* * * * *
_Unu advokato_, tre malgranda, venis jugxejon, por defendi la aferon
de sia kliento. Alia advokato, vidante lin, demandis, kiu li estas. Tiu
respondis. Tiam la unua ekkriis :--Kio? tia malgranda advokato? mi ja
povas vin kasxi en mian posxon!--Vi povas, trankvile diris tiu, kaj
tiam en via posxo estos pli da sagxo, ol en la kapo. [M. Solovjev.]
_Unu malgrandruso_ veturis sur veturilo. Subite la veturilo
klinigxis : gxi trafis en kavon. La malgrandruso desaltis kaj provis
levi la veturilon, sed ne povis. Tiam li kolektas siajn fortojn kaj
vokas pro helpo la sanktan Nikolaon. Sed ankaux tio cxi ne helpis.
Tiam en malespero li krias :--Cxiuj sanktuloj helpu! kaj pusxas
la veturilon kun tia forto, ke gxi renversigxas sur alian flankon.
--Jen vi havas! li ekkriis kolere : vi ne devis pusxi cxiuj kune!
[M. Solovjev.]
_Unu generalo_ volis rigardi, kiel oni nutras la soldatojn.
Neatendite li venas en la soldatan kuirejon. Sur la korto li renkontas
du soldatojn, kiuj portas kaldronon.--Haltu! li ordonas : alportu
kuleron!--Sed, Via Generala Mosxto. . . . komencas la alkurinta
adjutanto. . .--Silentu! krias la generalo. Li prenas kuleron.--
Levu la kovrilon! Lia ordono estas plenumata. Li cxerpas per la kulero
la fluidajxon, provas kaj kun abomeno kracxas.--Kio tio cxi estas?
gxi estas tia supo? gxi estas kotajxo!!--Jes, Via Generala Mosxto,
murmuretas la timigita adjutanto, mi tion cxi ja volis diri al vi. [M.
Solovjev.]
_Unu sprita mastro de budo_ elpensis la sekvantan ruzan sxercon.
Sur la pordo de sia budo li skribis : "eniro senpaga". Granda amaso da
publiko plenigis baldaux la budon. Sed kiam la gastoj volis eliri, ili
renkontis du grandajn gardistojn kaj super la pordo la surskribon :
"eliro kostas kvindek centimojn". La sukceso estis brilanta. Preskaux
cxiuj pagis, lauxte ridante pro tiu cxi ideo. [M. Solovjev.]
_La regxo Macedona_ Filipo respondis al siaj amikoj, kiuj diradis
al li, ke la grekoj, kvankam cxirkauxsxutataj per liaj favoroj, tamen
insultas lin :--Kio rezultus, se mi agadus kun ili pli malbone?!
[J. Seleznev.]
_Temistoklo_ edzinigis sian filinon je homo tre bona, sed malricxa,
"cxar, li diris, mia filino pli volas homon sen havajxo, ol havajxon sen
homo". [J. Seleznev.]
_La Roma oratoro_ Cicero diris al unu homo, kiu diradis, ke lia
edzino havas 30 jarojn : "gxi estas sendube vera, cxar jam 10 jarojn mi
auxdas tion cxi de vi". [J. Seleznev.]
_Unu el la eminentaj oficiroj_ petis Auxguston eksigi lin de la servo
kaj lasi al li la pension.--Al mi ne la mono estas bezona, regnestro,
li diris, sed mi volus, ke cxiuj sciu, ke mi ricevis tiun cxi favoron el
viaj manoj. Auxgusto respondis :--Bonege, diradu cxie, ke mi kvazaux
donas al vi pension, mi tion cxi ne neados. [J. Seleznev.]
_Pastro postulis,_ ke Lizandro konfesu al li sian plej cxefan pekon.
--Cxu vi aux la dioj ordonas al mi malkovri mian animon? demandis
Lizandro.--La dioj ordonas al vi! diris la pastro.--Bone, rediris
Lizandro; foriru de tie cxi, kaj kiam la dioj min demandos, mi respondos
al ili. [J. Seleznev.]
_Helvetius_ en sia verko "De l'esprit" rakontas la sekvantan okazon :
Unu edzo konvinkigxis pri malfideleco de sia edzino kaj komencis sxin
riprocxi. La edzino respondis, ke li diras sensencajxon.--Sed mi vidis
per miaj propraj okuloj! ekkriis la edzo.--Ha, jen kiel vi min amas,
rediris la edzino : vi pli kredas al viaj okuloj, ol al miaj vortoj!
[N. Borovko.]
_El unu prediko._ Vivis iam homo tre malbona kaj peka. Li premis
cxiun, kiun li povis, li al neniu helpis iam ecx per unu centimo.
Banante sin en la larmoj de multaj siaj oferoj, li tamen vivis felicxe,
kaj la tera justeco lin ne atingis. Sed jen li mortis. Gxojaj, ke ili
liberigxis de li, la heredantoj faris al li belegan enterigon. Sed
apenaux oni lin metis en la teron, la tero tuj eljxetis returne la
korpon de la pekulo. Vidante, ke la tero ne volas akcepti la malbenitan
korpon, oni decidis forbruligi gxin per fajro; sed ankaux la fajro kun
abomeno forsaltis de la korpo kaj ne volis ecx tusxi gxin. Ne povante
al si helpi, oni jxetis la korpon al hundoj, ke ili gxin dissxiru; sed
ankaux la hundoj kun indigna bojado forkuris de la korpo kaj ne tusxis
gxin. Oni jxetis la korpon en profundan marcxon, por ke la koto gxin
kovru kaj ripozigu, sed la korpo restis super la marcxo kaj ecx unu
kotero ne volis aligxi al la peka korpo. . . . Nun, miaj auxskultantoj,
tiu cxi terura ekzemplo servu al vi kiel instruo! Estu bonaj, honestaj
kaj piaj, kaj tiam vi povos esti tute certaj, ke la tero vin prenos,
fajro vin bruligos, hundoj vin dissxiros kaj koto kovros vin en granda
amaso!
_Konfeso de cigano._ Unu cigano venis al pastro peti lin, ke tiu
cxi benu lian edzigxon. La pastro postulis, ke li antaux la edzigxo
faru konfeson, kaj li difinis por tio cxi la sekvantan tagon. Veninte
en la difinita tago al la pastro, la cigano vidis en la kuirejo, kie
neniu estis, barelon kun pizoj kaj en tiu cxi grandan pecon da porka
sebo. Ciganoj entute estas grandaj amantoj de porka sebo, tial ankaux
nia cigano ne povis sin deteni kaj, forirante, li prenis gxin kun si.
Jam apud la pordo li vidis ankoraux cxapon, pendantan sur la muro, kaj,
cxar lia propra estis jam tute malnova kaj malbona, li prenis ankaux
la cxapon, pensante en si : "estas tute egale, cxu fari unu pekon aux
du, tiom pli, ke mi hodiaux faros mian konfeson kaj purigxos de cxiuj
pekoj." Formangxinte la sebon, li iris en la pregxejon, por fari la
konfeson.--Nu, kiajn pekojn vi faris? demandas lin la pastro.--
Hodiaux mi vidis porkon en viaj pizoj kaj forigis gxin de tie, respondis
la konfesanto.--Tio cxi tute ne estas peko; kontrauxe, vi faris, kiel
vi devis fari. Kion vi ankoraux povas diri?--Kiam mi estis hodiaux
en via domo, mi deprenis la cxapon en la kuirejo.--Ankaux tio cxi
estas tute lauxdinda ago. Se vi ne havas aliajn pekojn, iru en paco kaj
estu trankvila! La cigano foriris de la konfeso tute kontenta, cxar li
ne kasxis siajn pekojn kaj malgraux tio cxi estis ecx lauxdita de la
pastro. Kiam poste, reveninte hejmen, la pastro sciigxis pri la malapero
de la sebo kaj la cxapo, li tuj divenis, kiu estis kulpa en tio cxi.
--Ha, li diris al si mem, li ecx konfesis al mi siajn pekojn kaj mi
mem lin lauxdis. . . Sed estis jam tro malfrue revenigi la perditajxon.
[I. Lojko].
_Malkomprenigxo._ Prezentu al vi, amiko, mian cxagrenon! mi forgesis
en domo la monujon. . . . Pruntu al mi dek rublojn gxis morgaux.--
Pardonu, mi gxin ne povas, sed mi povas konsili al vi certan rimedon,
por ricevi tiun cxi monon.--Ho, mi dankas vin, vi estas vera
amiko. . . .--Jen dudek kopekoj; prenu veturigiston kaj veturu hejmen,
por preni la monujon. [I. Lojko.]
_Forto de la scienco._ Mi komprenas, diris iu, ke oni povis fari
instrumentojn kaj esplori per ili la stelojn kaj planedojn, tio cxi
estas farebla; sed kiel la instruituloj sciigxis pri la nomo de cxiu
stelo--tion cxi mi jam neniel povas kompreni.
