BAGATELOJ

_Rimarkinda horlogxo_. Per kia originala maniero en Hxinujo malricxaj

homoj, kiuj ne posedas horlogxon, difinas la tempon, pri tio la franca

vojagxanto Le Hube rakontas sekvantan okazon : "Unu tagon, kiam ni

volis viziti niajn hxinojn, kiuj antaux nelonge akceptis la kristan

religion, ni envoje renkontis knabon, kiu pasxtis bovon. Preterirante,

ni demandis lin, cxu jam estas la 12-a horo. La knabo rigardis al la

suno, sed gxi estis kasxita post densaj nuboj, tiel ke li ne povis

konsiligxi kun tiu cxi horlogxo.--La cxielo estas kovrita tro plene

per nuboj, li diris, sed atendu unu momenton! Li kuris en la plej

proksiman korton de vilagxano kaj post unu minuto revenis kun kato sur

la brako.--Rigardu, li diris, ankoraux ne estas la 12-a horo, kaj

samtempe li montris al ni la okulojn de la kato, suprensxovante gxiajn

palpebrojn. Ni kun mirego rigardis la knabon, sed lia eksterajxo estis

tute serioza, kaj la kato, kvankam la operacio sxajne ne tre placxis al

gxi, tamen videble kutiminta al gxi, tenis sin tre trankvile, kvazaux

gxia speciala okupigxo konsistus en tio, esti horlogxo. Ni diris : Tre

bone, mia knabo, plej bonan dankon! Kaj ni hontis, ricevinte instruon

de la knabo. Kiam ni trovis niajn amikojn, nia unua afero estis sciigxi

pri tiu kata orakolo. Ili tre miris pro nia malscio kaj rapide kolektis

kelkajn dekojn da katoj el la tuta najbarajxo, por montri al ni, ke la

horlogxoj en iliaj okuloj cxiuj iras regule. La pupiloj de la okuloj

de la katoj gxis tagmezo iom post iom malgrandigxas kaj tiam atingas

sian plej mallargxan kuntirigxon en formo de maldika streko, metita,

kiel hareto, perpendikulare sur la mezon de la okulo. Poste la pupiloj

iom post iom ree etendigxas, gxis ili je noktomezo ricevas la formon de

rondo. Oni nin certigis, ke cxiu infano en mallonga tempo akiras grandan

lertecon kaj akuratecon en la montrado de la tempo el kataj okuloj. Ni

konvinkigxis tre baldaux, ke tiuj cxi horlogxoj iras tute regule kaj

cxiuj en preciza konsento."

[K. Huebert.]

_La homa vocxo_. D-ro Delaunay en antaux nelonge publikigita laboro

pri la homa vocxo esprimas la konvinkon, ke la antikvaj logxantoj de

Euxropo estis tenoroj. La nunaj iliaj posteuloj estas baritonoj, iliaj

nepoj posedos vocxon basan. La racoj pli malaltaj, kiel ekzemple negroj

k. t. p., havas vocxon pli altan, ol la blankaj. La homa vocxo kun

la tempo cxiam farigxas pli malalta; tiel ekzemple tenoro deksesjara

povas en la dudekkvina jaro de la vivo farigxi baritono kaj en la

tridekkvina--baso. La blonduloj havas vocxon pli altan, ol homoj kun

haroj mallumaj; la unuaj havas ordinare vocxon sopranan kaj tenoron,

la lastaj--kontralton kaj bason. La tenoroj estas pli maldikaj, la

basuloj pli largxaj kaj fortaj. Homoj pensantaj kaj inteligentaj havas

pleje vocxon malaltan, sed malmulte pensantaj kaj suprajxemaj--altan.

La vocxo antaux la tagmangxo estas pli alta, ol post la tagmangxo.

Singardaj kaj prudentaj kantistoj evitas, kiel oni scias, trinkojn

alkoholajn, precipe la tenoroj; basuloj povas ilin gxui, kiom ili

volas. Tenorojn oni pli renkontas en la landoj sudaj, kaj en la nordo

--pli da basoj; tiel ekzemple laux la vortoj de Delaunay cxiuj gloraj

francaj tenoroj elvenis el la suda Francujo, dum cxiuj basuloj--el la

departementoj nordaj.

_Maso por kungluado de marmoro, gipso, porcelano k. t. p._ Preni

da estingita kalko pulvorigita 100 gramojn, da ovoblanko bone batita

10 gramojn kaj da aluno pulvorigita 12 gramojn; miksi gxin, bone

disfrotante, kaj ricevinte specon de nedensa pasto, sxmiri per gxi

la randojn, kiujn oni volas kunglui, kunpremi ilin forte kaj lasi

tiel en la dauxro de 48 horoj. Aldoninte al tiu cxi miksajxo pli da

ovoblanko aux da gluo solvita en nafto, por gxin pli maldensigi, oni

povas gxin uzi por laki vazojn kaj diversajn objektojn, por fari ilin

netramalsekigxaj. Kartono, tiel lakita, farigxas malmola, kiel ligno.

Sxipetoj, lakitaj per tiu cxi maso, estas belaj kaj fortikaj; tiel same

ankaux kuvoj kaj aliaj lignaj vazoj kaj ankaux vazoj argilaj, uzataj por

konservado de grasoj kaj fluidajxoj.

_Cxu lakto estas kun akvo_, oni povas sciigxi en la sekvanta

maniero : bone poluritan trikilon (trikkudrilon) oni trempas en

profundan vazon da lakto, tuj gxin elprenas returne kaj tenas gxin rekte

malsupren. Se la lakto estas pura, tiam guto da lakto restos pendanta

sur gxi; sed se ecx tre malgranda kvanto da akvo estis versxita en la

lakton, tiam nenia guto pendos sur la trikilo.

_Sercxistoj de postesignoj_ en Hindujo formas apartan kaston. En

kelkaj lokoj de la orienta Hindujo, precipe super la bordoj do Gango

kaj Hindo, la bruto prezentas la cxefan ricxecon de la logxantoj;

tial ankaux sxtelado de cxevaloj kaj bovoj estas tie tre ofta. Sed

tie al la posedantoj de brutaroj alportas helpon la sercxistoj de

postesignoj. Kiel preskaux cxiuj okupoj en Hindujo, tiel la specialeco

de postesignistoj transiras de patro al filo; la "khojoj"--tiel

en la lingvo hinda sin nomas la postesignistoj--de frua infaneco

sin ekzercas en sia metio. Bona "khojo" sciigxas facile, per kie la

sxtelinto forkondukis la bruton, kiel longe li haltis por nokti, aux

por ripozi en tago, kion li kondukis kun si k. t. p. Unu el la anglaj

vojagxantoj rakontas, ke unu fojon oni sxtelis al li tolajxon kaj

vestojn; li tial sin turnis al sercxisto de postesignoj, kiu post

unuhora sercxado trovis la postesignon de la sxtelintoj kaj post dutaga

persekutado alkondukis la vojagxanton al la loko, kie la sxtelintoj

ripozis post la migrado, jam tute certaj ke ili ne estos punataj.

La postesignisto klarigis al si diversajn detalajxojn, kiuj por la

euxropanoj estis absolute nerimarkeblaj. Tiel ekzemple en unu loko, kie

la vojo disiris en kelkaj direktoj, la hindo per cxifitaj folioj sur

la apudvojaj arboj rimarkis, ke per tie cxi kaj ne per alia vojo la

sxtelistoj forkuris. La kronikoj de jugxo montras fakton, ke unu khojo

iris laux la postesignoj de unu mortiginto 300 kilometrojn, gxis li fine

trovis lin en la malliberejo de provinca urbeto, kien la krimulo estis

metita por ia malgranda sxtelo, plenumita antaux kelkaj tagoj. Alian

fojon postesignisto, ricevinte la komision trovi sxteliston, kiu sxtelis

juvelojn el la trezorejo de la maharagxi, iris laux la postesignoj de la

krimulo gxis la rivero Bias. Tie li perdis la postesignon, cxar antaux

unu horo trans la riveron iris tacxmento da soldatoj el 200 personoj.

Sxajnis tute neeble, ke la hindo inter la enpremoj de la piedoj de 200

homoj povus eltrovi la bezonatan postesignon. Sed la khojoj ne perdas

la kuragxon antaux malfacilajxoj. Tiel ankaux nun la postesignisto

iris returne kelkajn kilometrojn kaj tiel bone konatigis sin kun la

postesigno de la sxtelisto, ke li helpis al si ecx inter la postesignoj

de ducent homoj, kaj transirinte la riveron, li trovis la sxteliston.

Kompreneble la rezultatoj de tia sperto estas atingeblaj nur por la

kasto de khojoj kaj estas tenataj en plej granda sekreto antaux la

profanoj. La metio de postesignistoj tute ne estas sendangxera, cxar la

krimuloj uzas cxiun okazon, por liberigi sin de la homoj dangxeraj por

ili per helpo de veneno aux ponardo.

