2) La zodiakaj punktoj estas trovitaj per

d = C sin f tg D + C'.

La konstruinto de la horlogxo Dijona elektis C' = 0 pro simpleco, kaj

C de longeco agrabla rilate al la largxeco de la vojo kondukanta al tiu

horlogxo tiel stranga kaj interesa.

Nuligante C', oni havas :

(5) x = C sin h; y = C kos h kos f

(6) d = C tg D sin f.

La formuloj (5) montras, videble, ke M estas la projekcio horizonta

de la punkto m, kiu respondas al la horo h sur la rondo tagnoktegaliga,

farita per la radio C priskribita.

La formulo (6) montras, same videble, ke d estas la projekcio

horizonta de la longo C tg D, metita sur la polusojlinio de la centro I

de la sfero cxiela al la nordo aux la sudo, laux tio ke D estas norda

aux suda.

Se do oni konsideras sunhorlogxon tagnoktegaligan, kies ombrojxetilo

estas de longeco C tg D, sxangxanta lauxtage, oni povas diri :

La sunhorlogxo Dijona estas la projekcio horizonta de la sunhorlogxo

tagnoktegaliga.

Tiu tre simpla rezultato estas videbla geometrie, en la sekvanta

maniero.

[Ilustrajxo: sundial3.png]

Sur la sfero cxiela havanta I kiel centron, C sek D kiel radion, ni

konsideru, en la horo h, la punkton m', rekte kontrauxan al la situacio

sfera de la suno.

Dum unu tago suna, m' lauxkuras rondeton B' m', kies radio I' m'

estas C sek D kos D aux la konstanto C.

Oni povas rigardi la rondeton B' m' kiel sunhorlogxon

tagnoktegaligan, kies I'P estas ombrojxetilo kaj m' punkto hora

respondanta al h.

La projekcio horizonta de tiu cxi rondo B' m' estas la elipso BM,

kies aksoj, direktataj laux NS kaj EO, estas de longecoj konstantaj C

cos f kaj C; sed kies centro I", projekcio de I', estas en nekonstanta

malproksimeco de I, egala al la projekcio d de II'. Oni do havas por d

dependanta nur de D,

d = C sek D sin D sin f = C tg D sin f.

Aliparte, la ombro horizonta de la ombrojxetilo IZ trairas la elipson

en la punkto M, projekcio de m' kaj dependanta nur de h.

Fine, se oni translacie movigas laux interspaco de grandeco egala,

paralela sed kontrauxa al d, t. e. paralela al--d, la rondon B' m',

la elipson BM, la ombrojxetilon IZ, samtempe, kiel solidon, oni havas,

videble, la sunhorlogxon Dijonan kun gxia pure geometria klarigo, tiel

simpla kiel la teorio de la tagnoktegaliga sunhorlogxo.

L.-J. GRUEY,

Direktoro de la Observatorio de Besancon.

* * * * *

Fundamenta Krestomatio · 第 43 / 218 题