_Rimedo kontraux la Esperantismo._ En unu urbeto en gaja societo oni
parolis pri la hxolero kaj pri la novaj rimedoj kontraux gxi. En la
societo sin trovis ankaux unu kuracisto kaj unu juna homo, kies sola
celo en la vivo estis bone mangxi, bone trinki kaj amuzi frauxlinojn,
kaj kiu pensis pri si, ke li estas eksterordinare sprita, kaj amis cxion
kritiki, nenion sciante. Kiam la kuracisto rakontadis pri la novaj
rimedoj kontraux la hxolero, la junulo interrompis lin kaj diris :--Vi
havas rimedojn kontraux cxiuj malsanoj; sed cxu via scienco trovis jam
ankaux efikajn rimedojn kontraux la plej nova malsano, kiu nun vastigxas
en la mondo--kontraux la esperantismo?--Kio estas esperantismo?
demandis unu frauxlino.--Esperantismo, respondis la junulo kun mieno
de granda scienculo, estas aligxado al la nove elpensita lingvo, kiu
havas la nomon "Esperanto". Tiu cxi malsano konsistas en tio, ke homoj,
kiuj ofte gxis nun estis tute prudentaj, ricevas atakon de frenezo kaj
komencas lerni la novan lingvon; ili ricevas varmegon, kaj en la deliro,
kauxzita de tiu cxi varmego, ili komencas paroli pri la "estonteco",
pri la "frateco de la popoloj" k. t. p., k. t. p.; ekster tio ili
ricevas la tre dangxeran pasion infekti per sia malsano kiel eble pli
da aliaj homoj, kaj en tio cxi kusxas la plej granda dangxero de tiu
cxi malsano. Oni diras, ke tiu cxi malsano infektis jam multajn urbojn
kaj landojn. Cxu vi elpensis jam ian rimedon kontraux tiu cxi malsano,
sinjoro doktoro?--Jes, respondis la kuracisto (kiu okaze mem estis
esperantisto), mi profunde esploris tiun cxi malsanon kaj mi havas
kontraux gi tre efikan rimedon. La baciloj de tiu cxi malsano portas
sin en la radioj de la suno, kaj en mallumo ili ne povas vivi; tial la
plej bona rimedo kontraux la esperantismo estas : sidi cxiam en profunda
mallumo kaj allasi al si nenian radion de la suno. [P. K.]
_Suboficiro._ Homoj, cxiam kuragxe kaj diligente, kaj vi cxion
atingos! La ovo de Kolumbo ankaux ne estas metita en unu tago!
_Sxerca rifuzo._ La verkisto Gibeau, kiu cxiam sin trovadis en mona
embaraso, skribis unu fojon al la cxefo de la konata fabriko de cxampano
Roederer leteron kun la sekvanta enhavo : "Sinjoro! Mi ne havas ecx
unu centimon kaj mi adoras la cxampanon. Estu tiel bona kaj sendu al
mi korbon da boteloj de via dia trinkajxo. Kun gxi mi esperas forgesi
mian mizeron". Apenaux Roederer ricevis tiun cxi leteron, li tuj sendis
la sekvantan respondon : "Via rimedo, por forgesi vian mizeron, nenion
tauxgas. La sencxesa kaj obstina prezentado de mia kalkulo rememorigus
vin cxiuminute denove pri via malgxoja situacio."
_Mi ne komprenas_, kiel oni povas plendi cxiam pri la tro karaj
viandokostoj! Mi kaj mia familio estas kune dektri personoj, kaj tamen
suficxas por ni 1 1/2 funtoj da viando por tago. Mia edzino ne mangxas
gxin, miaj naux infanoj ne ricevas gxin kaj la du servantinoj ne bezonas
gxin. Jen en tia maniero la 1 1/2 funtoj tute suficxas por mi por la
tuta tago. [Dumpert].
_Instruitulo kaj ricxulo._ Unu instruitulo entreprenis gravan
sciencan laboron, sed ne havis la rimedojn por gxin efektivigi. Li
vizitas unu ricxulon kaj petas lin pri helpo. La ricxulo rifuzas, kaj
inter ili komencigxas la sekvanta dialogo : _Ricxulo_ : Mirinde estas,
ke nur la instruituloj cxiam venadas al la ricxuloj kaj ke la lastaj,
kontrauxe, neniam venas al la instruituloj.--_Instruitulo_ : Cxar la
instruituloj komprenas, ke al ili mankas mono, sed neniam la ricxuloj
komprenas, ke al ili mankas scienco.--_Ricxulo_ : Kial do la ricxuloj
volonte oferas al blinduloj, lamuloj kaj similaj malfelicxuloj, sed ne
amas helpi al malricxaj instruituloj?--_Instruitulo_ : Cxar ili timas,
ke farigxi en la estonteco blindaj, lamaj k. t. p. ili povas iam mem,
sed farigxi iam instruitaj ili neniam timas! [N. Kusxnir.]
_Demando._ Kiu en la XVII-a centjaro portis la plej grandan cxapelon?
--Tiu, kiu havis la plej grandan kapon.
_Kuragxulo._ Sinjoro! krias unu maljuna frauxlino el la vagono al unu
sinjoro, kiu volas tien eniri : tie cxi estas la vagono por sinjorinoj!
--Ho! respondas la sinjoro, enirante kaj dismetante siajn pakajxojn, mi
ne estas timemulo!
_Memfarita homo_. Jes, miaj sinjoroj, predikas sinjoro A., trinkante
sian glason en gaja kolegaro, mia devizo cxiam estis : "la homo mem
devas cxion al si ellabori". Kiu mem al si helpas, al tiu ankaux Dio
helpas! La 50000 frankojn, kiujn mi posedas, neniu al mi donacis kaj
ankaux de neniu mi ilin heredis,--ne, mi mem ilin gajnis en la
loterio!
_Malfelicxa komercisto_. Juna homo, kiu en sia urbo havis nenian
okupon, venis Londonon, por sercxi helpon cxe unu sia parenco. Tiu cxi
lasta donis al li kelkan nombron da cxapoj kaj konsilis al li stari
sur la strato kaj vendi ilin. Gxoja, ke li nun povos iom perlabori, la
junulo prenis la cxapojn kaj iris kun ili sur unu homplenan straton kaj
sidigxis en unu oportuna anguleto. Vespere li revenas al la parenco, kaj
tiu cxi demandas : Nu, cxu vi multe vendis?--Ha, malgaje respondas la
junulo, ecx unu cxapon mi ne vendis!--Cxu vi al neniu proponis? kion
do vi faris la tutan tagon?--Mi tenis la cxapojn bone kasxitajn en mia
korbo, por ke la polvo ilin ne malbonigu, sed proponi al iu mi ne trovis
okazon en la dauxro de la tuta tago, cxar el la granda amaso da homoj,
kiuj pasis antaux mi, cxiuj havis jam cxapojn sur la kapoj.
_Apetito_. Kial vi petas almozojn?--Cxar mi volas mangxi, mia bona
sinjoro.--Kial do vi ne laboras?--Ha, kiam mi laboras, mi ankoraux
pli volas mangxi.
_Niatempa amo_. Mi vin amas . . .--Sed mi estas malricxa.--
Pardonu, vi ne lasis min elparoli gxis la fino . . . mi amas vin ne
tiel, por edzigxi je vi . . .--Ha, ha, ha! mi volis nur elprovi vin,
mi havas grandegan kapitalon!--Pardonu, vi tamen ne lasis min fini; mi
amas vin ne tiel, por edzigxi je vi pro via mono.
_Zorgo._ Vi estas tiel malgaja, al vi kredeble faras zorgojn viaj
kreditoroj?--Jes, miaj kreditoroj _estontaj_, cxar mi cxiam zorgas, de
kiu mi nun povos ankoraux prunti.
_Proceso._ En unu societo oni demandis pentriston, kiel oni povas la
plej reliefe prezenti du procesantojn, el kiuj unu gajnis la proceson
kaj la dua gxin perdis.--Mi pentrus la unuan en cxemizo kaj la duan
nuda, respondis la pentristo.
_El la pasintaj tempoj._ La imperiestro Pauxlo ordonis, ke cxiuj
preterveturantaj sur la strato, renkontante lin, eliru el la kalesxo
kaj donu al li la regxan honoron per saluto. Escepto ne estis farita
ankaux por sinjorinoj. Unu fojon la imperiestro rajdis promene sur la
strato en kota tago. Sur la strato montrigxas rapide veturanta kalesxo,
en kiu sidas elegante vestita sinjorino. Venante preter la imperiestro,
la veturigisto haltigas la cxevalojn, kaj la sinjorino rapide elrampas
el la kalesxo. La imperiestro, domagxante sxian ricxan veston, ekkriis :
"sidigxu!" La sinjorino ektimigita rapidas plenumi la ordonon kaj
momente sidigxas . . . sur la koton de la strato. Pauxlo rapide desaltis
de la cxevalo, alkuris al la sinjorino kaj, preninte sxin sub la brakon,
alkondukis kaj sidigis sxin en la kalesxon. Oni diras, ke al sia ordono
la imperiestro poste faris rimarkon, ke virinoj estas liberaj de tia
donado de honoro. [M. Solovjev.]
_Brava vojagxisto._ Vojagxisto, rakontante kelkajn el siaj aventuroj,
diris al la societo, ke li kaj lia servanto kurigis 50 sovagxajn
arabojn; kaj kiam tio cxi ekscitis miron, li aldonis, ke gxi ne
estas mirinda, "cxar, li diris, ni eniris, kaj ili kuris post ni."
[B. G. Jonson.]
_Du tajloroj._ Barono N., reveninte hejmen de sia somera veturado en
diversaj landoj, venigis kun si kelkajn metrojn da sxtofo por surtuto.