_En la Malviva Maro_, kiel oni almenaux pensis gxis nun, nenia viva

organa kreitajxo povas ekzisti. La senvivecon de tiu cxi maro oni

klarigadis al si per tio, ke la supraj partoj de la akvo enhavas gxis

25% da salo, tiel ke homo povas tie cxi nagxi sen movado de la manoj kaj

piedoj, kaj la malsupraj partoj estas en tre granda amaso sorbigitaj

de bromo, kio ankaux malhelpas la vivon en la Malviva Maro. Dume la

esploroj de la germana instruitulo Cortet montris, ke malgraux tiaj

malfavoraj kondicxoj en la sal-broma akvo de la Malviva Maro ekzistas

vivaj kreitajxoj, kiuj, estas vero, apartenas al la organismoj de la

plej malalta grado.

_Esploroj de la maro._ Profesoro Agassiz publikigis la rezultatojn

de siaj esploroj pri la floro kaj fauxno de la Silenta Oceano. Kiel oni

vidas el la raporto, vivaj kreitajxoj ekzistas en la maro nur gxis certa

profundeco, nome ne pli malsupre ol 171 klaftoj sub la suprajxo de la

akvo. Pli malsupre komencigxas jam la regno de absoluta morto, kiu sin

etendas gxis la spaco trovanta sin en malproksimeco de 5O-60 klaftoj de

la fundo de la maro. Tie cxi denove komencas montrigxi vivaj kreitajxoj.

Kompreneble, la konstruo de tiuj cxi bestoj kaj maraj kreskajxoj estas

konformigita al la grandega pezo de la akvo, kiun tiuj cxi kreitajxoj

devas porti sur si.

_Lumantaj briliantoj._ Jam en la jaro 1663 la siatempe glora

instruitulo, Robert Boyl, montris, ke ekzistas diamantoj, kiuj havas

la kapablon lumi en mallumo. Nun, kiel certigas la jxurnalo "Nature",

dedicxita al sciencoj naturaj, la hxemiisto Kunz konfirmas la supozojn

de Boyl. Kunz elmetis diamantojn por la dauxro de pli aux malpli granda

tempo al la efikado de la radioj de la suno, post kio la briliantoj

lumis en mallumo kun pli aux malpli granda forto. Tiun cxi saman aperon

la dirita hxemiisto konstatis, kiam li la esploratajn diamantojn

frotadis sur ligno, drapo aux metalo. La cirkonstanco, ke la kapablon

lumi la diamantoj ricevas per frotado sur metaloj, pruvas, ke la lumo,

kiun ili ricevas, ne havas naturon elektran. La eco de la diamantoj,

montrita de Kunz, povas doni utilan pruvilon cxe diferencigado de

briliantoj veraj de malveraj.

_La fino de la mondo._ La penso pri fino de la mondo turmentis la

homojn jam longe kaj trovis esprimon en granda serio da antauxdiroj.

Ne parolante jam pri la kredo je "millenium", t. e. ekzistado de la

mondo nur en la dauxro de mil jaroj post Kristo (kredo fondita kvazaux

sur kelkaj esprimoj de la Biblio), ni trovas en la mezaj centjaroj

tre oftajn antauxdirojn de tiu cxi speco. Bernardo el Turingujo en

la jaro 960 antauxdiris proksiman finon de la mondo, li ecx difinis

la tempon, nome, kiam la festo de Anunciacio falos sur la Grandan

Vendredon. Tia fakto havis lokon en la jaro 992, sed tiu cxi jaro

pasis, kaj la mondo ne esprimis ecx la plej malgrandan intencon perei.

En la dauxro de la X-a centjaro cxiuj regxaj decidoj komencigxadis

per la vortoj : "Cxar la fino de la mondo estas jam proksima . . ."

En la jaro 1186 la astrologoj ektimigis la popolojn per antauxdiro,

ke baldaux farigxos kunigxo de cxiuj planedoj. En la komenco de la

XIV-a centjaro la alhxemiisto Villeneuve anoncis, ke en la jaro 1335

venos la Antikristo. La glora hispana predikisto, Vincento Ferrier,

certigis, ke la mondo ekzistos nur tiom da jaroj, kiom da versoj sin

trovas en la Psalmoj, t. e. cxirkaux 2537 jaroj. La fino de la mondo

estis decidita por la jaro 1832, pri tio cxi restis ecx signo en la

kanteto de Beranger : "Finissons-en, le monde est assez vieux". La

antauxdiro por la jaro 1840 faris grandegan impreson. La finigxo de la

monda vivo devis havi lokon la 6-an de Januaro. Miloj da homoj finis

la aferojn terajn kaj atendis rezignacie la morton. Ni tamen scias, ke

ankaux tiu cxi antauxdiro montrigxis ne tiel dangxera. Ni preterlasas

multajn aliajn astrologiajn kaj kabalajn antauxdirojn kaj transiras al

pririgardo de la teorioj, sur kiuj liaj antauxdiroj estis fondataj. La

glora naturisto Buffon elkalkulis, ke la tero iom post iom malvarmigxas,

sed la homaro povos vivi sur gxi ankoraux 93 291 jarojn, gxis la sxelo

de la tero tiel forte malvarmigxos, ke cxia vivo sur gxi malaperos. Sed

de la tempo, kiam oni elmontris, ke la interna varmo de la tero ne havas

influon sur gxian suprajxon kaj ke la vivo sur gxi dependas sole de la

suno, tiu cxi hipotezo havas jam signifon nur historian. Alia teorio,

kreita ankoraux en tempoj antikvaj, diras, ke la internajxo de la tero

konsistas el fajra fandita maso kaj, se la vulkanoj, tiuj cxi klapoj de

sendangxereco de la tera globo, sxtopigxos, la tero krevos, kaj gxiaj

partetoj malaperos en la universo. Per tia maniero ni devus perei ne

de malvarmo, sed de fajro. Ekzistas ankoraux unu teorio, laux kiu la

mondo mortos malrapide kaj trankvile, en sekvo de ebenigxo de la tera

suprajxo. La ventoj kaj pluvoj deportados la suprojn de la montoj en

la valojn, kaj la tero per la riveroj kaj riveretoj estos iom post iom

forportita en la maron. La neebenajxoj de la tera suprajxo glatigxos,

la maro cxiam pli superversxos la bordojn, kaj kiam gxi kovros la

tutan suprajxon de la tero, la tuta vivo cxesigxos. Laux la teorio de

Adhemar la fino de la mondo povas esti kauxzita de superakvego, elvokata

de sxangxo de la centro de pezo de la tero kaj per tio cxi ankaux de

transnagxo de la glacio kaj akvo de la suda poluso al la norda. Tia

fakto havis lokon antaux 2020 jaroj kaj denove venos post 6307 jaroj.

Ekzistas aliaj instruituloj, kiuj diras, ke ni povas perei en la okazo,

se ia el la kometoj kunpusxigxos kun la tero. En tiu cxi okazo ne la

ekbato estus terura, sed la hxemia kunigxo de la densigita vosto de la

kometo kun la oksigeno de nia atmosfero. Tiam sur milionojn da mejloj

en la spacego eksplodus belega bengala fajro, kaj en tiu cxi grandioza

iluminacio estingigxus en unu momento la tuta tera vivo. Fine en la

sekvanta formo la glora franca astronomo Kamilo Flammarion, pentras al

ni la lastajn tagojn de la tero : La suno estas stelo, kiu ne restas

sen sxangxoj. Jam nun sur gxia suprajxo montras sin multaj makuloj;

ili sencxese pligrandigxas, kaj la suno malvarmigxas. Fortrenante kun

si la teron kaj planedojn tra la frostaj dezertoj de la universo, gxi

perdas sian varmon kaj lumon, kaj venos tempo, kiam gxia malvarmigxinta

suprajxo ne radios pli lumon nek varmon, kiuj donas vivon al la naturo.

Sed la homaro ne alvivos gxis tiu tempo kaj ne rigardos la lastajn

radiojn de la estingigxanta suno. En sekvo de malgrandigxo de la varmo

de la suno cxiam pli vastigxados la regionoj glaciaj; la maroj kaj la

teroj de tiuj cxi regionoj ne povos reteni vivon, kiu malrapide iom post

iom koncentrigxos en la regionoj subekvatoraj, kie la lastaj infanoj de

la tero kondukos la lastan batalon kun la morto. Fine la tero, senforta,

sekigxinta kaj dezerta, prezentos unu grandegan tombejon. La suno

farigxos rugxa, poste nigra, kaj nia tuta planeda sistemo transformigxos

en kolekton da nigraj masoj, turnantaj sin cxirkaux tia sama nigra

globego. Tia estas la hipotezo de Flammarion.

_El Hxinujo._ Trairante tra la plej cxefaj stratoj de Pekino,

oni povas ofte en la loko de krucigxo de du stratoj trovi grandegan

kovrilon, kiu sin etendas tra la tuta largxo de la strato, sur du altaj

kolonoj. Tiaj kovriloj estas metataj antaux detruitaj sanktejoj aux

en la lokoj de ia katastrofo, sed ordinare oni ilin metas, kiam la

regnestro devas traveturi. En tiaj okazoj kurieroj anoncas al la popolo

pri la proksimigxo de la monarhxo kaj la urbanoj rapide sin kasxas en

la domoj kaj kasxitaj anguloj. La hxina regnestro estas la sola persono

en Hxinujo, kiu ne scias, kiel elrigardas hxinoj, cxar liaj korteganoj

ne estas reprezentantoj de tiu cxi popolo. Oni diras, ke ankaux la plej

altaj provincestroj nenion scias pri la logxantoj kaj rilatoj de la

regionoj konfiditaj al ili.--Neniu el la hxinoj savas iam dronanton.

