produkton de la simpla kaj severa _logiko_. Tial se oni
diras al vi "la mondo ne volas vian lingvon", respondu kuragxe : "cxu
la mondo volas aux ne volas, gxi pli aux malpli frue _devos_ akcepti
gxin, cxar alie esti ne povas". Kiam vi auxdos "oni diras, ke aperis
nova lingvo, oni diras, ke tia aux alia instruita societo aux kongreso
deziras elekti tian aux alian lingvon aux krei novan lingvon", respondu
kuragxe : "cxiuj tiuj cxi famoj aux entreprenoj estas fonditaj sur
la plej absoluta nekomprenado de la esenco kaj historio de la ideo
de lingvo internacia; tiaj provoj de la flanko ne sole de privataj
personoj, sed ankaux de tutaj societoj ripetigxis jam multajn fojojn kaj
cxiufoje finigxadis kaj devis finigxadi per la plej plena fiasko; lingvo
internacia povas esti nur Esperanto, cxar laux la legxoj de la logiko
kaj laux la esenco de la afero alie esti _neniel povas_".
Se oni diras al vi : "tiu aux alia esperantisto aux societo
esperantista en tro granda sed ne prudenta fervoro faris ian falsan
pasxon kaj ridindigis aux diskreditigis per tio cxi vian tutan aferon",
tiam respondu : "La afero Esperanta dependas de nenia persono nek
societo, kaj nenia homo per siaj privataj falsaj pasxoj povas havi ian
influon sur gxian sorton; ecx la auxtoro de Esperanto mem estas nun por
Esperanto absolute seninflua, cxar Esperanto jam longe farigxis afero
pure _publika_".
La dua, kio sekvas el cxio, kion ni supre diris, estas la
sekvanta : Se la elekto de lingvo internacia dependus de ia kongreso
de reprezentantoj de diversaj regnoj, ni longe, tre longe kredeble
devus tion cxi atendi kaj neniu el ni ion povus fari por tio cxi.
Sed se, kiel ni vidis supre, oni jam nun povas kun plena certeco kaj
precizeco antauxvidi, al _kia_ nome lingvo la sorto difinis farigxi iam
internacia, tiam la afero sxangxigxas. Ni ne bezonas jam nun atendi
kongresojn : la celo estas tute klara kaj cxiu povas sin tiri al gxi.
Ne bezonante rigardadi, kion diras aux faras aliaj, cxiu povas alporti
sian sxtonon por la kreskanta konstruo. Nenia sxtono perdigxos. Nenia
laboranto tie cxi dependas de la alia, cxiu povas agadi aparte, en
sia sfero, laux siaj fortoj, kaj ju pli da laborantoj estos; tiom
pli rapide estos finita la granda konstruo. Precipe ni turnas nin al
diversaj sciencaj societoj kaj kongresoj. Ne rigardante, kion faras
aliaj, ne atendante, ke aliaj prenu sur sin la iniciativon, cxiu societo
aux kongreso aparte decidu ion tian, kio alproksimigus la grandan
komunehoman celon almenaux je unu pasxo.
* * * * *