La sxtofo estis la plej kara, kiun li povis trovi en kompetentaj
magazenoj, kaj kompreneble gxi estis bonspeca kaj belkolora. Kiam la
barono elripozis de la vojagxo, kiun oni en tiu tempo faradis per
cxevaloj, li vokis sian konatan tajloron, por kudri la surtuton. Tiu cxi
mezuris la longecon kaj dikecon de la barono, mezuris la sxtofon, signis
per kreto unu fojon kaj duan kaj fine, kvazaux bedauxrante, diris :--
Via barona mosxto! el tiu cxi sxtofo surtuto ne povas esti eltrancxita,
cxar por gi malsuficxas ankoraux unu metro. . . . La barono, kiu sciis,
ke la sxtofo estas venigita de malproksime kaj acxeti de gxi ankoraux
metron estas preskaux io neebla, cxagrenigxis. Post kelkaj tagoj li
ekpensis kaj vokis alian, novan tajloron kaj montris al li la sxtofon.
Tiu cxi pripensis, mezuris kaj fine li promesis ellabori oportunan
surtuton. Kelkaj tagoj pasis, kaj la tajloro efektive plenumis sian
vorton : li alportis pretan surtuton suficxe vastan kaj tiel longan, ke
li devis ankoraux subtrancxi. Kun mirego la barono vestis la surtuton,
kaj gxoja li bone rekompencis la tajloron, kiu iris domen. Post kelkaj
semajnoj, en unu tago de festo, la barono, promenante sur la strato,
vidis knabon, havantan la agxon de cxirkaux sep jaroj, kiu portis
manteleton el tia sama sxtofo, kiel lia surtuto. Li ekkoleris, sed lia
miro estis pli granda, ol la kolero. Demandinte, kies estas tiu cxi
knabo, li sciigxis, ke li estas filo de la tajloro, kiu kudris lian
surtuton. Veninte domen li sendis voki tiun cxi tajloron. Tiu cxi venis,
kaj la barono diris al li :--Ke vi sxtelis pecon da sxtofo kaj ke
vi faris al via filo veston el tiu sama sxtofo, kiel mia surtuto, mi
pardonas al vi; sed diru al mi : mi ja vidas, ke de mia sxtofo ankoraux
restis, kial do mia konata tajloro, kiu bone komprenas sian laboron,
diris, ke neniel gxi povas esti suficxa por surtuto? La tajloro
rediris :--Tute simple, via barona mosxto! cxar lia filo havas jam
la agxon de dekdu jaroj." [E. Neuxmark.]
_La jugxisto de Reading._ El la anekdotoj, kiuj rakontas pri Henriko
VIII de Anglujo, estas nenia, kiu montrus lin de aminda flanko; sed
nenia estas tiel karakteriza, kiel la sekvanta. La regxo unu tagon sur
la cxaso perdis la vojon kaj venis cxirkaux tagmezo en la vilagxon
Reading. Malsata li iris al la jugxisto kaj petis mangxon kaj trinkon.
La jugxisto, kiu prenis lin por simpla gvardiano, akceptis lin kore
kaj donis al li sur la tablon bovan langon kaj krucxon da biero. La
regxo mangxis kun apetito, kaj la mastro amike rimarkis :--Mi donus
cent funtojn da sterlingoj, se bova lango povus havi por mi tian bonan
guston kiel por vi. Post paso de unu semajno la jugxisto estis vokita
Londonon kaj metita en malliberejon. En dauxro de ok tagoj li ricevadis
nur panon kaj akvon, fine la nauxan tagon oni donas al li langon de
bovo kaj krucxon da biero. La malliberulo esprimas sian miron; sed la
gardisto de la malliberejo restas muta por cxiuj liaj demandoj. Tiel
la jugxisto, ne ricevinte klarigon, komencas mangxi la langon de bovo,
kiu efektive havas por li tre bonan guston. Subite pordo malfermigxas,
kaj la regxo eniras.--Mi estis via kuracisto, diras Henriko VIII al
la surprizita jugxisto; mi sanigis vian malfortan stomakon. Pagu al mi
sekve mian honorarion de cent funtoj da sterlingoj, kiun vi mem difinis,
alie vi restos tie cxi la tutan vivon. La jugxisto pagis kaj forlasis
Londonon. Kion li pensis pri la dankemeco de la regxo, la historio al ni
ne rakontas.
_Malgrandruso kaj soldato._ Oni diras, ke la soldatoj estas sagxaj
homoj--rakontas malgrandrusa vilagxano, veninta el Kievo, kien li
iris pregxi, al siaj kunvilagxanoj--sed tio cxi estas mensogo; jen
mi donos al vi ekzemplon. Unu fojon mi iras en Kievo sur la strato;
ekvidinte tre altan domon, mi levis la kapon, rigardante gxian supron.
--Kion vi rigardas, hundinido? ekkriis alsaltinta al mi soldato.--Mi
kalkulas la korvojn, kiuj staras sur la tegmento, mi timege respondis,
kaptante la cxapon en la manon.--Kiom do vi kunkalkulis, hundinido?
li denove ekkriis.--Dek tri, mi respondis.--Pagu do tuj dek tri
rublojn, hundinido, cxar, se vi ne pagos, mi tuj vin transdonos al la
guberniestro, li kolere ekkriis. Mi estis gxoja liberigxi de li kun tia
malgranda sumo, kaj, paginte, mi forkuris, ecx ne rerigardante posten.
Sed vi pensas, ke mi kunkalkulis nur dek tri korvojn? ho, ho, mi trompis
la soldaton : mi kunkalkulis pli ol kvardek korvojn kaj pagis nur dek
tri rublojn! [N. Kusxnir.]
_Trancxanta komplimento._ A : Kiel placxas al vi mia versajxo? Ne
vere, felicxa ideo?--B : Jes, jes, la ideo estas jam per tio felicxa,
ke gxi _elsaltis_ el via kapo.
_El la historio._ A : Kial Hanibalo iris trans la Alpojn?--B : Cxar
tiam la tunelo ne estis ankoraux preta.
_En la jugxejo._ _Jugxanto_ : Kiel oni vidas el la preparaj aktoj, la
sxtelado estas via _profesio_!--_Jugxato_ : Kion do vi volas, sinjoro
jugxanto, ke mi sxteladu por _plezuro_?
_Telegrama stilo._ Juna edzino naskis filinon. La edzo volis sciigi
la patron de sia edzino pri tiu cxi fakto, aldonante, ke la fakto havis
lokon en la sepa horo matene kaj ke poste per letero li skribos pli
detale. Li telegrafas : "Hodiaux matene sepa filino naskita. Poste pli."
_La pafanto._ _Leuxtenanto_ : Ni supozu, ke la malamiko staras tie
cxi antaux la arbo. Laux la komando "tri" vi ekpafos sur la arbon. Sekve
atentu : unu--du--tri! . . . Ha, mallerta urso, vi pafis ja _preter_
la arbon!--_Rekruto_ : Nu, kion do gxi malutilas, sinjoro leuxtenanto?
Kiam la malamiko efektive venos, tiam ja certe ne cxiuj staros _antaux_
la arbo, kelkaj staros ankaux _apud_ la arbo!
_Verkistino_ :--Ha, kara Julio, se mia artikolo "Kontraux la
ornamigxamo de la virinoj" estos presita, tiam mi por la honorario tuj
acxetos al mi plusxan matenveston kun pelta cxirkauxkudro.
_Juna mastrino_ (arangxante kun la kuiristino la mangxotabelon
por vespera kolektigxo) : Por la dua mangxo ni prenos angilon!--
_Kuiristino_ : Kiom vi ordonas, ke mi prenu, sinjorino?--_Mastrino_ :
Mi pensas, ke estos suficxe cxirkaux dek metroj!
_Mastrino_ (invitante la gaston mangxi) :--Mi petas, prenu! Estu
tute kiel dome; mi amas, ke miaj gastoj estu dome!
_Frauxlino_ : Vidu, estimata sinjorino, tio cxi estas cxio, kion
ni volas! Ne vere, nun vi jam scias, kio estas la tiel nomata virina
demando?--_Sinjorino_ : Mi konas nur unu virinan demandon, kaj tiu cxi
estas : cxu li jam estas edzigita?
_Raporto._ En Londono unu krimulo devis esti mortigita. Antaux
sia morto li malsanigxis kaj oni lin sendis en la malsanulejon. Post
unu semajno la cxefa kuracisto skribis al la jugxejo : "La arestito
N. sanigxis, kaj oni povas lin mortigi sen malutilo por lia sano."
[S. B-n.]
_La sxuldo._ La malgranda Nikocxjo, promenante kun sia patrino sur
la bordo de rivero, per nesingardo tien enfalis. Unu junulo, vidinte
tion cxi, kuragxe sin jxetis en la akvon kaj eltiris la knabon. La
patrino dankas la savinton :--Ha, sinjoro! . . . mi ne scias, kiel vin
danki! . . . vi savis mian fileton! . . .--Ho, sinjorino, li rediris,
gxi ne estas inda je danko, gxi estas sxuldo de cxiu.--Ha, kion vi
diras! . . . Cxu vi estos tiel bona ankaux eltiri lian pajlan cxapon?
Jen gxi nagxas. [Malgranda poeteto.]
_Konjektemeco_. En la pafado unu soldato memvolulo neniel povis
trafi la celon. La oficiro prenas lian pafilon kaj, rigardante lin kun
riprocxo, diras :--Nu, vi estus trafema pafisto! La oficiro ekcelas.