Cxar en Hxinujo oni kredas, ke la malbona spirito de dronanto vagas

super la suprajxo de la akvo, atendante novan oferon, kaj ke tio cxi

estas la sola momento, kiam la demono havas nenian servon. Tial neniu

volas savi dronantan homon, el timo, ke la kolerigita diablo vengxos por

la forsxirita de li certa akiro.

_Jubileo de tabako._ La kvarcenta jubileo de la eltrovo de Ameriko

prezentas ankaux tian saman jubileon de la eltrovo de la tabako.

Kristoforo Kolumbo en siaj memorajxoj lasis detalan sciigon, en kia

maniero la homoj konatigxis kun tiu cxi kreskajxo. La glora maristo

alvenis kun sia sxiparo al la bordoj de Kubo. La hindoj, ekvidinte de

malproksime blankajn homojn, forkuris. Tiam Kolumbo sendis post ili du

sxipanojn, kiuj, veninte en la hindan vilagxon, ekvidis multajn hindojn,

kiuj tenis en la busxo iajn torditajn kaj ekbruligitajn foliojn, kies

fumon ili elspiradis. En tia maniero estas eltrovita la tabako, kiu de

tiu tempo ricevis multajn amikojn kaj kontrauxulojn. Ankoraux Las Casas

predikis kontraux la moro de fumado, kiun oni heredis de la kolonianoj,

sed la tuta elokventeco de la glora misiisto restis senfrukta. La unua

en Euxropo kontrauxulo de fumado de tabako, Jakobo I, sin esprimis : "La

pasio fumi tabakon estas abomena kaj dangxera tiel por la kapo, kiel

ankaux por la pulmoj." En Hispanujo la granda inkvizitoro Bartolomeo

en la jaro 1659 malpermesis al la pastroj fumi tabakon en la dauxro de

unu horo antaux la Diservo kaj du horoj post la Diservo, kaj sub minaco

de ekskomuniko kaj de la plej severaj punoj malpermesis al cxiuj flari

tabakon en la dauxro de la Diservo. La papoj Urbano VIII kaj Innocento

IV eldonis bullojn malpermesantajn la fumadon, kaj en tiuj cxi bulloj

la busxo de persono fumanta estis komparata kun forno de diablo. La

Sorbono, invitita doni sian opinion, ne donis respondon decidan, kaj la

jezuitoj permesis fumi kaj flari tabakon tiom, kiom gxi servas al la

digestado kaj al la sano. Ludoviko XIV estis granda malamiko de tabako

kaj malpermesis uzi gxin cxe la kortego. La sultano Murado IV punadis la

fumantojn per morto. En Persujo oni la fumantojn batadis sur stangon.

Tamen cxiuj tiuj cxi malpermesoj neniom helpis kaj la pasio fumi tabakon

disvolvigxis cxiam pli multe. Richelieu, kiu pasie amis flari tabakon,

la unua metis sur tabakon depagon en la alteco de 2 frankoj por cxiuj

100 funtoj. En tia maniero la tabako de la jaro 1674 farigxis fonto de

enspezoj por la regno kaj alportis al la regna kaso milionojn.

_Kio estas vegetarismo?_ La vegetarismo, t. e. vivado per la

produktajxoj de la regno kreskajxa kun escepto de cxiuj mangxoj,

akirataj per difektado aux detruado de besta vivo, ricevas en la lasta

tempo cxiam pli da partianoj. En Londono sin trovas jam cxirkaux 40

restoracioj, en kiuj oni donas nur mangxon kreskajxan kaj kie cxiutage

cxirkaux 30 000 personoj akceptas malkaran kaj fortigan tagmangxon. En

Berlino en Januaro de 1893 jam ankaux ekzistis cxirkaux 20 restoracioj,

kaj en cxiuj pli grandaj urboj de Anglujo, Ameriko kaj Germanujo

ekzistas por personoj solestarantaj la okazo vivi vegetare, ne parolante

pri la multegaj, distritaj en la tuta mondo familioj, kiuj elstrekis

la viandon el sia tabelo de mangxoj. Granda nombro da societoj kaj

gazetoj penas konatigi kun la afero de sensanga nutrigxado pli grandajn

rondojn da homoj, kaj tiuj cxi penoj estas forte subtenataj de la cxiam

pli vastigxanta senmedikamenta kuracado de malsanoj aux la sistemoj

naturkuracaj de diversaj direktoj, kiuj preskaux cxiuj faris el la

forjxeto de mangxado de viando la unuan kondicxon cxe siaj malsanuloj.

Estus tial utile esplori pli proksime la motivojn de la vegetarismo.