Paf! . . . maltrafo.--Jen kiel vi pafas! Li ekcelas la duan fojon--
paf! . . . denove maltrafo.--Jen kiel vi pafas! La oficiro ekcelas la
trian fojon--paf! li trafis.--Tiel oni devas pafi, diras la oficiro,
redonante la pafilon. [Malgranda poeteto.]
_Advokato kaj kuracisto_ disputis pri tio, kiu el ili staras pli
alte. Oni demandis tiam la poeton Piron'on kaj petis lin solvi la
disputon.--La fripono iras cxiam antauxe, kaj la ekzekutisto lin
sekvas, estis la respondo.
_Jonathan Swift kaj la servanto_. La glora auxtoro de la "Vojagxoj
de Gullivero" estis granda amanto de pleuxronektoj (speco de fisxoj
= germana "Steinbutte"). Tion cxi sciis lia adoranto kaj bonfaranto,
lordo Temple, kiu ofte sendadis al li grandajn fisxojn de tiu cxi speco.
La satiristo cxiam kun plezuro ilin akceptadis, sed al la alportanta
servanto li neniam donadis trinkmonon. Tio cxi kolerigis la servanton,
kaj, kiam li unu fojon denove devis iri al Swift, por alporti al li
grandan pleuxronekton, li montris sian nekontentecon iom maldelikate.
Tuj Swift levigxis, sidigis la servanton sur sian segxon kaj diris :
--Mia amiko, vi ne scias, kiel oni devas plenumi komision; mi montros
gxin al vi. Swift prenis la pleuxronekton kaj alpasxis malrapide kaj
respektege al la servanto.--Mia sinjoro, li diris, salutas vin kaj
petas vin, sinjoro Dekano, akcepti tiun cxi malgrandan donacon. Nun
la servanto sin levis kaj respondis :--Mi petas tre kore danki vian
sinjoron. Kun tiuj cxi vortoj li metis la manon en la posxon, eltiris
duonon da krono kaj premis gxin al Jonathan Swift en la manon.--
Goddam! ekkriis tiu cxi, vi estas pli sagxa, ol mi pensis. Mi rimarkos
al mi la instruon kaj jam pli ne forgesos pri la trinkmono.
_Kiam Swift_ prenadis novajn servantinojn, li cxiam diradis al ili,
ke ili en lia domo devas antaux cxio observadi du aferojn : unue,
fermi post si la pordon, kiam ili venas en cxambron, kaj due--denove
fermi la pordon, kiam ili eliras. Unu fojon unu servantino petis de
li la permeson iri al la festo de edzigxo de sxia fratino.--Tre
volonte, diris Swift, mi ecx donos al vi cxevalon kaj servanton por
akompani, kaj vi povas ambaux kune veturi. Tute ekster si de gxojo,
la servantino, elirante, lasis la pordon ne fermita. Kvaronon da horo
post ilia forveturo Swift ordonis seli alian cxevalon kaj sendis sur
gxi rapide alian servanton kun la ordono revenigi ilin. Tiu cxi trovis
ilin en la mezo de vojo, kaj cxu ili volis aux ne--ili devis veturi
returne. Tute depremita, la knabino eniris en la cxambron de sia sinjoro
kaj demandis, kion li ordonos.--Nenion pli ol nur ke vi fermu post vi
la pordon, li diris kaj lasis sxin post tio cxi denove forveturi.
_Cxe tagmangxo_.--Mirinde! mi neniam povas mangxi bonan pecon da
meleagro . . .--Kial do? cxu vi havas tian strangan stomakon?--Ne,
sed cxar mia edzino gxin cxiam formangxas.
_En klubo_.--Pardonu, sinjoro, cxu ne kun sinjoro Fredo mi havas la
honoron paroli?--Ne.--Mi tiel ankaux tuj pensis al mi! Vi ne estas
ecx simila je sinjoro Fredo.
_Instruita mimikisto_. En la tempo de la servuta rajto S. Peterburgon
alveturis unu instruita mimikisto, kiu publike anoncis, ke li povas per
diversaj signoj de manoj paroladi ne sole pri ordinaraj objektoj de la
cxiutaga vivo, sed ecx pri objektoj de filozofio, kaj li fanfaronis,
ke neniu povos kun li ecx iom interparoli. En tiu sama tempo en
S. Peterburgo estis iu bienhavanto kun sia servutulo. Eksciinte pri la
anonco de la mimikisto, la bienhavanto sendis al li sian servanton,
al kiu li ordonis nepre paroli kun la mimikisto. Tiu venis.--Cxu vi
efektive povas libere paroli per mimiko? oni demandis la vilagxanon.
--Mi ecx ne scias, kio gxi estas "per mimiko", li respondis. Je tiu
cxi respondo cxiuj multe ridis, tamen oni klarigis al la vilagxano, ke
"paroli per mimiko" estas tio sama, kio "paroli per signoj de manoj".--
Ha, mi komprenas! diris la vilagxano, per manoj . . . per manoj mi povas
paroli tre bone : mi tiel ofte parolas, cxar mi havas mutan fraton.
--Kiam la instruitulo eksciis, kun kiu li devos paroli per mimiko,
li forte ekridis kaj antaux atestantoj promesis doni al la vilagxano
tricent rublojn, se li efektive povos klarigxadi per mimiko aux almenaux
ion kompreni el tio, kion li, instruitulo, al li parolos; tiun cxi
promeson la instruitulo konsentis ecx doni per skribo. La bienhavanto,
al kiu apartenis la nova mimikisto, ankaux promesis doni al li plenan
liberon kaj dudek orajn monerojn, se li komprenigxos kun la instruitulo
per mimiko.--Sed se vi ne povos interparoli, vi ricevos dudek kvin
bastonojn, aldonis la bienhavanto, cxu vi volas aux ne?--Jes, mi
konsentas kun plezuro, respondis la vilagxano. Kaj jen en difinita
horo la du mimikistoj eniris en la salonon kaj sidigxis unu kontraux
la dua. Tie cxi ankaux sidis multegaj atestantoj, kun sciemo atendante
la interesan paroladon. La instruitulo komencis la unua. Dezirante
provi la scion de la vilagxano, li montris al li unu fingron (tio cxi
en la mimiko de la instruitulo devis signifi : "Dio estas unu"). La
vilagxano, respondante, montris du fingrojn. La instruitulo ekmiris, sed
li pensis, ke tio cxi estas simpla okazeco. Li montris al la vilagxano
manplaton (signo de regno); la vilagxano tuj montris al li pugnon.
La instruitulo kaj cxiuj alestantoj estis tre mirigitaj, precipe la
instruitulo. Li rugxigxis de cxagreno kaj kun kolero li montris supren
kaj malsupren (tio cxi signifas : "Dio estas en la cxielo kaj sur la
tero"). Cxiuj ekrigardis la vilagxanon. Li en tiu sama minuto eltiris
antauxen la manojn kaj faris signon, kvazaux li ion trenas. Cxiuj
estis senfine mirigitaj, la instruitulo ecx eksaltis; li sentis sin
mortigita! Li rapide elprenis el la posxo monujon kaj tuj elkalkulis
al la vilagxano tricent rublojn, kiujn lia kunparolanto prenis kaj
trankvile kasxis en sian posxon. Neniu komprenis, pri kio parolis la
mimikistoj, kaj tial oni decidis demandi aparte la instruitulon kaj
la vilagxanon, pri kio ili interparolis. Antauxe estis forigita la
vilagxano. Tre ekinteresitaj, la alestantoj kun sciemo kaj malpacienco
atendis, kion diros la instruitulo. Tiu cxi rapidis trankviligi ilian
malpaciencon :--Mi neniam ankoraux renkontis homon, kiu povus tiel
libere klarigxi per mimiko! Mi mem tre ofte pensas, antaux ol mi ion
diras, kvankam mi lernis tiun cxi malfacilan sciencon preskaux tridek
jarojn! Tio cxi estas tre mirinda! simpla, tute ne instruita vilagxano,
kaj tiel libere respondas per mimiko tiajn pure filozofiajn demandojn!
Tre mirinde, tre mirinde!--Sed diru do al ni, sinjoro, pri kio vi
interparolis?--Vidu, sinjoroj : unue, en la komenco de la parolado,
mi diris al la vilagxano, ke Dio estas unu. Li al mi respondis, ke Dio
estas kvankam unu, sed Li tamen estas duobla, cxar Li estas samtempe Dio
kaj homo. Tiun cxi ideon la vilagxano esprimis per signo de du fingroj.
Mi pensis, ke li okaze respondis al mi vere. Tial mi sxangxis la temon
de la parolado, kaj mi montris al li manplaton, esprimante per tiu cxi
signo, ke Rusujo estas bonkonstruita regno,--kaj li respondis al mi,
ke Rusujo estas regno unupotenca kaj estas sub la sceptro de Imperiestro
(pugno signifas sceptron). Tiam mi ree min turnis al la unua temo, kaj
montrinte supren kaj malsupren, mi diris per tiu cxi signo, ke Dio estas
en la cxielo kaj sur la tero; kaj li flnis mian penson, dirante, ke Dio
estas cxie. Cxio tio cxi min konvinkis, ke tiu cxi simpla vilagxano, tiu
cxi malklerulo, tute libere povas paroli per mimiko, kaj mi antaux li
min klinas.--Oni vokis la vilagxanon kaj ankaux lin petis rakonti, pri
kio li parolis kun la instruitulo. "Ni preskaux nenion parolis, diris la
vilagxano; ni nur minacis unu al la dua : li al mi, kaj mi al li. Mi,
estimataj sinjoroj, povas tute bone paroli per signoj de manoj, cxar mi
havas mutan fraton, kun kiu mi cxiam tiel interparolas. Tiu cxi sinjoro
(li montris la mimikiston) montris al mi fingron, kaj mi tuj komprenis,
ke li volas al mi elpiki okulon; kaj mi respondis, ke mi povas elpiki
al li ecx ambaux okulojn (du fingroj). La sinjoro kredeble ekkoleris
pro tiu cxi respondo kaj diris al mi, ke li donos al mi survangon
(manplato); kaj mi respondis, ke mi mem preferas pugnon, kiu iafoje tre
bone efikas. Tiam la sinjoro, tute ekkolerinte kaj dezirante kredeble
min timigi, diris, ke li min supren levos kaj poste jxetos al la tero.
Mi respondis al li, ke se li provus tion cxi fari, mi prenus lin per
la haroj kaj trenus sur la planko. Tio cxi estas cxio, pri kio ni
parolis". En la salono eksonis lauxta ridego de cxiuj alestantoj, kaj la
malfelicxa instruita mimikisto tute ne sciis, kion fari : tre konfuzita,
li nur mordis la lipojn kaj silentis. En tiu cxi sama tago li forveturis
el S. Peterburgo. [V. Devjatnin.]
_Profesoro_ de zoologio N. tre ne amis, kiam la studentoj malfruis
al la komenco de la lekcio kaj tiam, interrompante sian legadon, li
cxiam esprimadis sian malplezuron al la malfruinta studento. Unu fojon,
kiam la profesoro legis pri cxevalo, eniris en la legejon iu malfruinta
studento. Al la miro de la studentoj, kontraux sia kutimo la profesoro
nenion diris al la studento kaj dauxrigis sian legadon. Fininte la
legadon pri cxevalo, li diris :--Nun, sinjoroj, post la "cxevalo"
ni transiru al la "azeno", kaj, turninte sin al la malfruinta, li
diris : Mi petas, sidigxu.--Ne maltrankviligu vin, sinjoro profesoro,
respondis la studento, mi povas auxskulti azenon ankaux starante.
[A. Gruenfeld.]
_Inter bopatroj_. Cxu vi estas kontenta je via nova bofilo?--Ho, ne
forte, mi faris tre malbonan elekton.--Per kio?--Vidu, mia kara, li
ne povas trinki, li ne scias ludi kartojn, kaj al cxio li havas ankoraux
mirindan talenton de parolado.--Kion do vi volas? mi vin ne komprenas!
Tio cxi estas ja cxiuj nur tre bonaj ecoj!--Sed vidu : li ne povas
trinki kaj trinkas, li ne scias ludi kartojn kaj ludas; se li ne estus
granda parolanto, tiam mi sola scius, ke li estas malsagxa,--nun la
tuta mondo tion cxi scias.
_Avarulo_, elirante el la pregxejo, kie la pastro parolis pri
bonfarado, diris :--La prediko tiel min tusxis, ke mi mem estas preta
peti almozojn. [P. Kocxergov].
_Gradeco de riprocxoj_. La ministro diris al la direktoro : La opero
iris tre bone, nur la hxoroj lasis ion por deziri.--La direktoro
iras al la regxisoro :--Sinjoro regxisoro, mi havas kauxzon esti
nekontenta je la hxoro; mankas al gxi energio; mirinde estus, se lia
ministra mosxto ne akceptus gxin de malbona flanko. La regxisoro iras
al la kapelestro :--Sinjoro kapelestro, mi devas diri al vi, ke la
hxoroj estis hodiaux ekstreme malbonaj, tiel malbonaj, ke mi timis la
falon de la opero. Mi vin petas, observu, ke gxi estonte iru pli bone.
La ministro severe punos. La kapelestro rapidas al la direktanto de
la hxoroj.--La hxoroj estis hodiaux absolute abomenaj. Unu rapidas,
alia restas, unu kantas tro alte, alia tro malalte, tute kiel strataj
buboj. La regxisoro orde vin regalos kaj bone faros. La sekvantan tagon
la direktanto, alestante cxe la provo de la hxoranoj, diras :--Vi
kriegis hieraux kiel brutaro; estas honto kaj abomeno! Cxu vi ne havas
orelojn, ne havas ideon pri takto, ke vi kantas kiel sovagxuloj? Mi
miras, kial la kapelestro ne jxetis al vi la notojn en la vizagxojn kaj
ne forpelis cxiujn al la diablo! Mi ripetas, vi kantis kiel brutaro, kaj
se tiel okazos ankoraux unu fojon, mi vin cxiujn dispelos kiel bestojn!
[P. Kocxergov.]
_Francisko I_, regxo de Francujo vizitis la papon Leonon X. La regxo,
mirigita de la lukso de la kortego de la papo, diris, ke laux la rakonto
de la biblio la religiaj kondukantoj vivis malricxe kaj simple.--
Vero, respondis la papo, sed tio cxi estis tiam, kiam la regxoj pasxtis
brutarojn. [P. Kocxergov.]
_Kion oni amas plej multe_? Havante unu jaron--sian nutristinon;
kvin jarojn--la patrineton; dek jarojn--la lernan libertempon;
dekses jarojn--la liberecon; dudek jarojn--sian amatinon; tridek
jarojn--sian edzinon; kvardek jarojn--siajn infanojn; sesdek jarojn
--sian oportunecon; en cxiuj tempoj--sin mem. [K. O. S--m.]
_Senkulpigxo. Sinjorino_, forlasante sian servantinon : Jes, mi
bedauxras, sed mi ne povas repreni el via serva libro mian ateston pri
via nepuremeco. Rigardu do mem ekzemple la malpurajxon de musxoj tie cxi
en la angulo.--_Servantino_ : Tio cxi ja estas ne mia kulpo! tiu cxi
malpurajxo jam estis, kiam mi antaux jaro komencis mian servadon cxe vi.
_La legxisto_ : Despota urbestro ofendis unu urbanon. La urbano
rakontis sian malfelicxon al unu el siaj konatoj, kiu pretendis, ke
li estas granda konanto de la legxoj. Indigne ekkriis la konato :--
Kiel li kuragxis tion cxi fari! mi tuj iros al la urbestro kaj montros
al li, ke li ne konas la legxojn, kaj mi devigos lin, ke li sur la
genuoj petu de vi pardonon! Ili ambaux iris al la urbestro; la legxisto
eniris en la logxejon, la ofendito jam preparadis sin, kiel li akceptos
la pardonpetantan urbestron, tamen li ne estis suficxe kuragxa kaj
restis post la pordo. Post kelkaj minutoj la kuragxulo eliras.--Nu,
kia rezultato? demandis la atendanta.--Ha, respondis la kuragxulo,
mi tute ne atendis, ke li estos tia maldelikatulo! Prezentu al vi,
kiam mi komencis mian riprocxan parolon, li tuj volis doni al mi du
survangojn!--Kiel vi scias, ke li volis tion cxi fari?--Se li ne
volus, li ja tion cxi ne farus, kaj se li faris, tio cxi ja montras
tute sendube, ke li tion cxi volis.--Kaj vi silentis?--Enirinte
al li, mi forgesis lin bone titoli, kaj ekzistas legxo, ke se oni iun
salutas per pli malalta titolo, ol li havas, li havas la rajton doni
al vi tri survangojn.--Sed vi ja ricevis nur du!--Ha, mi forgesis;
vidu, ekzistas legxo, ke se la punata falas sur la teron, li jam pli da
survangoj ne devas ricevi.--Kial do vi ne falis sur la teron tuj post
la unua survango?--Ekzistas alia legxo, ke tiel longe, kiel oni cxe la
survangoj havas ankoraux la forton stari sur la piedoj, oni devas stari.
--Kaj kio estos kun mia ofendo?--Iru mem kaj provu sxovi al li en la
manon kelkan sumon da mono, eble li al vi pardonos. Mi nenion kun li
povas fari, cxar mi vidas, ke li mem scias cxiujn legxojn parkere kaj
havas ilin cxiam sub la mano.
_La inkujo_ : Knabo acxetis boteleton da inko kaj rapidis domen. En
la mezo de la strato la inkujo elfalis el lia mano kaj rompigxis kaj
la tuta inko elversxigxis sur la teron. Konfuzite la knabo staras kaj
malgaje rigardas la elversxitan inkon.--Nu, kion vi staras, mia knabo?
diris unu preteriranto; vi jam elskribis la tutan inkon kaj nun vi povas
trankvilo iri domen!
_Principo. Luigantino de cxambro_ : Antaux ol vi enlogxigxas en
mian cxambron, mi devas al vi rimarki, ke mi amas, ke oni akurate pagu
la luan pagon.--_Studento_ : Tio cxi estas ankaux mia principo; aux
akurate, aux tute ne!
_Malbona memoro_. De kio vi havas tian embarasan mienon?--Ha,
prezentu al vi mian teruran situacion : mi petis hieraux frauxlinon
Marion pri sxia mano kaj mi ne memoras, kion sxi al mi respondis : jes
aux ne. . . .
_Neniom malhelpas_. Sinjoro venas domen laca kaj malsata. Lia
sesdekjara kuiristino donas al li la tagmangxon, kiu estas preparita tre
malbone.--_Sinjoro_ : Auxskultu, Antonino, diru al mi malkasxe, kial
vi ne prenas oficon de nutristino? gxi estas ja multe pli enspeza, ol la
ofico de kuiristino.--_Kuiristino_ : Ha, sinjoro, vi sxercas! Kiel do
gxi estus ebla? cxu mi povus nun esti nutristino?--_Sinjoro_ : Neniom
malhelpas! Kuiristino vi ja ankaux tute ne povas esti kaj tamen estas!