Ni vidas, ke cxe cxiu viva estajxo, de la plej malgranda fungo gxis

la plej disvolvita besto laktosucxanta, la partoj de la korpo, kiuj

estas difinitaj por la nutro, estas tute precize arangxitaj por la

prilaborado de la respondaj mangxoj : la dentoj, stomako, intestaro de

la viandomangxanta leono estas esence malegalaj je la samaj organoj

de la kreskajxomangxanta elefanto, de la cxiomangxanta urso aux de la

insektomangxantaj birdoj. Ne povas esti alie ankaux kun la homo, kiu

laux la arangxo de sia korpo havas la plej grandan similecon je la

fruktomangxanta simio kaj sekve jam laux sia deveno devus ankaux esti

fruktomangxanto. Ni vidas tamen, ke la nuntempa kultura homo kontrauxe

preskaux nur en esceptaj okazoj vivas de fruktoj kaj ordinare uzas

mangxon miksitan, konsistantan el viando kaj kreskajxoj, kaj tamen povas

vivi kaj gxis certa grado esti sana. Sed tio cxi montras nur, ke la

naturo zorgis pri tio, ke ne tuj pereu cxiu ekzistajxo, kiu vivas ne

precize laux gxiaj reguloj. Sed difekto longe ne povas forresti, kaj la

cxiam pli grandigxanta malsanemeco kaj korpa degenerado de nia gento,

kiu parte certe dependas ankaux de aliaj malgxustaj kondicxoj de vivo,

montras kun timiga klareco, ke la miksita mangxo tamen ne povas esti la

gxusta. Kio do estas pli proksima, ol la reiro al la maniero de vivado,

dezirita de la naturo, t. e. al la vegetarismo? Preskaux cxiuj bucxataj

bestoj estas malsanaj, la grasigado estas fondita sur agado malsaniga

(manko de sango kaj grasa degenero), la viando sekve estas preskaux

cxiam malsana kaj malbonigita; krom tio komencigxas gxia putrado, kiam

la vivo forlasis la korpon. La homo kultura sekve en efektivo nutras sin

per mortintajxo. Dume la mangxajxo de la vegetarano estas ankoraux plena

de vivo. Se oni fruktojn kaj grenon elmetas al respondaj influoj, tiam

nova vivo naskigxas el ili. Kaj al ni sxajnas, ke por la konservado de

nia vivo, la plej bone tauxgas nur tia mangxo, en kiu ne mortis ankoraux

la gxermo de vivo. Nur tiam, kiam fruktoj kaj greno farigxas putraj, ili

trovas sin en tia stato, en kia la viando sin trovas jam tuj post la

bucxo! Cxu estas tial miro, ke la gazetoj konstante alportas sciigojn

pri venenigxo de viando, kiu sekvigas aux malfacilajn malsanojn, aux la

morton?! Kontrauxe, cxe mangxo kreskajxa tiu cxi dangxero estas preskaux

absolute esceptita, kaj se nur la ceteraj kondicxoj de la vivo estas

iom konformaj al la naturo, la vegetarano gxuas pli bonan sanon, ne

estas tiel forte elmetita al malsanoj aux elportas tiujn cxi multe pli

bone, ol la viandomangxanto. Nemezurebla estus la rekompenco, se mangxo

kreskajxa okupus la lokon de viando. Nun la vilagxano estas sklavo

de sia bruto. La dekono de la nun bezonata tero estus suficxa por la

nutrado de lia familio, se li plantus sur gxi fruktojn kaj legomojn. Al

tio cxi lia laborado estus pli pura, pli facila kaj pli interesa, ol

cxe la malnova mastrumado bruta kaj kampa, kie la plejmulto da laboro

devas esti uzata por produktado de mangxo por la bruto. Kun plantado de

fruktoj ankaux la homo klera volonte sin okupados, cxar gxi postulas

lian tutan spriton, lasas lin cxiam pensi pri la estonteco kaj per la

originaleco de la laboroj ligas la printempon kun la auxtuno, la someron

kun la vintro kaj en tia maniero faras el lia agado cxiam laboron sub

espero. Tutan homan vivon, ecx centjarojn dauxras la fruktoj de laborado

de fruktoplantisto kaj ofte nur la infanoj atingas plenan gxuon de la

plantoj, kiujn iliaj patroj faris. Nenie la nun tiel ofta, nur por la

momento kalkulita kaj sekve nemorala raba prilaborado havas pli malmulte

lokon, ol cxe plantado de fruktoj. Tial la fruktoplantado devas influi

noblige sur tiujn, kiuj sin okupas je gxi. Pli grandaj ankoraux estas

la moralaj rezultatoj de la forjxetado de mangxo vianda, kiu estas

ja la unua kondicxo por la disvolvigxo de la plantado de fruktoj kaj

legomoj, dank' al la per tio cxi forte pligrandigita bezono de nutrajxo

kreskajxa. La akirado de viando estas neebla sen barbareco; gxi povas

esti farata nur per mortigado de vivaj, sentantaj ekzistajxoj, kiuj

estis kreitaj por vivo, ne por morto. En cxiu senpartia, sentanta homo

vivas abomeno al detruado de vivo, kaj nur la kutimo povas silentigi la

internan vocxon, kiu krias al ni : "ne mortigu!" Multaj tabloj restus

sen viando, se la mastrino de la domo devus mem mortigi barbare la

beston. En neklara konscio de la nemoraleco de la busxado oni ja sen tio

forpelis jam en malproksimigitajn bucxejojn la scenojn de mortigado de

bestoj, kiuj ne estas eblaj sen fluoj de sango, sen kompatinda kriado

kaj agonio de la mortantaj bestoj, sen sangitaj vestoj kaj manoj de la

bucxistoj. Riveroj da sango, kriado de mortantaj, odoro de putrado--

kia kontrasto al la korgxojiga vido kaj bonodoro de sxargxita fruktarbo

aux de pure arangxitaj magazenoj de fruktoj! La ankoraux ne malbonigita

instinkto de la infanoj ne dubas, kion gxi devas elekti--sangan

cxifonon de mortinta besta korpo aux ridantan pomon, bongustan vinberon.

Per la cxeso de grasigado kaj bucxado tiel delikatigxo de moroj estus

necesa sekvo de la vastigxo de la vegetarismo. Ke la bestoj nin mangxos,

se ni ilin ne mangxus (la ordinara rediro de la nevegetaranoj), ni ne

devas timi; oni ja nur ekmemoru la grandan penon, kiun la brutedukisto

havas kun la edukado de bucxaj bestoj. Baldaux ekzistus nenia bruto,

se neniu plu zorgus pri tio cxi. Kaj la laborado de la bestoj ja sen

tio cxiam pli kaj pli estas anstatauxata per forto de masxinoj, kaj

anstataux la bucxado la homoj baldaux fordonus sin al la pli sana

profesio de gxardenisto, kiam ili vidus, ke tio cxi donas pli grandan

profiton. Ke la homo tre bone povas ekzisti kaj esti tre forta de mangxo

kreskajxa, ecx se gxi estas kunmetita tre unuforme, tion cxi pruvas

la milionoj da vilagxanoj, kiuj nur malofte ricevas sur sian tablon

peceton da viando kaj el kies mezo ja cxiam nova fresxa sango venas en

la malsanemajn, sangomankajn familiojn de la urbo. La vilagxanoj sekve

senkonscie estas praktikaj vegetaranoj. Sed kiel ricxe oni povas kunmeti

sian tabelon de mangxoj, oni vidas el la sekvanta tabelo de kreskajxaj

nutrajxoj, kiuj per ricxeco de sia enhavo ne lasas ion por deziri : 1)

Fruktoj : kun kernoj, kun ostetoj, kun sxeloj, nuksoj, beroj, sudaj

fruktoj; fruktajxoj, kiel ekzemple fruktoj sekigitaj, fruktaj gelatenoj,

marmeladoj, konfitajxoj, fruktaj sukoj; oleo de olivoj, de nuksoj, de

migdaloj, butero de kokosoj. 2) Grenoj : tritiko, sekalo, hordeo, aveno,

rizo, maizo, poligono, spelto, milio k. t. p. en iliaj prilaborajxoj

en formo de faruno, grio, makaronoj, vermicxeloj, pano, bakajxo kaj

farunajxo de diversaj specoj. 3). Fruktoj sxeletaj : faboj, pizoj,

lentoj, kiel ankaux la faruno el ili. 4). Legomoj : radikaj, foliaj,

trunketaj, floraj kaj fruktaj; fungoj, salatoj kaj supaj herboj. Fine

oni devas ankoraux montri, ke la kuirejo de vegetaranino estas esence

pli simpla, ol la kuirejo vianda. En cxiuj tempoj memstaraj pensantoj

levadis sian vocxon kontraux la mortigado de bestoj por la celoj de nia

nutrado; ecx tutaj popoloj, kiel ekzemple la pli altaj kastoj de la

hindoj-buddistoj, uzas pro motivoj religiaj nur mangxon kreskajxan. Ke

por la sindefendo la mortigo de al ni malutila besto estas permesata,

ecx sxuldo, tion ankaux la vegetarano ne neas; en tiaj okazoj estajxo

pli malalta devas cedi al estajxo pli alte organizita. Ni devus tro

multe paroli, se ni volus priskribi pli detale la cxiuflankan efikadon

de la vegetarismo. Ni devas nin kontentigi je la supre donitaj mallongaj

rimarkoj kaj sendi la dezirantojn al la tre ricxa literaturo, kiu aperis

rilate tiun cxi objekton. Kiu deziras ekkoni la objekton pli proksime,

tiu povas venigi per ia librejo la katalogon de Max Breitkreuz en

Berlino, de Theod. Grieben (L. Fernau) en Lejpcigo, do Hartung et Sohn

en Rudolstatt, aux li turnu sin al ia el la kluboj vegetaranaj, kiuj

ekzistas en cxiuj pli grandaj urboj.

_La lingvo de Hxinujo_. En Euxropo oni ordinare pensas, ke en la

tuta Hxinujo oni parolas nur unu lingvon--la hxinan. Estas vero, ke

la logxantoj de Pekino, kiel ankaux la logxantoj de Kantono, Sxanhxajo,

Futsxano aux Amojo parolas hxine, sed de la dua flanko estas ankaux

vero, ke la plej granda parto de la logxantoj de unu el la diritaj urboj

povus kompreni la logxanton de alia urbo ne pli bone, ol ekzemple la

Berlinano la Londonanon aux la Parizano la Holandanon. La naturo de la

diversaj dialektoj de Hxinujo havas nenion komunan kun la "patois" aux

la simpla "dialekto de la ordinara vivo" : ili estas parolataj de la

plej altaj statoj, kiel ankaux de la simpla popolo, de la instruituloj,

kiel ankaux de la malklera amaso, de la oficisto, kiel ankaux de la

"kuli". La dialekto estas aparta lingvo, unu el la multaj kaj tre

malsamaj inter si lingvoj, kiujn oni trovas en Hxinujo. Estas vero,

ke ili estas parencaj inter si kaj trovas sin inter si reciproke en

tia sama rilato, kiel ekzemple la araba al la hebrea, sira kaj aliaj

semitaj lingvoj, aux kiel la germana al la angla, holanda, dana, sveda

k. t. p. Tiujn cxi multegajn "dialektojn" oni povus laux la "Orient-Azia

Blojdo" dividi en la sekvantajn ok cxefajn klasojn : la Kantona, Hakka,

Amoja, Svatana, Sxanhxaja, Ningpoa, Hajnana kaj Mandarina. El tiuj

cxi lingvoj la lasta estas la plej juna; tio cxi renversas la tre

vastigitan opinion, ke la Mandarina dialekto estas la lingvo de Hxinujo

kaj ke la ceteraj lingvoj estas nur dialektoj. La Kantona lingvo pli

ol la Mandarina estas simila al la antikva lingvo de Hxinujo, kiu

estis parolata antaux cxirkaux 3000 jaroj. La plej multe vastigita

lingvo estas la Mandarina, kiu en tia aux alia formo estas parolata

en dek kvar aux dek kvin el la dek naux provincoj, en kiujn Hxinujo

estas dividita. Malgraux la diversaj dialektoj oni povas per la lingvo

Mandarina komprenigi sin cxie, kie tiu cxi lingvo estas parolata. Se

oni kalkulos, ke la logxantaro de Hxinujo estas 360 000 000, oni povas

diri, ke cxirkaux 300 000 000 el ili parolas la lingvon Mandarinan.

Cxiuj mandarinoj devas koni tiun cxi lingvon, kaj cxiuj, kiuj gxin

ankoraux ne parolas, devas gxin lerni. La aliaj lingvoj de Hxinujo estas

parolataj de pli malgranda nombro da homoj, tamen en cxia okazo tiu cxi

nombro estas ankoraux suficxe granda. Tiel ekzemple cxirkaux 20 milionoj

parolas la lingvon Kantonan en tiu aux alia formo. La enkonduko de

unuforma lingvo en Hxinujo anstataux la multegaj tiel nomataj dialektoj

estas, almenaux por la plej proksima tempo, ankoraux nur revo. Antaux

cxirkaux 200 jaroj la imperiestro Kang-Hi ordonis arangxi por tiu cxi

celo en diversaj partoj de la regno lernejojn, tamen la plano donis

nenian rezultaton. Ke Hxinujo en la estonteco havos ian unuforman

lingvon, estas tamen tre kredeble, kaj la lingvo Mandarina kredeble fine

farigxos la regna kaj nacia lingvo de la tuta Cxiela Imperio.

_Kiel elrigardas la norda poluso?_ La Amerika astronomo Jonson,

supozante, ke la ekspedicio de Nansen havos sukceson, priskribas la

aperojn, kiujn vidos la esplorantoj sur la norda poluso. Tiel, ekzemple,

la taga lumo dauxros sen interrompo de la 21 de Marto gxis la 22 de

Septembro, la tuta resta parto de la jaro konsistos el malluma nokto,

simila al niaj auxtunaj noktoj. La steloj estos vidataj, sed Nansen ne

vidos ilian levigxon nek mallevigxon. Cxirkauxe regos silento premanta.

Poste en tiu cxi maro glacia komencigxos ventegoj kaj huraganoj. Inter

senlima mallumo oni auxdos la bruadon de ventegoj, gxemojn, plorojn,

kvazaux en la mondon ensxirigxis cxiuj fortoj de la infero, kaj al

cxio tio cxi la nokto mallumega, nigra, senfina . . . Sur la malfortan

sxipon premas de cxiuj flankoj montoj da glacio, sube estas maro kaj

nenio pli. La ventegoj bruas kaj fajfas, la sxipo krakas terure. Poste

Nansen ekvidos naskigxantan lumon, flaman brilon de matena cxielrugxo,

anoncanta la venon de la suno. La cxielo kovrigxos per ora koloro kaj

en la dauxro de tri monatoj iom post iom levigxados la suno, kaj en

la dauxro de la tri sekvantaj monatoj gxi mallevigxados. Sed en la

tuta dauxro de tiuj cxi ses monatoj estos konstante lume. Poste denove

farigxos mallumo kaj nokto.

_Rimedo kontraux ondegoj_. En unu el la lastaj kunsidoj de la

franca societo de savado de dronantoj estis montrita nova aparato, kiu

kvietigas la ondegojn kaj konsistas el reto, plektita el facila sed

fortika materialo. Tiu cxi reto efikas kiel oleo, kiu, kiel oni scias,

havas la kapablon kvietigi la forton de la ondoj. La provoj, kiujn oni

faris kun tiu cxi reto sub Quiberon, sur la spaco de 800 kvadrataj

metroj, donis rezultajxojn tiel bonajn, ke la franca ministro de maro

difinis specialan komision, por esplori la efikadon de la reto sur la

ondojn de maro.

_El la historio de la grafologio._ Jam longe oni antauxvidis la eblon

diveni la karakteron de la persono el la karaktero de gxia skribado.

En la jaro 1602 la itala instruitulo Bilbo publikigis verkon : "Pri la

rimedo ekkoni la morojn kaj la ecojn de skribanto laux lia skribado".

Lavater okupadis sin je tiu cxi sama objekto, sed nur en la komenco de

tiu cxi centjaro (1806) la franco Johanno Hipolito Michon alkondukis

tiun cxi arton, aux kiel aliaj diras, "sciencon" al suficxa grado da

perfekteco, donis al gxi certan formon kaj metodon. Nun ekzistas en

Parizo Societo Grafologia (strato de Bonaparte N-ro 62); en la nombro

de gxiaj honoraj prezidantoj sin trovas : Aleksandro Dumas (filo) kaj

Mgr. Barbier de Montant; sub la redakcio de Varinard la societo eldonas

monatan gazeton "La Graphologie", kiu inter aliaj donas "portretojn

grafologiajn". Antaux nelonge la Luksemburga jugxistaro oficiale

konfesis la ekzistadon de la grafologio, turnante sin al la redaktoro

de la dirita gazeto en unu jugxa afero, en kiu ordinaraj kaligrafoj ne

povis helpi. S-ro Varinard solvis bone la problemon. De tiu tempo la

jugxo Luksemburga farigxis eterna abonanto de la "Graphologie". Krom

tiu cxi servo publika, la redakcio faras multajn servojn privatajn,

divenante ekzemple al enamitoj pri la karaktero de iliaj idealoj, al

bankieroj pri iliaj kontoranoj k. t. p.

_Higieno de longevivado._ D-ro Javal dissendis antaux nelonge

serion da demandoj al multaj centjaraj maljunuloj, dezirante el iliaj

respondoj kunmeti regulojn, kion oni devas fari, por longe vivi.

Cxirkaux 50 personoj sendis al li respondojn. Ilia esenco estas la

sekvanta : Mangxado simpla kaj suficxa; precipe kreskajxa; la plejparto

de la centjaruloj tute ne uzadis alkoholon, kelkaj trinkis vinon.

Cxe la mangxado esti varme vestita; tabakon ne fumi. Estas strange,

ke preskaux cxiuj ili amas frandajxojn, ekzemple sukeron. Fine cxiuj

senescepte sciigis, ke ili tra la tuta vivo kiel eble plej pene evitadis

ekscitigxojn.

_El Kalifornio._ Kiel oni scias, Kalifornio apartenas al la lokoj

tre ricxaj kiel per mineraloj, tiel ankaux per produktajxoj de la regno

kreskajxa. La kreskajxoj tie ofte distingas sin per tiaj grandegaj

mezuroj, ke ni, euxropanoj, tute ne povus gxin kredi. Tuj cxe la eniro

en la montojn, en la loko Kalaveraso, sur la alteco de 1400 metroj super

la nivelo de la maro, trovigxas angulo de arbaro, en kiu kolektigxis

tuta familio da grandeguloj el la speco de la tiel nomataj "mamontaj

arboj". Grizaj, maljunaj, ornamitaj per nudaj brancxoj nur sur la

pintoj, ili staras jam ne la unuan miljaron kaj estas cxirkauxkreskitaj

de densa musko. Flamaj floroj nestigxas en la fendoj de iliaj radikoj

kaj sur la sulkita sxelo. La fresxa muska suprajxo de la tero estas tre

mola sub ili. Iliaj folietoj estas tre malgrandaj, kaj ilia korpo--la

ligno--estas malmola, de rugxeta koloro, sed tre rapide nigrigxas de

la tempo. La plej granda el la Kalaverasa familio de tiuj cxi arboj, sub

la nomo "Maljuna arbo", jam pli ne ekzistas. Kiam gxi ankoraux vivis,

gxi havis la alton de 90 metroj kaj cxirkaux 10 metrojn en la diametro.

Antaux 40 aux 60 jaroj la euxropaj enmigrintoj-kolonianoj ekvolis faligi

tiun cxi arbon. Cxu gxi malhepis al la konstruo de kolonio aux al

trameto de vojo, cxu oni simple bezonis tiun arbegon por iaj laboroj,

ekzemple por fari el gxi trabojn aux tabulojn,--fakto estas, ke la

kolonianoj komencis gxin elhaki. Trasegi aux trahaki grandegulon, kiu

havas 10 metrojn en la diametro, estas afero ne facila. Kian grandegan

multegon da ekbatoj devis fari la malgrandaj hakiloj de la laborantoj

gxis la atingo de la internajxo! Ili submordetus gxin tiel same, kiel

mordetas la arbaraj skaraboj niajn betulojn, alnojn kaj pinojn. Sed

la laboro de la kolonianoj iris pli rapide. Per grandegaj boriloj ili

traboris la arbon en multaj lokoj, hakadis en la dauxro de ses semajnoj

kaj fine gxin faligis. La arbo falis, kaj sur la suprajxo de la fresxa

sxtipo, kiun oni purigis kaj glatigis, estis konstruita--areno por

dancoj! La agxon de la arbo oni difinis per la nombro de la tavoloj sur

la sxtipo, kaj oni trovis, ke la arbo havis la agxon de 3000 jaroj! En

la dauxro de tri semajnoj oni desxiradis de la subhakita grandegulo la

sxelon; la sxelo havis la dikecon de 2/3 da metro kaj estis sendita al

la ekspozicio en San Francisko. Ni montros ankoraux unu ekzemplon de

arbara grandegulo. Tio cxi estas la tiel nomata "Cxevala arbo", kiu mem

falis kaj kusxas jam kelkajn centjarojn. Gxia grandega trunko havas

inter la radikoj, kiuj estas elturnitaj eksteren, cxirkaux 40 metrojn en

la diametro, kaj en la malplena internajxo, en la spaco de 30 metroj,

rajdanto sur cxevalo povas tute libere traveturi la tutan arbon trae!

Kia nevidebla forto, kia ventego aux tertremo povis elsxiri el la tero

tian grandegulon, kies agxo dank' al la putreco kaj neklareco de la

tavoloj ne povas esti difinita ecx proksimume! Pri aliaj arboj de tiu

loko ni diros nur kelkajn vortojn. Grandeguloj en tiu loko ekzistas

multaj ankoraux nun, kaj oni nomas ilin cxiun per propra nomo. Inter ili

estas : "Tri fratinoj", cxiu po 90 metroj de alto; "Geedzoj", malmulte

pli malgrandaj ol la "Fratinoj". Ekzistas tuta "familio", konsistanta el

26 arboj-kolosoj; la plej maljuna el ili--la patro--havis la alton

de cxirkaux 150 metroj; subputrinte kaj falinte, gxi rompigxis sur unu

el siaj najbaroj en du partojn, kaj la pli malgranda el ili, havanta la

longon de 90 metroj, kusxas sur la tero en nia tempo. [N. Kusxnir.]