_Bonigo. Fiancxino_ : Diru, cxu estas vero tio, kion mia patrino al
mi diris?--_Fiancxo_ : Kion do?--_Fiancxino_ : Ke vi edzigxas je
mi, cxar mi poste havos grandan sumon da mono.--_Fiancxo_ : Sed mia
infano, kontrauxe! estus al mi ecx pli agrable, se vi gxin havus jam
nun.
_Tro granda postulo_.--For! al sanaj kaj fortaj mi almozon ne
donas.--Kiel vi volas; pro viaj kelkaj centimoj mi al mi piedon ne
rompos.
_Teruraj infanoj_ : Onklino parolas kun malgranda nevo, kiu jxus
venis el la lernejo.--Nu, cxu vi lernis aritmetikon?--Certe!--Kion
do vi lernis?--Deprenadon.--Aha! sekve se mi diros al vi, en kiu
jaro mi naskigxis, cxu vi povos diri, kian agxon mi havas?--Oho! tiajn
grandajn nombrojn ni en la lernejo ankoraux ne lernis.
_Mirindajxo en la medicino_. En unu societo oni parolis pri medicino.
Unu el la alestantoj diris, ke la unua montrilo en la plej multaj
malsanoj estas la lango kaj se la lango estas kovrita, tio cxi jam
montras, ke la homo ne estas sana.--Kaj tamen, rimarkis alia, mi konas
unu sinjorinon, kies lango cxiam estas kovrita per tre dika tavolo da
cxikanoj kaj kalumnioj kaj sxi tamen estas tute sana.
_Ne volonte. Jugxanto_ : Viaj respondoj estas cxiuj fonditaj sur
plena vereco?--_Jugxato_ : Vorto post vorto, Via mosxto! ke mi mortu,
se mi iom mensogas!--_Jugxanto_ : Sekve vi estas preta ankaux jxuri
pri ili?--_Jugxato_ : Hm . . . ne tre volonte, sinjoro.
_Neprospera aludo_. Kara edzo, la kuracisto diras, ke mi bezonas min
distri, vidi aliajn vizagxojn cxirkaux mi . . .--Nu, en tia okazo mi
tuj forlasos vian servantaron kaj dungos aliajn.
_Naive_ : La somerlogxo, kiun mi luigas, sin trovas, kiel vi vidas,
apud la arbaro mem. La odoron de la abioj vi havos cxiam en la cxambro.
Provu nur la odoron! Belega, ravanta! Kaj kiel saniga! Cxu vi eble
havas iun malsanan je la brusto en via estimata familio?--Ne!--Ha,
efektiva domagxo!
_Malegala legado_. Patrineto, mi ricevis leteron de sinjoro Roberto,
li petas mian manon; cxu vi permesas, ke mi gxin donu al li?--Sinjoro
Roberto? Ho, mia naiva, cxu vi bone komprenas la dezirojn de sinjoro
Roberto?--Legu do mem, patrineto, kion li skribas : "Frauxlino, donacu
al mi vian manon! mi povas vivi nur por vi! Per floroj kaj baloj mi
plenigos vian tutan vivon! Kun via kiso mi iros al la fino de la mondo!"
--Ha, ha, ha! sed vi ja tute ne bone legis la leteron! Rigardu, kion li
skribas : Frauxlino, donacu al mi vian monon! mi povas vivi nur per vi!
Per ploroj kaj batoj mi plenigos vian tutan vivon! Kun via kaso mi iros
al la fino de la mondo!"
_Napoleono III kaj Benedetti._ Napoleono III ofte mokadis siajn
korteganojn. Tiel li diradis al Benedetti, lia konata ambasadoro, ke li
havas bovan vizagxon.--Mi ne scias, Via Imperiestra Mosxto, respondis
unu fojon Benedetti al tiela sxerco, cxu mi efektive havas vizagxon
de bovo, sed mi tre bone scias, ke mi multajn fojojn prezentadis vian
personon, kaj cxiam kun tiu cxi sama vizagxo, kiun mi nun havas.
[I. Lojko.]
_Neantauxvidita respondo._ Unu provincano, veninte Romon, turnis
al si la atenton de cxiuj per frapanta simileco kun la imperiestro
Auxgusto. Tiu cxi ordonis, ke oni alkonduku al li la similulon kaj,
rigardante lin atente, li diris :--Junulo, cxu via patrino neniam
estis en Romo?--Ne, Sinjoro, respondis la provincano, sed mia patro
ofte tie cxi estadis. [I. Lojko.]
_Kulereto._ En bona restoracio estas granda amaso da homoj, kiuj
mangxas kaj trinkas. Apud du tabletoj, proksime de la enirejo, sidas
du sinjoroj : unu jam nejuna kun friponeta vizagxo; antaux li sur la
tablo staras malplena glaseto kaj telero kun duono da pantrancxo kun
sxinko; la dua--juna homo, dande vestista, videble jxus sidigxinta
apud la tableto; li detiris siajn sxamajn gantojn kaj disbutonumas la
superveston. La nejuna sinjoro legas gazeton kaj de post gxi li de
tempo al tempo cxirkauxrigardas la publikon.--Servanto! vokas la juna
dando : tason da kafo kaj pastecxeton! Post kelkaj minutoj la servanto
alportis. La juna homo komencas trinki la kafon, rigardas cxirkauxen
sur cxiuj flankoj kaj subite kasxas la kulereton de sia kafo en la
posxon. Tion cxi rimarkis la maljuna sinjoro. Li vokas la servanton.
Tiu cxi aperas.--Tason da kafo kaj pastecxeton! La postulitajxo
estas alportita. La sinjoro mangxas.--Se vi volas, mi montros al vi
jxonglon, li diras al la servanto, alvokinte lin. La servanto ridetas.
--Rigardu : cxu tio cxi estas kulereto?--Jes, sinjoro.--Kie do
gxi estas nun? demandis la sinjoro, rapide kasxante la kulereton en
la posxon.--En via posxo.--Ne, ne en mia, sed en la posxo de tiu
cxi juna sinjoro. La servanto senvole returnas sin al la dando. Tiu
cxi suprensaltas.--Volu, sinjoro, elpreni la kulereton el via posxo,
turnas sin al li la nejuna homo. Vole-ne-vole la dando ensxovas la
manon en la posxon kaj eltiras la kulereton.--Nu, vi estas vera
jxonglisto, li rimarkas konfuzite.--Jes. Prenu por la kafo; la brando
estas pagita, diras la jxonglisto, jxetante moneron sur la tablon, kaj
forigxas, akompanata per salutoj de la mirigita servanto kaj forportante
la kasxitan kulereton. [I. Lojko.]
_La poeto Pope._ La angla regxo, vidinte unu fojon sur la strato
Pope'on, konatan poeton, sed gxibulon, diris al sia sekvantaro :--Mi
volus scii, por kio tauxgas tiu cxi hometo, kiu iras tiel malrekte. Pope
auxdis tiujn cxi vortojn kaj, turninte sin al la regxo, li ekkriis : Por
igi vin rekte iradi. [I. Lojko.]
_Frideriko la Granda_ amis disputojn kaj havis la kutimon fini ilin
per ekbato de piedo en la genuon de la kundisputanto. Unu fojon, havante
fortan deziron disputi, li demandis unu korteganon, kial li ne diras al
li sian veran opinion.--Estas maloportune, respondis tiu cxi, diri
siajn opiniojn al regxo, kiu havas tiajn fortikajn konvinkojn kaj tiajn
solidajn botojn. [N. B.]
_Unu generalo_ demandis unu junan soldaton, cxu estas suficxa por
li la porcio da pano, kiun li cxiutage ricevas.--Jes, Via Generala
Mosxto.--Kaj eble io ankoraux restas?--Jes, Via Generala Mosxto.--
Kion do vi faras kun la restajxo?--Mi gxin formangxas, Via Generala
Mosxto. [N. B.]
_Rusa oficiro_, ricevinte de unu alilandulo elvokon al duelo,
sendis al li kiel sekundanton unu sian kolegon. Oni prezentas al li la
sekundanton de la kontrauxa flanko, malgrandan kaj tre dikan homon.
--Cxu vi scias nian kutimon, demandis la lasta, ke se la batalantoj
maltrafas, la sekundantoj devas batali?--Mi konsentas, respondis
la oficiro.--Sed cxu vi scias, dauxrigis la dika sekundanto, ke mi
je dudek kvin pasxoj trafas en kvinkopekan moneron?--Mi ne scias,
respondis la oficiro, cxu mi trafos en tia interspaco en kvinkopekon,
sed en tian ventregon, kiel via, mi trafos sendube. [N. B.]
_Malricxa sagxulo_ tagmangxis cxe avara ricxulo. La avarulo forsxovis
la panon sur la tablo tiel malproksimen, ke la malricxa gasto ne povis
gxin atingi. Ne estante ankoraux kontenta de tio cxi kaj volante pli
cxagreni sian gaston, la avarulo turnis sin al li :--Mi auxdis, ke vi
estas tre sagxa homo, sed mi vidas, ke vi estas nelaborema : vi volas,
ke aliaj laboru, dum vi mem sidas sur ili kiel parazito kaj mangxas kaj
vestas vin per fremda kosto. Se, kontrauxe, vi estus laborema, vi povus
farigxi io, ekzemple cxe mi kaj miaj komercoj.--Ne, mia bonfarema,
respondis la sagxulo, kontrauxe : mi volus io farigxi cxe vi, sed vi
ne permesas al mi. . . .--Klarigu vin, diris la avarulo, cxar mi vin
ne komprenas.--Tute simple, kun sarkasma rideto sur la lipoj respondis
la sagxulo : mi volis cxe vi farigxi sata, sed vi ne permesas al mi.