_Nova nutra kreskajxo._ Sur unu el la insuloj de Japanujo oni okaze

eltrovis novan nutran kreskajxon, al kiu oni donis la nomon "Polygonum

Saghalae" de la nomo de la insulo Sagalo, sur kiu oni gxin eltrovis. Gxi

distingigxas per kreskado tiel rapida, ke en la dauxro de tri gxis kvar

monatoj gxi atingas la altecon de 2 metroj kaj kovrigxas per grandegaj

folioj, kiuj prezentas bonegan mangxon por la bruto. Unu arbetajxo de

tiu cxi kreskajxo ombras la spacon de tri kvadrataj metroj, kaj la tuta

maso da folioj de unu arbetajxo pezas 30 kilogramojn. La trunko kaj

cxiuj aliaj partoj de la kreskajxo enhavas en si multe da amelo kaj

aliaj nutraj sxtofoj. Tiu cxi kreskajxo, kiel montris la unuaj provoj,

ne postulas penan edukadon. Antaux nelonge kelkaj arbetajxoj estas

elsenditaj Francujon, kie oni intencas fari provojn de gxia plantado en

granda mezuro.

_Konservado de vivaj fisxoj._ Oni scias, ke kelkaj specoj da fisxoj

enfosas sin por la vintro en sxlimon kaj restas en gxi en la stato de

plena rigidigxo. La hxinoj turnis atenton sur tiun cxi fakton kaj,

apogante sin sur gxin, elpensis spritan rimedon por konservado de vivaj

fisxoj. La kaptitan fisxon ili tuj cxirkauxkovras per malseka argilo

kaj kasxas gxin en glaciejo. Post kelkaj, ecx post dek monatoj la tiel

konservita fisxo, enlasita en akvon, revivigxas. En tia maniero la pli

ricxaj hxinoj konservas en siaj glaciejoj grandajn provizojn da vivaj

fisxoj. Tamen ne cxiujn specojn da fisxoj oni povas konservi en tia

maniero.

_Kolonio komunista_ de Auxstraliaj elmigrantoj estas nun fondata en

Paragvajo. Multaj personoj kune kun siaj familioj forlasis sian landon

kaj formigris en la novan patrujon. La Belga konsulo en Buenos-Ayres

sendis al sia registaro la sekvantajn sciigojn pri tiu cxi kolonio : La

registaro de Paragvajo fordonis al la kolonianoj por cxiam spacon da

tero, kiu okupas 40 mejlojn kvadratajn kaj kusxas sur la norda bordo de

la rivero Tebikuara, en la interspaco de 6 mejloj de la fervojo Villa

Rica. Gxis la jaro 1894 devas logxigxi tie 400 familioj en la nombro de

2000 personoj. La profitoj, kiuj estos atingataj per komuna laborado,

devas cxiujare esti dividataj inter cxiuj plenagxaj personoj, tiel

viroj, kiel ankaux virinoj. La kolonio estos regata de direktoro kaj de

aldonitaj al li konsilanoj. Cxiuj plenagxaj logxantoj de ambaux seksoj

havas la rajton de vocxdonado. La lernejoj kaj malsanejoj estos tenataj

je la kalkulo de la komunumo. Cxiuj religioj havas egalajn rajtojn, kaj

cxiu familio povas havi religion, kiun gxi volas. La societo posedas

suficxajn rimedojn, por atendi 1 l/2 jarojn la unuan rikolton de la

kampoj. La spaco da tero, donita de la Paragvaja registaro estas tre

fruktoporta, sed arbara kaj postulanta multe da prepara laborado.

_La deveno de la kiso._ La konata itala instruitulo Lombroso

publikigis en la "Nouvelle Revue" artikolon pri la deveno de la kiso.

Laux lia opinio cxiuj popoloj sovagxaj kaj ecx duone-civilizitaj,

enkalkulinte ankaux la Japanojn, ne vidas en la kiso simbolon de amo.

Tiel same ankaux la Novo-Zelandanoj, Somalisoj, Eskimosoj k. t. p. Inter

kelkaj popoloj oni ne diras : "kisu min", sed "flaru min". Lombroso

diras, ke la kiso naskigxis iom post iom kaj havas sian komencon en la

akto patrina, t. e. en la nutrado de la brustaj infanoj de ilia patrino.

Gxis nun kelkaj virinoj-patrinoj en tia maniero dorlotas siajn infanojn.

Tiu cxi moro estas precipe disvastigita inter la logxantoj de la insuloj

Fidgxi. Ili ne havas vazojn por trinki, kaj la homoj trankviligas tie

sian soifon rekte el la rivereto, per helpo de tubeto, kaj la infanoj

tie mortus de soifo, se la patrinoj ne trinkigadus ilin per enversxado

al ili akvon en la busxon el sia propra busxo. En la poemoj de Homero

kaj Heziodo ne estas dirita ecx unu vorto pri la busxo nek pri la kiso

en senco de seksa amo, tie estas parolate pri ili nur kiel pri kareso

patrina. Tiel ekzemple Hektoro en la sceno kun Andromahxo tute ne kisas

sian edzinon, sed nur karesas sxin per la mano. Nenio ankaux estas

dirita pri kiso en la rakontoj pri Venero kaj Marso, pri Uliso kaj

Kalipso, Uliso kaj Circeo, Pariso kaj Heleno aux Hero en la XIV kanto de

Iliado. Ne ekzistas tie ecx unu epiteto, kiu karakterizus la busxon de

Heleno, Andromahxo, Brizeido, Kalipso aux Circeo. En la antikvaj Hindaj

poemoj Lombroso ne trovis ecx postesignon de kiso erotika. Cxio tio cxi

montras, ke en tiuj tempoj gxi ne ekzistis, sed naskigxis nur en la

tempo de pli granda disvolvigxo de la civilizacio.

_Memvola vivisekcio_. Du Amerikaj kuracistoj antaux nelonge

publikigis en la gazeto "New-York Herald" originalan anoncon, en kiu ili

proponas 5000 dolarojn da rekompenco al la persono, kiu konsentus, ke

oni faru al gxi operacion, konsistantan en farado de truo en la stomako

kaj fermado gxin poste per vitro, por farado de esploroj super la

funkciado de la stomako. Al tiu cxi propono alsendis sian konsenton 142

homoj, precipe laboristoj. La "felicxa elektito" farigxis unu atleto,

kiu ne havis sukceson en la cirkoj.

_Sekigado de marcxoj_. Malgraux la grandegaj spacoj da ankoraux

ne okupita prilaborebla tero, la Amerikanoj jam frutempe pensas pri

akirado de novaj pecoj da tero. En la sxtato Georgio oni komencis la

sekigadon de grandegaj marcxoj, kiuj gxis nun estis nur la loko de

logxado de aligatoroj kaj aliaj akvaj bestoj. Unu cxefa kanalo kaj multo

da kanaloj paralelaj flankaj liberigos de sub la akvo spacon da 250 000

hektaroj da tero. Ekster tio cxi funkciados, kiel ordinare en Ameriko,

masxinoj vaporaj, pumpantaj la akvon en la kvanto de 135 000 litroj en

minuto. Sub la tavolo da sxlimo kaj sur la nemultaj insuletoj de la

marcxo oni jam trovis sendubajn postesignojn de ekzistado de la antikvaj

logxantoj de Ameriko en tiu cxi loko. La arhxeologoj promesas al si

ricxan rikolton, kiam la ingxenieroj finos la laborojn senakvigajn.

_Nova diamanto_. La gloro de la Kohi-Noor, Regento, Orlovo kaj aliaj

eksterordinare belaj kaj grandaj diamantoj devas nun paligxi antaux

la diamanto-grandegulo, kiun oni antaux nelonge trovis en la suda

Afriko, en la libera regno Orangxo, en la loko Jagersfontein. La 30-an

de Junio de la jaro 1893 unu kafro, interparolante kun la observanto

de laboro, rimarkis, ke proksime io lumas sur la tero. Li kovris la

lumantan objekton per la piedo, kaj kiam la observanto foriris li

elfosis grandegan sxtonon, havantan la alton de cxirkaux 8 centimetroj

kaj la largxon de cxirkaux 5 centimetroj. Gxia pezo estas 971 karatoj.

Gxia prezo superas cxion, kion oni gxis nun pagadis por diamantoj. La

kafro poste mem fordonis gxin al la entreprenanto; li ricevis por gxi

150 funtojn da sterlingoj, cxevalon kaj selon kaj revenis hejmen forte

felicxa. Estas interese, ke ia societo farmis la tiean fosejon kun la

rajto acxetadi laux pezo en karatoj cxiajn sxtonojn, suprajn, malsuprajn

kaj indiferentajn; la kontrakto finigxis la 30-an de Junio de tiu cxi

jaro, kaj tiu grandega diamanto estis preskaux la lasta sxtono, kiun

oni trovis en tiu cxi tago. Al la posedantoj oni proponis jam por gxi

1 500 000 frankojn, sed kelkaj pensas, ke la prezo atingos la sumon de

15 000 000. La sxtono havas koloron blanka-bluan kaj estas preskaux tute

pura. Sur gxi trovigxas malgranda nigra makuleto, pri kiu oni pensas, ke

gxi malaperos post la facetado. Nun la sxtono sin trovas en Londono.

_Timo._ En unu el la Amerikaj bestejoj oni faris antaux nelonge

provojn, por konvinkigxi, en kia grado estas vera la proverba timo de

leonoj, tigroj, elefantoj kaj aliaj grandaj bestoj antaux simpla muso.

Antauxe oni enlasis muson en la kagxon, en kiu sin trovis du grandegaj

leonoj; tiuj cxi forsaltis kun timego, terure kriante kaj penante eligxi

el la kagxo. Iom post iom ili trankviligxis tiom, ke ili cxirkauxflaris

la gaston kaj poste jam turnis sur lin nenian atenton. Tiel same tenis

sin granda regxa tigro. Elefanto tremis de teruro kaj maltrankvile

movadis la rostron; sed lia dresita kolego kun plej malvarma sango

dispremis la gaston per la piedego. Hienoj kaj lupoj, rigardante la

aferon pli praktike, sufokis tuj la ratojn kaj musojn, kiujn oni enlasis

al ili en la kagxon.

_Viroj kaj virinoj._ Profesoro Bucher el Lejpcigo elkalkulis la

rilatan nombron de la viroj kaj virinoj en Euxropo. Montrigxas, ke,

esceptinte Grekujon, Italujon kaj la regnojn Danubajn, inter la 300

milionoj da logxantaro en Euxropo sin trovas 4 1/2 milionoj pli da

virinoj, ol da viroj. La plinombreco de la virinoj estas la plej forte

disvolvita en la agxo, kiu estas la plej responda por edzigxo, nome en

la agxo de 20 gxis 30 jaroj; la plej rimarkebla gxi estas en la urboj,

precipe en tiuj urboj, kie staras tre malgrandaj garnizonoj, ekzemple

en Svisujo aux Skandinavujo. En Portugalujo kontraux 1 000 viroj estas

1 091 virinoj, en Norvegujo 1 090, en Polujo 1 076, en Anglujo 1 060.

Berlino havas kontraux cxiuj 1 000 viroj 1 080 virinojn, Dresdeno 1 113,

Frankfurto sur Majno 1 123. La kauxzo de tiu cxi plinombreco estas la

pli granda mortado de knaboj en la agxoj sucxula kaj infana.

_Internacia universitato por memlernuloj._ En la Amerika sxtato

Nov-Jorko, sur la bordo de la lago Chautauque, trovigxas la universitato

por memlernuloj, konata en Ameriko sub la nomo C. L. S. C. (Chautauque

Literary and Scientific Circle). Tiu cxi universitato estis fondita

en la jaro 1867 de la Amerikano D-ro Vincent. La unua penso de la

organizatoro estis : doni la eblon al pli maljunaj homoj plenigi la

mankojn, devenantajn de nepreciza lerneja edukado aux de tro frua

cxesigxo de tiu cxi edukado, sed en tia maniero, ke la lernado ne

alportu malhelpon al la cxiutagaj devoj kaj okupoj de la lernantaj

homoj. La por tiu cxi celo fondita rondo estas gxis nun la cxefa akso

de la societo C. L. S. C. Organizata memlernado sxajne estas ideo ne

nova, sed nova estas la sistemo de d-ro Vincent de popularigado de

sciencoj inter personoj pli maljunaj kaj logxantaj malproksime de centro

de civilizacio. En Bostono ekzistas jam rilate de longe societo sub la

nomo "Study at Home Society", kiu por du dolaroj jare alsendadas al la

interesatoj instrukciojn kaj bonegajn konsilojn tusxante la metodon

de memedukado per legado; sxajnus, ke tia societo respondas tute al

sia celo; sed "Study at Home Society" havis en la jaro 1886 nur 2 000

membrojn, dum C. L. S. C. posedis ilin 60 000!

D-ro Vincent mem estis devigita de diversaj malfelicxaj cirkonstancoj

forlasi en la agxo de 20 jaroj la kolegion kaj farigxi Metodista

predikisto; tial, sciante, per kia malfacila maniero oni akiras en pli

malfrua agxo la necesajn sciajxojn, li el la tuta koro bedauxris tiujn,

kiuj iras sur tiu vojo; la penson helpi al ili li portadis en si tra

25 jaroj, kaj nur en la jaro 1867, trovinte en la persono de L. Miller

efikan kunlaboranton, li sian penson transformis en fakton. La pretan

materialon la organizatoroj trovis en la societo "Teachers Retreat",

kiu gxis nun ekzistas en Chautauque. La membroj de la dirita societo,

instruistoj de dimancxaj lernejoj de Metodistoj, kunvenas en Chautauque

en somero por trisemajna kunestado, por priparoli siajn demandojn

kaj trovi novajn rimedojn, por ricxigi siajn sciojn. Uzinte tiun cxi

materialon, d-ro Vincent kaj Miller kreis la universitaton en la plej

simpla formo, intencante perfektigadi gxin laux alvenontaj bezonoj kaj

demandoj. La sukceso estis tre granda. La nova plano de universitato

estis publikigita en la jaro 1878, kaj tuj aligxis al la societo 700

personoj. La kredo je luma estonteco estis granda kaj la entuziasmo

eksterordinara : kiam la membroj revenis el Chautauque hejmen kaj

rakontis al la amikoj kaj konatoj pri la nova entrepreno, sxutigxis tuj

petoj pri akcepto en la societon de plej diversaj flankoj de la lando.

Tiel en la fino de la jaro 1878 la societo posedis jam 8 000 membrojn,

en 1885 la nombro de la membroj estis 35 000, kaj kun cxiu jaro la

nombro de la membroj rapide kreskas. La membroj estas disjxetitaj

en urboj, urbetoj kaj vilagxoj de la Unuigitaj Sxtatoj, Kanadujo,

Meksikujo, Anglujo, Svisujo, Italujo, Hindujo kaj aliaj landoj.

Por farigxi membro de C. L. S. C. estas nur necese sciigi pri sia

deziro per letero la sekretarion de la societo, kun aldono de 50

centimoj en signoj de posxto; tiu cxi malgranda sumo, alportita de la

membro unu fojon por jaro, servas jam por elspezoj de korespondado,

sendado de programoj, tabeloj da demandoj k. t. p. La sekretario,

ricevinte la leteron de kandidato, sendas al li presitan tabelon

da demandoj, petante efektive veran respondon. La demandoj estas

sekvantaj : 1) kia estas via nomo; 2) adreso; 3) cxu vi estas frauxlo,

frauxlino aux edzigita; 4) via agxo; 5) se vi estas edzigita, kiom da

vivantaj infanoj vi havas; 6) je kio vi vin okupas; 7) kia estas via

religio; 8) cxu vi estas decidita oferi 4 jarojn, por trairi la kurson

de lernado; 9) cxu vi promesas oferadi 4 horojn cxiusemajne por legado

de rekomendotaj al vi libroj; 10) cxu vi povas aldoni al tiuj cxi 4

horoj ankoraux iom da tempo, kaj kiom nome? Profesoroj, esplorinte la

respondojn de la interesato, sendas al li katalogon de libroj, kiujn li

devas legi en la dauxro de unu jaro. La nombro kaj enhavo de la libroj

estas tia, ke oni povas ilin tralegi en unu jaro, uzinte por tio cxi

cxirkaux 40 minutojn cxiutage. Por la rekomendataj libroj ne ekzistas ia

gradigado, tiel ke studanto de la unua kaj kvara jaroj legas ofte tiujn

samajn verkojn. Ekzemple por la jaro 1884/5 la universitato rekomendis

la sekvantajn kelkajn verkojn : "Historio de Grekujo" de Burns; "Arto

de elokventeco" de Toundsend; "Historio de la reformacio" de Heret;

"Ciro kaj Aleksandro de Macedonujo" de Abbot; "La karaktero de Jezo"

de Beschnel; "Hxemio" de prof. Apilton; "Facilaj lecionoj de biologio

de la bestoj" de Uyeyt; "Esploroj pri la kulinara scienco kaj arto",

"Priskribo de la antikva greka vivo", "Mitologio greka" kaj diversajn

aliajn librojn kaj gazetajn artikolojn. Sxajne tia sistemo ne havas

sencon, cxar al persono, kiu komencas legi, ne sole estas malfacile

bone konatigxi kun la legita objekto, sed li devas ankoraux antaux cxio

lerni legi la pli gravajn verkojn. Sed tiun cxi sistemon oni klarigas

per tio, ke ekster la komuna kurso la plimulto da membroj, pasinte la

unuan aux duan jaron, ordinare jam ricevas deziron studi ian specialan

brancxon de scienco. Tre multaj membroj studas samtempe la specialan

kurson de seminario por instruistoj. Al cxiu membro la sekretario de la

universitato sendas cxiujare krom la katalogo de komuna kurso ankaux la

katalogojn de specialaj verkoj, senpagan gazeton "Alma mater" kaj multon

da diversaj gravaj kaj interesaj katalogoj, brosxuroj kaj dokumentoj.