[N. Kusxnir.]
_Kontraux la germana legxo pri la drinkemeco_ kelkaj gajaj filoj de
la Marburga universitato en unu nokto faris al si la plezuron skribi
per kreto sur la nigra tabulo de la universitata domo la sekvantan
sentencon :--Kiu bone drinkas, tiu bone dormas; kiu bone dormas, tiu
ne pekas; kiu ne pekas, estas bona homo; sekve : kiu bone drinkas, estas
bona homo! Kian grandegan gajecon tiu cxi sentenco la sekvantan matenon
elvokis cxe la studentoj, oni facile povas al si prezenti. [K. Huebert.]
_Oni demandis_ la filozofon Malebranche pri la kauxzo de la suferoj
de la bestoj.--Ke la homoj suferas, tio cxi estas komprenebla : Adamo
mangxis la malpermesitan frukton; sed por kio suferas la bestoj?--Eble
ili mangxis malpermesitan fojnon, respondis Malebranche. [N. B.]
_Jubilea telegramo._ Mallongan tempon post la 25-jara jubileo
de la tago de apero de "Guberniaj Skizoj" de la rusa satiristo
Sxcxedrin-Saltikov havis lokon la cxiujara kolega tagmangxo de la
studentoj de la N...a universitato. Unu el la alestantoj proponis,
ke oni esprimu al la talenta satiristo la studentan gratulon je la
pasinta jubileo. Lia ideo estis unuvocxe akceptita kaj tuj estis
kunmetita telegramo kun konvena teksto kaj kun la komuna subskribo :
"Cxiujare-tagmangxantaj studentoj." Post unu horo de Sxcxedrin venis
respondo : "Dankas! Cxiutage tagmangxanta Sxcxedrin."
_Fortaj konvinkoj._ Kiam Napoleono I forlasis la insulon Elbo kaj
aliradis al Parizo, la Pariza gazeto "Moniteur" per la sekvantaj
esprimoj sciigis pri tio cxi siajn legantojn : (tago 1) : _La malbenita
hommangxanto_ eliris el sia nesto; (tago 2) : _La korsika diablo_
forlasis la sxipon en la golfo Jxuano; (tago 3) : _La tigro_ alvenis al
Gano; (tago 4) : _La monstro_ pasigis la nokton en Grenoblo; (tago 5) :
_La tirano_ trairis tra Liono; (tago 6) : _La uzurpatoron_ oni vidis
en 60 mejloj de la cxefurbo; (tago 7) : _Napoleono_ estos morgaux apud
niaj fortikajxoj; (tago 8) : _La imperiestro_ venis al Fonteneblo; (tago
9) : _Lia Imperiestra Mosxto_ enpasxis hieraux en la palacon Tuilerian,
cxirkauxita de siaj fidelaj regatoj.
_Inter geedzoj._--La diablo prenu tian ordon! cxiun fojon, kiam mi
volas vesti novan cxemizon, gxi cxiam estas sen butonoj!--Kiel vi ne
hontas, grandagxa viro, tiel brui pro kelkaj mankantaj butonoj! Rigardu
la infanojn : cxe ili la tutaj vestoj estas dissxiritaj, kaj ili ne
diras ecx unu vorton.
_Solvita problemo._ Unu fojon la glora Buffon invitis al tagmangxo
kelkajn aliajn naturistojn. Post la tagmangxo la societo deiris en
la gxardenon. Estis ankoraux suficxe varmege, malgraux ke la suno
staris jam suficxe malalte. En la gxardeno turnis sur sin la atenton
staranta sur postumento vitra globo, kion oni ofte vidas en gxardenoj.
Iu, metinte sur gxin la manon, trovis, ke per ia strangeco gxi estas
sur la ombra flanko multe pli varma, ol sur la suna. Li tuj komunikis
sian eltrovon al sia najbaro. Unu post la alia cxiuj komencis metadi
la manojn sur la globon kaj trovis, ke la dirita estas vero. Cxiuj
kolektigxis cxirkaux la vitra globo, kaj komencigxis alte scienca
interparolo; cxiu, por klarigi la fenomenon, elpensis sian teorion : unu
supozis engluton de la radioj de varmeco, alia montris la liberigxon
de kasxita varmelemento, tria klarigis cxion per rebato de la radioj.
Kion unu ne sciis, tion plenigis la alia, kaj fine, apogante sin sur la
legxoj de la naturo, ili venis al la konkludo, ke la apero estas tute
natura kaj ke alie ne povas esti. Buffon, kiu ne volis ankoraux esprimi
sian opinion pri tiu cxi apero, alvokis la gxardeniston kaj demandis :
--Nu, mia kara, diru, kial la globo sur la ombra flanko estas pli
varma, ol sur la flanko turnita al la suno?--Kial? respondis la
gxardenisto, tial, cxar mi jxus turnis la globon, por ke tiu gxia flanko
ne tro varmigxu. [M. Solovjev.]
_Unu virino_ plendis al kapitano, ke sxi estas cxirkauxrabita de liaj
soldatoj.--Cxu ili cxion forportis? demandis la kapitano.--Ne, ili
restigis ion.--Nu, sekve tio cxi ne estis miaj soldatoj; miaj prenas
cxion.
_La imperiestrino Katerino_ sonoras kaj neniu el sxiaj servantoj
venas. Sxi iras el la kabineto en la vestejon kaj pli malproksimen, kaj
fine en unu el la lastaj cxambroj sxi vidas, ke la hejtisto fervore
ligas maldikan pakajxon. Ekvidinte la imperiestrinon, li paligxis kaj
jxetis sin antaux sxi sur la genuojn.--Kio estas? sxi demandis.--
Pardonu min, Via Imperiestra Mosxto!--Kion do vi faris?--Jen, kara
regxino, mia valizo estas plena de diversaj bonaj objektoj el la palaco
de Via Mosxto. Tie cxi sin trovas rostajxo, kukajxo, kelkaj boteletoj
da biero kaj kelkaj funtoj da bombonoj por miaj infanetoj. Mi dejxoris
mian semajnon, kaj nun mi iras hejmen,--Tra kie do vi volas eliri?--
Jen tie, per tiu sxtuparo.--Ne, tie ne iru; tie eble renkontos vin la
cxefo de la palaco; kaj mi timas, ke tiam viaj infanoj nenion ricevos.
Prenu do vian pakajxon kaj iru post mi. Sxi elkodukis lin tra la salonoj
sur alian sxtuparon kaj, malferminte mem la pordon, diris :--Nu, nun
iru kun Dio.
_La advokato de ratoj_. Chassie, unu el la plej gloraj juristoj de
Francujo kaj poste prezidanto de la parlamento en la Provenco, fondis
sian gloron per tio, ke li en la jaro 1522 elpasxis kiel advokato de
ratoj. Oni devas scii, ke en la fino de la mezaj centjaroj regis la
malsagxo, ke la regxa prokuroro ecx bestojn tiradis al jugxo. Tio
cxi havis lokon kun la ratoj en la dirita jaro; ili estis invititaj
al la jugxejo, por pravigi sin kontraux la plendoj, levitaj kontraux
ili. Kompreneble ili ne venis, kaj cxiu pensis, ke oni jugxos ilin en
foresto, kiam subite Chassie aperis kiel ilia defendanto kaj diris, ke
liaj klientoj ne estis invititaj en legxa ordo.--Kaj kiel oni tion cxi
povas fari? demandis la prokuroro; kaj kun sxajna seriozeco la advokato
respondis :--Oni albatu la inviton al la pordoj de la pregxejoj, sed
oni forgesu nenian lokon, oni ankaux ensxlosu ie la katojn, la terurajn
malamikojn de miaj klientoj, por ke la vojoj farigxu liberaj, kaj oni
bone klarigu al la katoj, ke ili estos severe punataj, se ili malgraux
la malpermeso pekos kontraux la libereco de la vojoj.--Tio cxi estas
ja neebla, ekkriis la prokuroro.--En tia okazo mi esprimas proteston
kontraux cxia farita jugxa decido, respondis Chassie kaj forlasis
triumfe la salonon de jugxo. De tiu momento lia gloro estis fondita; la
tuta Francujo penadis en okazo de bezono ricevi lin kiel advokaton.
_Sur balo._--Invitu al valso tiun frauxlinon, kiun vi tie vidas.--
Kun granda plezuro, frauxlino! Tio cxi estas kredeble via amikino?--
Ne, kontrauxe, sinjoro : tio cxi estas mia plej granda malamikino, kaj
vi almenaux plene batos al sxi la piedojn.
_Mirindajxoj._ Okaze kunvenis kvar sinjoroj, grandaj majstroj kaj
amantoj de mensogado. Longan tempon ili sidis silente, fine unu diras :
--Cxu vi auxdis, kian sukceson havis Aramburo? Mi mem vidis, ke en la
teatro estis tiel malvaste, ke oni ne povis aplauxdi en horizontala
direkto, sed aplauxdis en vertikala.--Tre povas esti, diris la dua;
kaj mi unu fojon estis en teatro, kaj prezentu al vi, tie estis tiel
plenege, ke oni ne povis ridi en horizontala direkto, sed ridis en
vertikala. . . .--Cxio cxi estas malvera, diris la tria; sed jen mi,
kiam mi estis en Afriko, vidis negron tiel nigran, ke oni bezonis, por
lin rigardi, ekbruligi kandelon.--Nu, tio cxi ankaux estas malvera,
diris la kvara; sed jen mi, kiam mi estis en Anglujo, mi vidis tiel
maldikan frauxlinon, ke sxi bezonis du fojojn eniri la cxambron, por ke
oni povu sxin rimarki. [M. Solovjev.]
_Severa bibliotekisto._ Cxiu el la regimentoj, kiuj staras en Parizo,
posedas propran bibliotekon, kies gardisto estas ordinare ia maljuna
suboficiro, kiu estas multe pli kompetenta en aferoj militaj, ol en
literaturo. Unu leuxtenanto de la maristaro sendis unu fojon en tian
bibliotekon sian servanton kun la komisio, ke li alportu al li el la
biblioteko la 9-an volumon de la vortaro de Larousse (kun la literoj
I, J, K). Post unu horo la soldato alportas al li la volumon unuan,
raportante al li, ke la bibliotekisto ne povis doni la nauxan volumon
al persono, kiu ne legis la ok unuajn, kaj ke, traleginte tiujn cxi, la
leuxtenanto ricevos tion, kion li deziras.
_La Filo_. Malricxa hebreo volis kristanigxi. La pastro instruis
lin pri la pregxo, sed lia penado restis vana, cxar la hebreo estis
tre malinteligenta.--Nu, mia filo, se vi morgaux scios fari senerare
la signon de la kruco, vi ricevos de mi sakon da terpomoj.--En la
sekvanta tago la hebreo prenis kun si sian filon, portantan sakon por
la donaco, kaj li eniris en la domon de la pastro lasinte la filon en
la korto.--Nu, faru la signon de la kruco, diris la pastro.--En la
nomo de la Patro kaj de la Sankta Spirito. Amen.--Ne, kie do restis la
"Filo"--Pardonu, via pastra mosxto, mi lasis lin ekstere; li tenas la
sakon por la terpomoj. [P. Lengyel].
_Laux la lokoj._--Ha, via grafa mosxto, vi estas tie cxi, en la
cxefurbo? Kaj en tia malnova, eluzita vesto!--Kial ne? Estas tre
komforte portadi gxin, kaj en la cxefurbo neniu min konas.--Sed vi
gxin portadas ankaux hejme.--Nu, kial ne? hejme ja cxiu min konas.
[P. Lengyel.]
_Kurioza trompo_. Tri sinjoroj, elegante vestitaj, venis en hotelon,
prezentante sin kiel komisaroj Amerikaj de la ekspozicio Antverpena,
kaj ekvivis tie tiel lukse, ke ilia kalkulo en la dauxro de tri tagoj
kreskis gxis kelkaj centoj da frankoj. En vespero de la tria tago
antaux la komencigxo de la hotela tagmangxo aperis en la hotelo kvara
gasto, kiu legitimigxis cxe la mastro kiel kriminala policisto el
Parizo, sciigante, ke li intencas sercxi tri dangxerajn krimulojn. Dume
li montris al la mastro fotografajxojn de tri personoj, en kiuj oni
tuj ekkonis la tri komisarojn Amerikajn. Nun la kriminala policisto
proponis la sekvantan planon al la mastro kun la peto helpi al li
en la plenumo de gxi : la mastro zorgu, ke neniu el la tri personoj
malaperu el la domo. La policisto sidigxis al tablo kaj gxuis kun
granda apetito mangxojn kaj trinkojn. Kiam oni alportis la deserton,
la policisto sin levis kaj ordonis silenton, sciigante la alestantajn
terurigitajn gastojn, ke la tri kontrauxsidantaj sinjoroj estas tri
dangxeraj krimuloj, kiujn li devas aresti. La tri sinjoroj provis
forkuri, sed la mastro kune kun sia servantaro staris jam antaux la
pordo kontraux ili. Laux la ordono de la policisto alveturis drosxko
en kiun sidigxis cxiuj kvar sinjoroj.--Cxu la trompistoj pagis sian
kalkulon? demandas la policisto la mastron.--Ne.--Kiom ili sxuldas?
--295 frankojn.--Bone! Ni trasercxos ilin en la polico kaj pagos vian
kalkulon per la trovita mono. Mian kalkulon vi povas ankaux sendi tien.
Kaj nun, veturigisto, antauxen, al la polico! Sed la mastro vidis gxis
hodiaux nek la krimulojn nek la kriminalan policiston. [G. Dumpert.]
_Ruso kaj tataro._ Ruso kaj tataro veturis kune. En la vojo farigxis
nokto, kaj ili restis sur la kampo nokti. Ili disbruligis fajron, kuiris
kacxon kaj, mangxante la kacxon, komencis disputi pri tio, kiu el ili
devas gardi la cxevalojn. La ruso havis cxevalon malbonan kaj de koloro
blanka, la tataro havis bonan nigran cxevalon. La nokto estis nigra,
kaj jen la ruso diras al la tataro : mi ne havas bezonon gardi mian
cxevalon : mi mian cxevalon tuj ekvidos, kiam mi vekigxos, cxar gxi
estas blanka; sed vi ne devas dormi, sed, gardi vian nigran cxevalon.
La tataro ne havis grandan deziron maldormi pro la cxevalo, kaj li
faris kun la ruso intersxangxon kun la cxevaloj. La ruso prenis la
bonan cxevalon kaj, ridante je la tataro, diris al li :--Nun mi tute
ne gardos mian cxevalon, cxar sxtelisto en la nigra nokto ne ekvidos
mian nigran cxevalon, sed vian blankan li tuj ekvidos kaj sxtelos. La
tataro devis ne dormi, sed gardi sian cxevalon. La nokto pasis. La ruso
kaj tataro veturis plu. Por mangxi ili bavis nur unu kokinon. Por du
personoj gxi ne estis suficxa, kaj tial ili decidis, ke mangxos nur
unu--nome tiu, al kiu la sorto gxin decidos. La tataro diras :--Ni
endormigxu, kaj tiu, kiu vidos pli bonan songxon, mangxos la kokinon.
Ili kusxigxis. La tataro ne dormas, sed elpensas songxon, vekas la
ruson kaj demandas :--Kion vi vidis en songxo? La ruso postulas, ke
la tataro antauxe diru, kion li vidis en songxo. La tataro diras :--
Ha, ruso! bonan songxon mi vidis : oni prenis min en la cxielon; en la
cxielo mi vidis multajn spiritojn. . . . ha, kiel bone tie estis!--
Jes, diras la ruso, mi ankaux vidis, kiel oni prenis vin en la cxielon;
mi pensis, ke vi de tie jam ne revenos, kaj mi formangxis la kokinon. La
tataro restis tiel sen bona cxevalo kaj sen mangxo kaj ne volis jam pli
iradi iam kun ruso. [J. Polupanov.]
_Singardema komuniko._ Kiam nia mortinta jugxisto Begli glitigxis en
la jugxejo, falis de la sxtuparo kaj rompis al si la kolon, ni ekmeditis
pri grava demando, kiel komuniki tiun cxi malgxojan sciigon al lia
malfelicxa edzino. Fine ni decidis tiel : ni metis la korpon en la
veturilon de nia maljuna honesta veturigisto kaj ordonis al tiu cxi
lasta liveri la mortinton en la domon de sinjorino Begli, sed cxe tio
cxi agi kun granda takto kaj singardemo. Precipe ni turnis lian atenton
sur tion, ke li ne komuniku la okazintan malfelicxon al la maljunulino
subite, sed ke li antauxe preparu sxin al tio cxi. Alveturinte al la
loko de la difino, nia veturigisto komencis kriegi el la tuta gorgxo,
gxis sur la sojlo aperis la edzino de la jugxisto. Tiam li demandis
sxin :--Cxu tie cxi logxas la vidvino Begli?--Vidvino Begli? . . .
Ne sxi ne logxas tie cxi.--Kaj mi povas veti, ke sxi logxas tie
cxi! . . . Sed tio cxi ne estas grava. Diru, cxu tie cxi logxas la
jugxisto Begli?--Jes, li logxas tie cxi.--Kaj mi povas veti, ke li
ne logxas tie cxi. Cetere tio cxi ne estas grava. Mi ne disputos kun
vi. Diru, cxu li ne estas hejme?--Ne, li ne estas hejme.--Sed mi
povas veti, ke li estas hejme . . . Sinjorino, mi konsilas al vi apogi
vin al la muro, mi diros al vi ion tion, ke vi kredeble ne eltenos sur
la piedoj. Okazis malfelicxo! Jen en mia veturilo kusxas la maljuna
jugxisto. Ekrigardu lin, kaj vi vidos, ke li jam neniam sin levos.
[El Mark Twain. Tradukis S. Borovko.]
_Dupieda leono._ Juna kaj tre bela dresistino de leonoj permesis al
leono preni pecon da sukero el sxia busxo.--Tion povas ankaux mi fari,
diris unu rigardanto.--Kio, vi, malforta junulo? respondis la bela
dresistino.--Jes, egale bone kiel la leono. [O. J. Olson.]
* * * * *