La libroj, kiuj konsistigas la instruan materialon, kostas por jaro

cxirkaux 7 dolarojn (en librejoj 15 dolarojn). La malkarecon de la

libroj d-ro Vincent atingas per la sekvanta rimedo : li turnas sin al

libreja firmo kun la demando, cxu gxi ne donus rabaton, se gxi por tio

cxi ricevos la garantion, ke gxi disvendos la donitajn librojn en la

nombro de 20-30 miloj da ekzempleroj; kompreneble la firmo konsentas,

cxar gxia profito estas tiam tre granda; ecx ne-membroj, sciigxinte,

kiujn verkojn la universitato rekomendis, acxetas ilin en granda nombro.

Por la specialaj verkoj la membroj devas ankaux elspezi 6-8 dolarojn

cxiujare, sed tiujn cxi ili ricevas ankaux por rabatita kosto. La

plimulto da membroj, logxantaj profunde en la provinco, estas devigitaj

acxetadi cxiujn verkojn kaj lerni mem, dum aliaj, logxantaj en urboj,

pruntas la necesajn librojn el bibliotekoj, aux unu de alia, kaj ofte

ili kreas specialajn klubojn, kie ili kunvenas, por priparoladi kaj

klarigadi la legitan objekton. Membroj, kiuj distingas sin per scienco

aux specialeco, ekzemple ingxenieroj, instruistoj, kuracistoj, pastroj

k. c. donas senpage la respondajn klarigojn kaj konsilojn al la membroj,

kiuj lernas ilian specialecon.

En la fino de lerna jaro cxiu membro ricevas longan tabelon da

demandoj, kiujn li devas respondi, se li deziras posedi ateston de

C. L. S. C. La demandoj, malgraux la sxajna komplikiteco, ne prezentas

tamen ian malfacilecon, se la studanto efektive atente legis la donitan

verkon. Bonaj 85 por 100 respondoj suficxas, por elteni la ekzamenon

kaj ricevi ateston. Tia ekzameno ne estas ekzameno en la propra senco;

al la membroj ecx estas permesite la pli malfacilajn respondojn cxerpi

el libroj; sed ili devas esti esprimitaj per propraj pensoj kaj vortoj

de la studanto. La societo opinias : nia celo estas posedi la eble plej

grandan nombron da membroj, sed ne doni kauxzon por malpliigxado de ili;

severaj do ekzamenoj timigas nur tiujn membrojn, kiuj pleje nian helpon

bezonas; cetere regulaj ekzamenoj estas ecx neeblaj pro tiu kauxzo, ke

multaj membroj trovigxas malproksime kaj alveni ne povas. Tamen ekzistas

en Chautauque tiel nomata "somera popola universitato". Tiu cxi nomo ne

estas preciza, cxar la lerna jaro limas sin per 10 monatoj kaj la somera

kunveno sur la bordo de la lago Chautauque servas sole kaj propre por

spirita ripozo, ferioj, plu por finado de la lerna jaro kaj por disdono

de diplomoj al tiuj membroj, kiuj trovas eblon alveni en Chautauque.

Tiel la nombro de cxiuj finintaj la kurson ne prezentas sin tie en plena

kompleto. Ekzemple en la jaro 1885 finis la kurson 1 600 personoj, tamen

alvenis en Chautauque nur 600. Sed la nombro de la personoj flankaj,

kiuj en 1885 vizitis en somero Chautauque'on estis 75 000!

La lago Chautauque, havanta longon de 20 anglaj mejloj, kusxas sur

la alteco de 1 400 futoj super la nivelo de la Atlanta Oceano, en

malproksimeco de 9 mejloj de la lago Erie, kaj estas cxirkauxita de

arbaroj, montoj, kun pura, fresxa aero. En la jaro 1878, kiam d-ro

Vincent fondis la someran universitaton, Chautauque okupis 150 akrojn da

bela tero, sed trovis sin en tre praa stato. La alvenintaj membroj devis

logxi en transportaj tendoj. Post 4 jaroj Chautauque posedis jam hotelon

por 500 personoj kaj multegon da domoj. En la dauxro de la supre diritaj

du someraj monatoj en Chautauque estas granda movado. Per vaporsxipoj

kaj fervojoj alvenas sencxese novaj homoj el plej diversaj punktoj de

la Unuigitaj Sxtatoj kaj Kanado. Krom la membroj alveturas multego da

gastoj. La vizito en Chautauque apartenas jam al la bona tono. Tiel

en la jaro 1880 estis tie Garfield, la universitaton vizitis ankaux

generalo Grandt, kaj laux lia ekzemplo sekvis generalo Lohan en 1885,

tiam ankoraux kandidato por vic-prezidanto.

Por akiri prozelitojn, la societo faras, kion gxi povas, ligante

utilajxon kun diversaj agrablajxoj. En la dauxro de la tutaj 2 monatoj,

kelkajn fojojn en tago, oni povas tie auxdi diversajn publikajn parolojn

kaj lecionojn. Cxiu povas havi vocxon; en la intertempo inter la paroloj

oni produktas artajn fajrojn, iluminajxojn. Artistoj ludas koncertojn,

oni donas spektaklojn, oni entreprenas procesiojn, promenadojn sur la

lago per en vespero lumigitaj sxipetoj, k. t. p. Precipe la publikaj

paroloj havas altirantan forton. La societo por tio cxi invitas

parolantojn kun nacia aux internacia gloro; la plejmulto de tiuj cxi

talentaj publikaj paroloj havas por objekto Euxropon, Azion kaj Afrikon.

En la jaro 1885 inter aliaj objektoj la sekvantaj personoj parolis pri

la sekvantaj objektoj : Syman Abbot parolis pri la homa naturo; d-ro

S. J. M. Eaton--pri la planoj de konstruo de la piramidoj de Egiptujo;

A. M. Fairbaern, prezidanto de la Airedale College en Anglujo--pri la

historio de la filozofio, pri John Locke, pri H. Spencer, pri J. Bright,

pri Comte kaj la pozitivistoj; d-ro Finch--pri la uzado de brando;

Julius N. Seelye, prezidanto de la Amherst College--pri la potenco

de la ideo, k. t. p. En la jaro 1886 grandan rolon tie cxi ludis la

oriento, pri kiu parolis : Babn Keshub Chandra, Ram Chandra Bose kaj Sau

Ah Brah.

La specialajn sciencojn kaj artojn oni povas studi en la dauxro de

la 4-jara komuna kurso aux poste. Tamen en la jaro 1884 la societo

organizis la unuan specialan fakultaton, konsistantan el profesoroj,

kiuj guvernas per korespondado; la profesoroj plenumas siajn devojn

en la loko de ilia logxado, kaj unu fojon en jaro ili alveturas en

lokon difinitan por ekzamenoj; la studantoj do cxerpas klarigojn kaj

sciencan helpon cxe specialistoj, kiuj trovigxas tie, kie la studantoj

logxas. La sekvanta eltiro el la cirkulero de la profesoroj klarigos la

celon de tiu cxi universitato : "Oni kreas universitaton, por doni la

eblon atingi pli altan kaj praktikan edukigxon al tiaj junaj homoj de

ambaux seksoj, kiuj ne povas forlasi la domon, por vizitadi kolegion,

kiuj estis devigitaj forlasi universitaton, aux kiuj deziras plenigi

siajn sciencajn mankojn. La progresoj en la lernado kaj la grado de la

akiritaj scioj estos metitaj al severa esploro per skriba ekzameno cxe

alesto de senpartiaj kaj konformaj atestantoj."

En la jaro 1886 la universitato posedis jam 9 specialajn

fakultatojn : akademion de la greka kaj latina lingvoj, kolegion de

novaj lingvoj, fakultaton de matematiko, de historio, de literaturo,

kurson de mikroskopio, kurson teologian, kurson de retoriko kaj de

hxemio. En la jaro 1887 oni malfermis : fakultaton de fiziko kaj

natur-historio, fakultaton de filozofio kaj logiko, instituton de

orientaj lingvoj, lernejon de industriaj sciencoj, kiu enhavas en si

telegrafiadon, konstruadon kaj diversajn fabrikadojn, lernejon de

komerco kaj de praktikaj aferoj (Business and practical affairs),

lernejon de agronomio, de belaj artoj, de aferoj ekleziaj, muzikan

kolegion, instituton de ingxenieroj de montolaboroj, pontoj kaj vojoj,

antropologian fakultaton por anatomio, flziologio, higieno, psihxologio

kaj sociologio.

Persono, kiu deziras esti akceptita en la nombron de la studantoj,

enportas krom 5 dolaroj de enskribigxo ankoraux 10 dolarojn por la

universitato kaj 3 dolarojn kiel aldono, se li deziras studi kune du

specialajn sciencojn. Oni supozas, ke studanto povas lerni la kurson de

latina kaj greka lingvoj, uzante en la dauxro de 4 jaroj po unu horo

cxiutage, sed ankoraux li povas unu horon oferi por studadi samtempe la

matematikon. Cxiuj temoj kaj ekzercoj estas korektataj de la profesoroj

kaj resendataj al la studantoj.

Mi finis. Imagu al vi, kara leganto, ke la dirita universitato

posedas tian ilon, kia estas la lingvo Esperanto . . . La komentarioj ne

estas necesaj.

Fundamenta Krestomatio · 第 33 / 218 题